La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Memor' mortiga

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Sezonoj kun Sten Johansson


2003. №8–9 (106–107)

La leganto ne nur de la lastaj libroj de Sten Johansson klare sentas, ke sezonoj estas grava afero en Svedio:

“Estas aŭtuno ĉe la maro. Juna virino iras sur vojeto. (...) Estas nuba vetero, kaj ŝi estas sola. (...) La aŭtuna maro estas griza.

La nomo de la virino estas Katrina. (...) Katrina volas vojaĝi. En somero ŝi ofte vojaĝas. Sed nun estas aŭtuno, la suno ne brilas, la nuboj kaj la maro estas grizaj. Estas aŭtuno, kaj Katrina nun ne povas vojaĝi. Aŭtune ŝi devas labori”.

La lingvaĵo evidente estas simpla kaj tre taŭga por komencantoj, sed la emfaza ripetado de kelkaj vortoj donas al la teksto preskaŭ poezian ĉarmon.

La sveda instruistino Katrina estas la ĉefprotagonisto de la facillega kaj facilega serio de eldonejo Al-fab-et-o. En 2001 ni vojaĝis (en somero!) kun Katrina al Germanio, kie ŝi kulpis pri “krimo” kaj ankaŭ en la nova epizodo temas denove pri vojaĝo, sed la krimulo nun estas aliloke — kaj konsiderinde pli perfida ol Katrina iam ajn povas esti.

Iam mi plendis pri tio, ke la legaĵoj por niaj komencantoj ofte enhave estas tro senpretendaj. Feliĉe Sten Johansson ne opinias, ke komencantoj povas toleri nur banalajn ŝercojn kaj idiliojn. Katrina vivas en nuntempa Svedio kaj la problemoj de la reala mondo trudas sin ankaŭ al ŝia klasĉambreto. Esperanto montras sian utilecon, sed ĝuste pro tio la rakonto fariĝas iom tro pedagogia kaj edifa, almenaŭ por mi.

La “teknika postklarigo” eksplikas kiajn lingvajn strukturojn la leganto renkontas en tiu verko. Nepre legu ankaŭ la glosojn kaj vi vidos, kiom facile eblas klarigi vortojn. Kolao estas “bruna gastrinkaĵo” — jen!

Ĉiuspecaj krimuloj ne konas sezonojn. Ankaŭ la polico devas labori en ĉiuj sezonoj:

“La sunbrilo vekas printempajn florojn en ĉiuj parkoj kaj boskoj. Leontodoj ekinvadas la gazonojn kvazaŭ galaksioj el flava stelaro. (...)

La homoj, male, ne vigliĝas pro la suno. En ĉiu parko, sur ĉiu apudmura benko, sur ĉiu balkono kaj altano turnita suden vidiĝas homaj korpoj, palaj kaj senmovaj kiel mortintoj. Ili kolektas energion. (...)

Roger Svedberg en sia ofica ĉambro ne vere nudigas sin, sed li pendigas sian lanan jakon sur la seĝodorson. Pli ol tiom oni ne postulu de sveda polickomisaro”. (pĝ. 25)

Printempa Memor' mortiga finas la serion de sezonaj krimoj. Sten Johansson metas eĉ tre efikan kaj nekonvencian finpunkton al la fino de la serio.

La legantoj de krimromanoj scias, ke gravas la motivo: se vi havas la motivon, vi baldaŭ kaptos la kulpinton. Komisaro Svedberg klopodas labori laŭ tiu regulo, kiam okazas la unua murdo. La murdanto tamen agas tre celkonscie kaj ne laŭ la ĝisnunaj spertoj de Svedberg:

“La planita mortigo per unu pafo montras ian kombinon de zorgo kaj pacienco kun aŭdaco kaj riskemo, kaj tiu kombino tute ne plaĉas al li. Laŭ la sperto de Svedberg, la plej multaj murdantoj estas fuŝuloj, kiuj mastras nek siajn emociojn, nek la praktikajn detalojn necesajn por plenumi sian agon kaj eskapi de ĝi. Sed ĉi tiu murdinto sciis elekti ĝustan momenton, ĝustan lokon, pacience kaj diskrete atendi, sed ankaŭ efike kaj senkompate ekbati, kaj poste nevidate foriri. Li demandas sin, kia murdanto havas tiujn kapablojn”. (pĝ. 13)

Okazas plia murdo, ŝajne tute sen ligo al la unua, do necesas trovi ligon inter la unua kaj dua viktimoj, sed antaŭ ol tio sukcesas okazas plia murdo en alia urbo, sed laŭ la sama maniero. Svedberg ne estas komisaro, kiu trovas la krimulon per eminenta erudicio, kontraŭe: liaj intelektaj kapabloj estas ŝajne nur iom pli ol averaĝaj. Trovi murdanton en printempa Svedio estas evidente treege teda laboro, ĉar temas pri kolekti spurojn, kompari listojn kaj ie ja troviĝas la solvo de la enigmo.

Bona krimromano priskribas la socion kaj ĝuste tion faras Sten Johansson. Ni renkontas rekoneblajn homtipojn kaj reale ekzistantajn problemojn kun vivanta lingvouzo sur tre diversaj niveloj. Kompreneble — pro la manko de spaco — ne estas loko por profundaj psikologaj analizoj, sed nur por skizaj portretoj. Tamen la murdanto eĉ komentas la policajn fuŝserĉojn per interna monologo.

