|
Tra la loko ensorĉita
|
|
Publikigita ĉe Lingvo Internacia 1913 |
Lule sur "La Ondo de Esperanto" | 1996 |
Klasikstila fantomrakonto |
La novelo Tra la loko ensorĉita de Ivan Ŝirjaev aperis unue en La Ondo de Esperanto en 1912, poste kiel aparta kajereto. Ĝi estas tre tradicia fantomrakonto pri reaperanto, simila al amaso da similaj, kiuj sendube kaptis la atenton de legantoj antaŭ cent jaroj. Hodiaŭ ĝi havas ĉefe historian intereson, kvankam necesas diri, ke ĝi estas tre bone verkita, belstila kaj lingve senerara.
Kvankam la ĝenro kaj stilo ja estas eksmodaj, la lingvo impresas freŝa, preskaŭ hodiaŭa. Ŝajne nenio drasta okazis al Esperanto en naŭdek jaroj. Jen kaj jen oni tamen vidas kelkajn arkaismojn. Aperas "unu junulo" (p. 3) kun "duondifina unu" laŭ Zamenhofa modelo. Kompreneble oni veturas per "glitveturilo" (p. 4) inter "arbetaĵoj" (p. 5).
Publikigita ĉe La Revuo 1912 |
La iamo longe for | 1993 |
La Premiito (1913). Herschel S. Hall. 24p. 16cm.
Superforta ambicio (1913). Aleksandr A. Saĥarov (1865-1942). 52 p. 16cm.
Tra la loko ensorĉita (1913). Ivan G. Ŝirjaev (1877-1933). 15p. 16cm.
Verdaj fajreroj. Kolekto da versaĵoj (1900). Romano Frenkel. 42p. 16cm.
Inkubo. Ivan G. Ŝirjaev. 27p. 21cm.
Faksimilaj represoj. Wien: IEMW, 1991 (la lasta), resp. Jekaterinburg: Sezonoj, 1992 (ĉiuj ceteraj).
Pasis ne jaroj, epokoj pasis. La 16-regula "plena gramatiko" de Esperanto delonge havas pli ol 500-paĝajn klarigojn konatajn sub la siglo PAG, kaj la apenaŭ mil radikoj de la Unua Libro ekspansiis ĝis pli ol 15 mil PIVaj kapvortoj. "Domaĝe" dirus iuj. "Feliĉe" oponus aliaj. "Nature" konstatus mi kaj . . . deflankiĝus.
Bedaŭrinde, mi fariĝis terure babilema. Ŝajne, signo de maljuniĝado. Ankaŭ aliaj faktetoj konfirmas tion. Ekzemple, ĉu povus okazi nur dekon da jaroj antaŭe ke mi ellasu larmeton legante la sentimentalan novelon La premiito de H. Hall? Sed mi devas konfesi tiu naiva rakonto kortuŝis min. Kaj dum momento mi perdis la senton de realeco. Same kiel nun. Ja oni petis analizi librojn, ne mian memon . . . Do, ni revenu al la libroj, entute kvin.
La vodevileca amuzaĵo de A. Saĥarov, Superforta ambicio, ridetige skizas unu el la "tipuloj" de la E-movado tiun gloravidan mezkapablulon kiun turmentas fremdaj sukcesoj kaj entuziasmigas propraj intrigoj. Laŭ pritakso de la konata rusa E-literatura kompetentulo B. Tokarev, la traktata novelo estas la plej interesa kaj talenta verko de la tiama E-prozo.
Inter alte aprecitajn beletraĵojn (tria premio en la literatura konkurso de La Ondo de Esperanto, 1911) trafis ankaŭ la libreto de I. Ŝirjaev Tra la loko ensorĉita iuspeca am-legendo kun almikso de iometa mistero, kio rememorigas al mi unufrazan antaŭparolon al alia "ido" de Ŝirjaev. Temas pri la ĵus publikigita manuskripto de la rakonto Inkubo, kie Herbert Mayer nomas Ŝirjaev-on Esperanta Dostojevskij. Ĉu tio estas vero aŭ ne, decidu vi mem.
Verdajn fajrerojn de R. Frenkel fakte jam kaptis viaj okuloj, kiam ili glitis laŭ la unuaj linioj de la recenzo. Eble, tio kaŭzis al vi ioman brulagaciĝon. Ankaŭ al mi, ĉar mi ne facile englutas "frandaĵojn" kiel ĉi tiuj:
Do for la ŝanceloj, do for ĉiuj duboj!
Leviĝu la verda standardo!
Ekbrilos la suno, disiĝos la nuboj;
Antaŭen do la avangardo!
Tiaĵon povus elcerbigi ankaŭ mi. Nu, mi atendas de la poetoj ion pli . . . poeziecan. Ekzemple:
De arba juna folieto al ekflorinta floro
Rosguto falis: ĉu estas ĝi saluto gaja,
Feliĉdezira al naskito maja
Ĉu pri baldaŭa florpereo antaŭsenta ploro?!
Sonas iom aliel, ĉu ne? Mi dirus eĉ, aliaŭtore. Sed . . . ja ne estas aliaŭtoraĵo!
La ĝenerala lingvonivelo de la prozaĵoj estas tute akceptebla kaj eĉ enhavas iajn ĉarmaĵojn. Por vera E-literatur-ŝatanto estus utile legi la recenzatajn verkojn almenaŭ por kompari kie ni estis tiam kaj kie nun.
1913 |