La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Karlo
Facila legolibro por la lernado de Esperanto

  • Autor: Edmond Privat
  • Art: für Anfänger
  • Verfügbarkeit: Ausverkauft
  • Preis: ±€1.49
  • Erscheinungsjahr: 2017
  • Form: libro kudre bindita
  • Beschreibung: Klasikaĵo de Esperanta infanliteraturo. Delikatstruktura romaneto, kiu kun ĉarma naiveco kaj bonhumoro pritraktas la vivadon de junulo.
  • Seiten: 61
  • Höhe: 180 mm
  • ISBN: 9788363698126
  • Rezension:
    • De Karl Minor: Karlo
    • De Sten Johansson
    • De Redakcio La Revuo: Karlo
    • De Thuler (Brazilo): Karlo de Edmond Privat
    • Delikatstruktura romaneto, kiu kun ĉarma naiveco kaj bonhumoro pritraktas la vivadon de junulo. (Kiŝ - Literatura Mondo, 1925, p. 164)
    • Karlo: Inter la ĉefverkoj de nia literaturo ekzistas jam kelkaj Tre bonaj, originalaj rakontoj: unu el la plej bela estas Karlo. Ĝi aperis unue en 1909.
      Karlo estas facila legolibro por la lernantoj de kursoj aŭ la komencantoj. Tiu libreto estas malgranda romano, ĝiaj 20 ĉapitroj estas juveloj de delikata, artplena priskribo de juneca vivo. La komenco de la miniaturromano estas la naskiĝo de Karlo ĝis sia plenkreska.
      La karaktero de la rakonto estas iu dolĉa, ŝercema seriozeco, profunda sentemego kaj aminda aimpleco. (Noriko (Brazilo) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2019)
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Karlo

Publikigita ĉe
Germana Esperantisto 1922

Karl Minor

Ĉarmeta pionira legolibro

Edmond Privat: Karlo. Facila legolibro por la lernado de Esperanto. 1909, 46 paĝoj. Rakonto en 20 ĉapitroj.
Bitlibre elŝutebla ĉe
gutenberg.org/ebooks/24525

En januaro 1909 la dudekjara Edmond Privat, kiu lernis Esperanton dekkvarjara, publikigis ĉi tiun “facilan legolibron por la lernantoj de kursoj aŭ la komencantoj, kiuj ĵus finis sian lernadon en lernolibro.” Li verkis ĝin laŭ peto de la “Librairie de l’Espéranto” en Parizo. Antaŭparole li sinekskuze deklaris: “Kompreneble nek romano nek eĉ sprita novelo estas la rakonto, sed nur aro de dudek ĉapitroj pri ĉiutaga vivo”.

La rakonto sekvas Karlon ekde lia naskiĝo ĝis geedziĝa vojaĝo en la aĝo de proksimume dudek kvin jaroj. Kun naiva ĉarmo Privat prezentas tute sendraman vivon de knabo el klera burĝa familio ie en meza Eŭropo, kun ĉefa emfazo ĉe la lernejaj jaroj. Ĉio aperas kun leĝere ironia tono sed el rakonta vidpunkto sufiĉe proksima al Karlo mem. Oni ja povus deziri iomete da konflikto aŭ interna dilemo por pli efike peli la rakonton antaŭen, ĉar tiaj eroj praktike mankas, sed tio eble estus tro ambicia postulo.

La lingvaĵo estas sufiĉe klara kaj facila sed ne ekstreme simpligita. Kiam Privat verkis la rakonton, supozeble en 1908, ekzistis tre malmultaj originalaj literaturaĵoj en Esperanto, kaj ankaŭ el tradukaĵoj apenaŭ eblis trovi modelon de tia simpla, ĉiutageca stilo. En la lingvaĵo de Privat tute forestas la pezeco kaj troa uzado de afiksoj, tipaj de la epoko. Escepte oni trovas nekutiman lingvan detalon, ekzemple “miri” en la senco de scivoli, “kiel vi estas?” (=fartas) kaj unufojan francisman uzon de kies: “Sed ŝi ankaŭ deziris viziti Italujon, kies nur unu havenon ŝi konis.”

La verko apenis en deko da eldonoj, laste en 2018. Estas dubinde, ĉu Karlo hodiaŭ uzeblas por sia celo, sed ĝi ja restas interesa kaj ĉarmeta pionira verko.

Sten Johansson

Karlo

Publikigita ĉe
La Revuo 1909

Redakcio La Revuo

Karlo de Edmond Privat


Majo 2020
Tiu interesa libro estas por faciligi la lernado de Esperanto kaj ĝi sugestas al la geinstruistojn kelkaj demandoj en la fino de ĉiuj ĉapitroj.
Unue, Karlo estas la nomo, kiun la verkisto elektis por nomigi la libro. La unua ĉapitro parolas pri la juna kaj ĝoja familio de Karlo, lia naskiĝo kaj baptotago. Sekve la dua ĉapitro pri lia familio, Karlo kreskis kiel scivolema infano kaj tre inteligenta. Karlo pripensis multe pri nia planedo, kaj tre deziris iri iam al unu el tiuj ekstremaĵoj de la mondo. Foje li havis ekstreordinaran sonĝon!
Poste Karlo faris ekzamenon por eniri al Liceo, kie li lernis pri la latina lingvo. La instruisto demandis pri kial lingvo Karlo parolas. Karlo ankaŭ havis instruadon pri historio inter aliaj. Lia avo diris al li, ke en ĉiu homo estas anĝelo kaj diablo.
Karlo estis revema studento kaj poeto, kaj post la fino de la gimnazio lia avo mortis. Karlo revenis en la hejmo de sia familio, kaj konis sia estonta fianĉino Alicon en la promenado de barko sur la rivero.
Karlo studis pri medicino, kaj li sukcesis kiel kuracisto.
Karlo edzinig'is kun Alico kaj vojaĝis al Italujo, kiam finfine li realigis sian knaban revon.

Thuler (Brazilo)

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.