La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kaverno apud la maro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Malkoncize kaj senmagie

La novelaro de Bertram Potts enhavas dek unu relative longajn novelojn. La unua el ili, La ŝtrumpo-reĝo, estas sufiĉe sukcesa. Ĝi okazas inter britaj soldatoj en tranĉeoj kaj nenieslando de Flandrio dum la unua mondmilito. Kvankam iomete seka kaj senemocia, ĝi tamen estas interesa kaj atentoveka. La personoj aperantaj ne havas tre riĉe ellaboritan individuecon, sed tio malmulte ĝenas en la specifa situacio, kiu iel forviŝas la individuecon de homoj. La medio kaj okazaĵoj ŝajnas relative realismaj.

Pri la dek restantaj noveloj ne eblas eldiri same favoran juĝon. Ĝenerale Potts verkas tede, seke kaj tro malkoncize, kun senfinaj ripetoj. Li lasas nenion al la leganto, sed klarigas kaj ekzemplas ĉion ne nur unufoje, sed dudekfoje. Pluraj el la noveloj estas esence bagateloj, ĉiutagaj banalaĵoj, kiujn li pufigis per ripetoj kaj ĉirkaŭfrazoj. Kelkaj, kiel Lia bonŝanca tago kaj La statuo, estas "humuraĵoj", kie la humuro mankas aŭ estas tro pene trudata. Aliaj, kiel La vilaĝa spicisto kaj Kaverno apud la maro, temas pri viro senambicia aŭ ermita, kiu suferas pro la persista klopodado de alia viro por entiri lin en ian socian interrilaton. En tiuj aperas longaj, ripetaj dialogoj, kiuj per nenaturaj diraĵoj esprimas precipe la nekapablon vere komuniki. Ankaŭ en La muziko de Marko, pri malprospera amatora komponisto, ni renkontas homon, kies tuta vivo ŝajnas miskompreno kaj miskomunikado. Tiuj rakontoj ne konvinkas kiel noveloj, tamen iel prezentas materialon por psika diagnozo de la figuroj. Io simila validas pri la verkisto de Guto da oleo. Tie la baza ideo de la novelo ja estas originala, sed Potts neniam finas ripeti la saman intrigeron.

Ne facilas diri, kio faras el iu rakonta teksto veran literaturon. Necesas ia magio, io kio vivigas la figurojn fikciajn aŭ realajn, kio translokas la leganton en la lokon, tempon kaj medion de la rakonto. Al Bertram Potts bedaŭrinde mankas tia povo. Liaj noveloj estas tiel senmagiaj kiel la jarraporto de Esperantoklubo aŭ la kontolibro de terpomvendisto. Liaj personoj estas malrealecaj; mankas profundo kaj vivo en la situacioj, kien li lokas ilin. La sola escepto en ĉi tiu kolekto estas la unua novelo.

La lingvaĵo de Potts estas plejparte senerara, tamen iel malglata, kvazaŭ kun odoro de traduko. Ofte la frazoj kaj vortaranĝoj impresas iomete angle, kaj la vortelektoj kelkfoje ŝajnas iel propre tajlitaj.

Sten Johansson

Kaverno apud la maro


de 1990

Apenaŭ Bertram Potts povus oferti al la legama publiko enhave kaj kvalite pli varian novelaron, ol estas ĉi tiu. En ĝi bunte kalejdoskopas scenejoj, temoj kaj ankaŭ la Muzo ŝanĝadas sian vizaĝon. La sola afero, kiu komunas al tioma vario, estas la forta, karaktera lingvaĵo.

La aŭtoro, leĝerpluma nov-zelanda ĵurnalisto estas volumhava poeto (Poezia bukedo por geknaboj de la mondo, 1978), debutis kiel lerta tradukisto (Infanoj de la malriĉuloj de John A. Lee, 1972) kaj ne malhavas “metiajn” antaŭaĵojn ankaŭ en la novelarto (Nokto da timo, 1971) kaj ĉe la ridetanta Muzo (Facila skeĉalbumo, 1984). Ĉi tiujn “meritojn” kaj spertojn abunde kaj fojfoje redunde li fontigas en sia novela dekunuopo “Kaverno apud la maro”.

