La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Idoj de la imperio
La rusoj en Baltio

  • Autor: Kalle Kniivilä
  • Art: Politik
  • Verfügbarkeit: Auf Lager
  • Preis: €16.50
  • Erscheinungsjahr: 2016
  • Beschreibung: Kien sopiras la ruslingvanoj de Baltio, kiam ili sopiras hejmen? En Estonio, Latvio kaj Litovio loĝas miliono da ruslingvanoj – unu el la plej grandaj minoritatoj de Eŭropa Unio. Kiam la landoj de Baltio sendependiĝis, multaj el la rusoj restis sen civitaneco en ajna lando. Ili ne malofte estas traktataj kiel fremduloj en la lando kie ili naskiĝis aŭ vivis la plej grandan parton de sia vivo. Sed ĉu vere la ruslingvanoj estas la kvina kolono de Putin, ĉu ili pretas perfidi siajn samlandanojn se Rusio vokos? En sia tria libro Kalle Kniivilä veturis tra Baltio kaj parolis kun ruslingvanoj kiuj memoras la duan mondmiliton kaj kun aliaj kiuj naskiĝis post la falo de Sovetio.
  • Seiten: 185
  • Breite: 148 mm
  • Höhe: 220 mm
  • ISBN: 978-1-59569-319-8
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Idoj de la imperio ― La rusoj en Baltio

Publikigita ĉe
La Movado 2016年10

Toshihiko Ito

Idoj de la imperio

Post Homoj de Putin verkita de la sama aŭtoro, mi denove elektis lian verkon Idoj de la imperio, temantan pri rusoj en Baltaj landoj. Okaze de la 90a UK en Litovio, mi unuan fojon vizitis la baltan landon, kaj dum la Himalaja Renkontiĝo en Nepalo en 2019 mi renkontis esperantiston el Latvio kaj amikiĝis, sed mi neniam pensis pri rusoj en la baltaj landoj. Sovetunio estis la plej granda lando en la mondo kaj sovetanoj ofte transloĝiĝis en la lando por pli bona laboro. Kiam oni komencis konstrui, ekzemple atomcentralon, multaj laboristoj amasiĝis al tiu urbo de la konstruado, kaj ankaŭ poste ili restis tie kaj plu laboris. Tial en la tri baltaj landoj vivas multaj ruslingvanoj kaj en iuj urboj plej multaj estas ruslingvanoj. Ilin traktas malsame tiuj tri landoj, kaj multaj tiuj ruslandanoj vivas en ne tre stabila vivkondiĉo. La aŭtoro intervjuis multajn homojn kaj montras al la legantoj la situacion de tiuj ruslingvanoj. La libro estis verkita post la anekso de la krimea duoninsulo fare de Rusio, kaj nun okazas simila aneksado en Ukrajnio, tial la libro estas des pli interesa.
Japanio estas tute ĉirkaŭita de maro, kaj kvankam nun multaj alilandanoj transloĝiĝis en Japanion, en la tuta historio ĉiuj loĝantoj parolas saman lingvon kaj ili malofte translokiĝis al aliaj landoj, do estas mirinde por mi, ke homoj en la eksa Sovetunio tiel ofte translokiĝis kaj vivas en "fremda lando".
Por antaŭvidi, kio okazos en Ukrainio, Rusio kaj la ĉirkaŭaj landoj, mi tuj komencos legi lian alian libron Krimeo estas nia.

Horizonto

Idoj de la imperio


Septembro 2016
En ĉi tiu libro Kalle Kniivilä pritraktas la situacion de Baltio post la disfalo de Sovetio. Li vizitas sinsekve Estonion, Latvion kaj Litovion. En tiuj landoj li intervjuas ruslingvanojn, kiuj abundas tie. En la sovetia tempo multaj enmigris en Baltion, do nun vivas tie la dua kaj tria generacio. Multaj el ili nur parolas la Rusan, ĉar antaŭe simple ne necesis eklerni Baltan lingvon.
Estonio kaj Latvio ne donis la civitanecon al ruslingvanoj: ili ricevis grizan pasporton kaj devis fari ekzamenon por ricevi estonian aŭ latvian civitanecon. Kontraŭe en Litovio ĉiuj ricevis la litovian pasporton. Ruslingvanoj ofte estas konsiderataj okupaciantoj.
Kompreneble ne ĉiuj ruslingvanoj estas samaj: ne estas homogena grupo. Kelkaj bedaŭras - kiel Putin - ke Sovetio ne plu ekzistas, aliaj konstatas ke la situacio nun estas pli bona - post la konfuza tempo en la 90-aj jaroj. Tamen tiuj, kiuj bedaŭras la disfalon de Sovetio, ne emas remigri al Rusio, kvankam la rusoj helpas tiujn, kiuj tion deziras.
Estas jam la tria verko en serio de Kalle Kniivilä pri eksa Sovetio (Homoj de Putin, Krimeo estas nia). Mi sincere esperas, ke li verkos plu pri tiuj landoj kaj epoko, ĉar multaj aferoj preskaŭ ne estas konataj ĉi tie (en la okcidenta mondo): ekzemple, ke oni planis tre grandan nuklean fabrikon en Litovio, La plej granda projekto de la jarcento.

Madzy van der Kooij

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.