La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La graveco de la Fideliĝo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La graveco de la spritiĝo

Okaze de la centjara jubileo de Esperanto, la eldonejo „Esperantaj Kajeroj” aperigis la teatraĵon „La graveco de la fideliĝo” de la angla poeto Oscar Wilde (1854-1900) en la traduko de William Auld. La iomete enigma titolo komence konfuzas la leganton. La tradukinto ja estis en la embaraso, paŭsi plej ekzakte vortludon de la originalo, t.e. intermikson de la adjektivo earnest (serioza, grava) kun la nomo Ernest. Temas fakte pri „absurda” teatra ŝerco, okazanta inter kvin viroj kaj kvin virinoj el la superaj tavoloj de burĝoj kaj nobeloj - ĉiuj iusence kapricaj personoj, kiuj vivas tedan vivon kaj provas kaŝi sian enuon kaj vantecon per ekstravagancoj kaj banalaj kaj malicaj spritaĵoj. La fino de la „triviala komedio por seriozaj homoj”, kiu laŭdire estis la plej daŭrema teatra sukceso de Wilde, estas kontentiga: prezentas sin tri paroj de gefianĉoj.
Ne estas racie decideble, ĉu tiuspecaj vantaĵoj, kvankam leĝere kaj vigle proponitaj, ankoraŭ hodiaŭ ŝatatos. Auld lerte kaj konvene tradukis kaj verkis enkondukon. Mi nur bedaŭras, ke li delogiĝis prezenti al la legantoj nomojn kiel Ferfaks, Kardju, Lejn, Tanbriĝ Velz, Belgrejv, Brajton - kvazaŭ la poeto estus uzinta ne-latinan alfabeton aŭ kvazaŭ la scenoj okazus ie ajn en Ekzotujo. (Je nia bonŝanco la aŭtoro ne metamorfoziĝis al Oske Ŭajld!)

Guido Holz

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.