La epopeo
La Luzidoj estas
klasika poezio plaĉe stranga!
Rasismo de la tempo ĝin infestas,
milito kaj koloniismo sanga.
Sed ankaŭ fantazio en ĝi nestas
kun grekaj dioj kaj mitar' lavanga:
nin superŝutas ege multaj nomoj
de tiuj dioj kaj heroaj homoj.
La tuta portugala historio
aperas en rakontoj dum vojaĝo
esplora kaj konkera al Hindio.
Survoje en Afriko jen sovaĝo
de primitivaj triboj sen racio!
De islamanoj ĉiam nur damaĝo!
Entuziasmaj nimfoj amoreme
sin donas al l' maristoj plezurĝeme.
Por legi ĝin necesas la vortaro,
ĉar ĉiustrofe estas novaj vortoj.
Necesas piednotoj kaj glosaro
pri tiom multaj nomoj kaj kohortoj,
ĉar tiom grandas la repertuaro
kaj malfacilas iuj ĉi raportoj.
Strukture la traduko tre imponas:
la ritmoj kaj la rimoj bele sonas.