La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La luzidoj

  • Verkinto: Luís Vaz de Camões
  • Tradukinto: Leopoldo H. Knoedt
  • Originala lingvo: Portugala
  • Speco: poezio
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €29.26
  • Eldonjaro: 1980
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Unu el la plej ekscitaj epopeoj de la monda literaturo, pri la vojaĝo de Vasco da Gama al Hindujo preter la sudo de Afriko (Bonespera Kabo). Majstra traduko.
  • Paĝoj: 463
  • Alto: 210 mm
  • Notoj: Nun provizore rabatita kontraŭ 25 € + afranko.
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La Luzidoj


Marto 2018
La epopeo La Luzidoj estas
klasika poezio plaĉe stranga!
Rasismo de la tempo ĝin infestas,
milito kaj koloniismo sanga.
Sed ankaŭ fantazio en ĝi nestas
kun grekaj dioj kaj mitar' lavanga:
nin superŝutas ege multaj nomoj
de tiuj dioj kaj heroaj homoj.

La tuta portugala historio
aperas en rakontoj dum vojaĝo
esplora kaj konkera al Hindio.
Survoje en Afriko jen sovaĝo
de primitivaj triboj sen racio!
De islamanoj ĉiam nur damaĝo!
Entuziasmaj nimfoj amoreme
sin donas al l' maristoj plezurĝeme.

Por legi ĝin necesas la vortaro,
ĉar ĉiustrofe estas novaj vortoj.
Necesas piednotoj kaj glosaro
pri tiom multaj nomoj kaj kohortoj,
ĉar tiom grandas la repertuaro
kaj malfacilas iuj ĉi raportoj.
Strukture la traduko tre imponas:
la ritmoj kaj la rimoj bele sonas.

Ruselo (Pollando)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.