La kolekton uverturas “La ŝtrumpo-reĝo”, trista epizodo el la dua mondmilito. La titolheroo, soldato disportanta ŝtrumpojn al tranĉeanoj devas patroli kontraŭ la kutimrajto en la nokta nenieslando. Lia abrupta, “nejusta” morto igas liajn kamaradojn lanĉi la demandon, kial li devis morti kaj rekonsciigas ilin, obtuzajn pro la ĉiutaga hororo de la milito pri la valoro kaj digno de la homo.

La alian pinton reprezentas la titola novelo, kiu klopodas malplekti la kompleksan ligaĵon inter du bravaj viroj, kiuj reciproke simpatias kaj estimas unu la alian, sed kiuj havas tre diverĝajn aspirojn kaj pro tio ŝajne nepacigeblajn konfliktojn. La foriĝema, solecama “kavernulo” savas la vivon de maristo, kiu pro dankemo kaj el-ena agemo helpeme detruas la emeritan kvieton de la kavernulo. Ĉu eblas kompromisa kunekzistado kaj toleremo laŭ komunaj valoroj? Ĉi tio memorigis min pri nia eterna disputo ĉirkaŭ la “sama ideo” kaj pri la Baghy'a sarkasmaĵo: “Pionirojn mi kritikas, la gvidantojn dorne pikas kaj konspiras kun persisto: estas mi esperantisto.”

Amare kaj samtempe distre lanĉas Potts la demandon, kiomgrade homoj kapablas demeti siajn okulvitrojn kun antaŭjuĝaj lensoj, en la scienc-fikcia novelo “En orbito unu centimetron”. Oni ne kredas al Tom Follage, ke li kapablas superforti la graviton nur pro tio, ke li estas — ĉi-vidpunkte hazarde — magiisto. Ĉu ankaŭ ĉi-foje parafrazo pri la sama temo? Se io (ekz. Esperanto) ne entrudeblas en pretan kliŝon, ĝi forĵetendas, ĉar pli facilas rubigi ol revalorigi. Konata afero, ĉu? Mi nur bedaŭras, ke la iom arbitraj solvoj de kelkaj situacioj malpliigas la artan valoron de la novelo.

Inter pintoj troviĝas valoj. Ne nur la titolobjekto de la novelo “La muziko de Marko” estas pala, sensuka, sed ankaŭ la novelo mem; griza, seninteresa pri homo griza kaj seninteresa. Burleskaĵo mi pensus kaj multe mi priridus la seriajn misaventurojn de la unuataga, debutfiera vilaĝa policano Leslie Blotter en la novelo “Lia bonŝanca tago”, se Potts ne volus kredigi min penforte pri ilia vereco. En ĉi tiu ĝenro “aŭtentikeco” rompas la sorĉon. Krome, tro multe da salo malbonigas la manĝon, aŭ kiel li diras, kelkfoje pli estas malpli: la gagoj tiom densas, ke mankas paŭzo por spiri. Kaj sen spiro ankaŭ ridi ne eblas.

Potts ekbriligas sian verskrean talenton en “Kiam poeto amindumis”, kie apud filigrane ellaboritaj, memvaloraj ampoemoj nin amuzas ankaŭ perfektaj mekmekaĵoj, kiel: “La pluvo falis el la nubo, pri tio ne ekzistas dubo; malseka ĉiu guto estis, ĉar miaj vestoj ĝin atestis!” Sed menciindas ankaŭ la ironia psikologia analizo de la protagonisto, primitive ruzeta labortedito vivanta sur alies koloj kaj ŝveliganta sin per fremdaj (ankaŭ aŭtoraj) plumoj.

Kiuj prenas la libron por ridi, abunde kompensiĝas legante “Guto da oleo” kaj “La statuo” (ĉi lasta pri Esperanto-klubo), skribitajn per plumo trempita en liberigan humuron. “La ŝrumpiĝinta kapo” — kia titolo! — kondukas nin al nokta aventuro en fremda mistera domo. “La vilaĝa spicisto” — jam serioza temo — biografias la diverĝon de modela entreprenemo kaj ŝlemilemo, instruan por ontaj soclandaj novkapitalistoj.

