Post
Homoj de Putin verkita de la sama aŭtoro, mi denove elektis lian verkon Idoj de la imperio, temantan pri rusoj en Baltaj landoj.
Okaze de la 90a UK en Litovio, mi unuan fojon vizitis la baltan landon, kaj dum la Himalaja Renkontiĝo en Nepalo en 2019 mi renkontis esperantiston el Latvio kaj amikiĝis, sed mi neniam pensis pri rusoj en la baltaj landoj.
Sovetunio estis la plej granda lando en la mondo kaj sovetanoj ofte transloĝiĝis en la lando por pli bona laboro. Kiam oni komencis konstrui, ekzemple atomcentralon, multaj laboristoj amasiĝis al tiu urbo de la konstruado, kaj ankaŭ poste ili restis tie kaj plu laboris. Tial en la tri baltaj landoj vivas multaj ruslingvanoj kaj en iuj urboj plej multaj estas ruslingvanoj. Ilin traktas malsame tiuj tri landoj, kaj multaj tiuj ruslandanoj vivas en ne tre stabila vivkondiĉo. La aŭtoro intervjuis multajn homojn kaj montras al la legantoj la situacion de tiuj ruslingvanoj. La libro estis verkita post la anekso de la krimea duoninsulo fare de Rusio, kaj nun okazas simila aneksado en Ukrajnio, tial la libro estas des pli interesa.
Japanio estas tute ĉirkaŭita de maro, kaj kvankam nun multaj alilandanoj transloĝiĝis en Japanion, en la tuta historio ĉiuj loĝantoj parolas saman lingvon kaj ili malofte translokiĝis al aliaj landoj, do estas mirinde por mi, ke homoj en la eksa Sovetunio tiel ofte translokiĝis kaj vivas en "fremda lando".
Por antaŭvidi, kio okazos en Ukrainio, Rusio kaj la ĉirkaŭaj landoj, mi tuj komencos legi lian alian libron
Krimeo estas nia.
En ĉi tiu libro Kalle Kniivilä pritraktas la situacion de Baltio post la disfalo de Sovetio. Li vizitas sinsekve Estonion, Latvion kaj Litovion. En tiuj landoj li intervjuas ruslingvanojn, kiuj abundas tie. En la sovetia tempo multaj enmigris en Baltion, do nun vivas tie la dua kaj tria generacio. Multaj el ili nur parolas la Rusan, ĉar antaŭe simple ne necesis eklerni Baltan lingvon.
Estonio kaj Latvio ne donis la civitanecon al ruslingvanoj: ili ricevis grizan pasporton kaj devis fari ekzamenon por ricevi estonian aŭ latvian civitanecon. Kontraŭe en Litovio ĉiuj ricevis la litovian pasporton. Ruslingvanoj ofte estas konsiderataj okupaciantoj.
Kompreneble ne ĉiuj ruslingvanoj estas samaj: ne estas homogena grupo. Kelkaj bedaŭras - kiel Putin - ke Sovetio ne plu ekzistas, aliaj konstatas ke la situacio nun estas pli bona - post la konfuza tempo en la 90-aj jaroj. Tamen tiuj, kiuj bedaŭras la disfalon de Sovetio, ne emas remigri al Rusio, kvankam la rusoj helpas tiujn, kiuj tion deziras.
Estas jam la tria verko en serio de Kalle Kniivilä pri eksa Sovetio (Homoj de Putin, Krimeo estas nia). Mi sincere esperas, ke li verkos plu pri tiuj landoj kaj epoko, ĉar multaj aferoj preskaŭ ne estas konataj ĉi tie (en la okcidenta mondo): ekzemple, ke oni planis tre grandan nuklean fabrikon en Litovio, La plej granda projekto de la jarcento.
Madzy van der Kooij