El la bunta arta kvalito de la noveloj akre elstariĝas ilia lingvaĵo, daŭriganta la tradiciojn de Schwartz kaj Baghy. Potts uzas nur PIV, nur mal-vortojn, nur akademiaĵojn, sed en tiel esprimiva, sprita kaj ideoriĉa kombino, ke oni inklinas kredi Esperanton Palasa Atena elsaltinta en kompleta armaĵo el la Zeŭsa frunto. Potts uzas abunde — male al la plimulto de originalistoj — frazeologiaĵojn, proverbojn, tropojn, fiksajn komparojn, metaforojn kaj parolturnojn. Plue, li esprimas sin sprite, trafe kaj harprecize. Jen kelkaj Pottsaĵoj el la superriĉo: “aŭskulti gaporele”, “sentaŭga neniofaranto kun maratona elokvento”, “abisma manko de kompreno”, “uzi la nazon bufre”, “li puŝis sin sovaĝe tra la densejo, kiel ŝpruco el sifono”; “puŝis la infanĉaron kiel sieĝan ramilegon sinjorino kun makzelo kaj korpo de amazono, buldozante sian vojon tra la densa trotuaro”.

Mi rimarkis nur malmultajn makuletojn sur la brile blanka tolo: “veni” ne identas kun “iri”, “komforti” ne signifas “anime fortigi”; “da” kelkfoje anstataŭ “de”; “timofrapa” kaj similaj vortkunmetoj ŝajnas ne de-Saussure'aj; “Bakuso” devus esti “Bakĥo” aŭ “Bakko”.

Aparte simpatie estas al mi, ke li evitis la eternan kaptilon de Esperante verkantoj; la steriligan malkonkretecon, “Esperantigon” de lokoj, cirkonstancoj kaj nomoj, kio evidente, kondukas al absoluta malaŭtentikeco.

Potts estas bonega “metiisto” — plus iom pli.

József Kiss Horváth

Kaverno apud la maro de Bertram Potts

Kun granda plezuro mi legis ĉi tiun novelaron. (Interkrampe: mi konis nek la libron, nek la verkiston, kvankam la libro jam staris dum pli ol tridek jaroj en nia librejo kaj mia edzo estas tre entuziasma pri tiu libro!)
La novelaro enhavas 12 rakontojn diversspecajn. Kelkaj estas ege realismaj, ekzemple "La vilaĝa spicisto". Li havas bonan entreprenon, ne tre grandan, per kiu li kaj lia edzino bone povas vivteni sin, ĝis ŝia frato komencis enmiksiĝi kaj instigas la spiciston grandigi la entreprenon. Li sukcesas pli grandigi ĉion: nur lia vivĝojo ege malkreskas.
Ankaŭ tre realisma estas "Kiam poeto amindumas", pri viro kiu opinias sin mem tre granda poeto ... Li estas senlabora, kaj fakte tro pigra fari multajn aferojn: post la morto de lia edzino fakte la du filinoj devas fari la tutan mastrumadon: la patro ĉiam estas "tro laca ...".
Ne realisma estas "En orbito unu centimetron", kie viro marŝas post englutado de malgranda buleto unu centrimetron super la grundo. Ne realisma ne signifas, ke mi ne ŝatas la rakonton!
Tre serioza estas la titolrakonto "Kaverno apud la maro". Amuzaj mi trovis "Guto da oleo" pri knarantaj radoj, kaj "La Statuo". Tiu rakonto estas la sola rakonto, kiu situas en Esperantujo - en Esperanto-Klubo, kiu ricevas nebonvenan donacon. "Lito ĉe la oficejo (titolo mankas enhavtabele)" estas fakte la plej amuza, temas pri krimo. La rakontoj ĉiuj situas en Nov-Zelando, kien la verkisto enmigris de Anglujo. La libro estas rekomendinda, ankaŭ por komencantoj: la rakontoj ne estas tro longaj kaj la lingvaĵo sufiĉe simpla.

Katinjo (Nederlando)

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.