Rekomendenda por ĉiuj, kiuj kapablas legi.

Wolfgang Kirschstein

Jankéus ne policisto sed instruisto

Fojfoje en Literatura Foiro aperas noveloj de Sten Johansson aŭ recenzoj pri liaj verkoj. Kaj la legaĵoj ĉiam liveras al mi grandan plezuron, ĉar tiu ĉi konata aŭtoro rakontas agrable, interese, iam intrige. Lia esperanta lingvo legeblas facile, mankas pezaj longaj frazoj, mankas neologismoj. Kiel asertas en iu recenzo István Nemere, la romanoj de Sten Johansson, legiĝas tiel bonege, ke oni forgesas pri la lingvo.

Agrable impresis min lia krimromano Memor' mortiga. Evidente la detektiva temo estas preferata de la verkisto. Kiel en la antaŭaj krimromanoj (Falĉita kiel fojno, Trans maro kaj morto, Neĝo kaŝas nur...), ĉefaj roluloj en Memor' mortiga estas la detektivoj Roger Svetberg kaj Tom Jankéus. Ĉi-loke tamen Jankéus ne rolas kiel policisto sed kiel instruisto, kiu enmiksiĝas en pelmenon de emocioj, kulpo, mensogo kaj antaŭtimo .

Sten Johansson majstre enkondukas la leganton en la pezan kaj danĝeran policlaboron de komisaro Roger Svetberg kaj liaj kunlaborantoj, kiuj kune serĉas murdiston de kelkaj seriaj murdoj. Ĉefa metodo estas la pridemandado (murdenketo, kiel ŝatas diri la detektivoj) de atestantoj, parencoj, konatoj, najbaroj.

Ĉiu ĉapitro abundas je detektivenketoj. Post longa kaj streĉa serĉado, analizoj kaj komparoj de faktoj kaj eventoj la policistoj trovas la krimulon. Kiel iufoje okazas en la reala policlaboro, fine unu detektivo kaj la komisaro mem iĝas viktimoj de la murdisto.

Johansson dismetas la legaĵon en 14 ĉapitrojn, konstruante ilin tre originale. Antaŭ ĉiu laŭvica murdo li enlokigas unupaĝan ĉapitron, en kiu anonima krimulo malice monologas, evidente suferanta pro fikciaj malsanmemoroj. Dum li embuskas la viktimon, la murdisto elverŝas akrajn, kolerajn blasfemojn kontraŭ la murdoto.

En la verko delikate senteblas aludaj humuraĵoj, per kiuj la aŭtoro freŝigas la tekston, ja plenan de teruraĵoj. Tie kaj tie la leganto povas ĝueti belan priskribon de la hela, pura norda naturo.

Post la teksto de la romano, en la libro Sten Johanssonn aplikas koncizan glosaron de nevaste konataj vortoj kun indiko de la vortaroj en kiuj troveblas iliaj signifoj. La libreto entenas nur 80 paĝojn kaj legiĝas unuspire. Mi rekomendas la krimromanon Memor' mortiga al la ŝatantoj de tiuspeca literaturo.

Ilija Iliev

Ankoraŭfoje Svedberg, sed sen Jankéus

Jen la lasta libro en la serio de sezonaj krimoj, fare de Sten Johansson. Printempe pafmurdiĝas tri homoj. Fariĝas la malfacila tasko de Roger Svedberg kaj liaj gekolegoj kompreni kial murdiĝis tiuj ĉi homoj, kaj kiu faris tion. Svedberg sentas malĝojon ke Tom Jankéus ne plu estas lia kolego, sed Jankéus tamen rolas en la libro.

Rolas en la libro ankaŭ nazioj, nomtabuloj, interreto kaj granda porcio da psiĥologio.

Sten Johansson fakte rabis de mi posttagmezon, ĉar ekleginte la libron mi ne povis lasi ĝin. Tio estas bona atesto pri tio ke la libro estas leginda, eble ne same streĉa, kiel la krimromanoj de la svedo Henning Mankell, sed preskaŭ. Sten Johansson ne atingis la nivelon de Mankell, sed li povos fari tion, se li daŭrigos sian verkadon. Sendube!

La lingvaĵo en la libroj de Sten Johansson ĉiam estas bona kaj viva. Ĉi foje mi vere klopodis trovi eraron, kaj mi fakte trovis eblan eraron. Sur p. 49 estas skribite ke "tiu persono, Eva Lundin, ankaŭ forlasis la urbon". Tio signifas ke ŝi ne nur forlasis la urbon, sed faris ankaŭ aliajn aferojn. Verŝajne la verkinto volis esprimi ke ne nur alia menciita persono, sed ankaŭ Eva Lundin forlasis la urbon. Tiuokaze estus pli bone skribi: "ankaŭ tiu persono, Eva Lundin, forlasis la urbon. Tio tamen estas la unusola ebla eraro, kiun mi trovis en la libro.

Do, aĉetu ĝin, kaj legu ĝin, aŭ distancprunteprenu ĝin en biblioteko.

Leif Nordenstorm

Recenzo: Memor' mortiga/Review: Fatal Memory

Jen la fina el la kvar romanetoj pri "sezonaj krimoj" ĉe la sveda baltmara bordo. Estas printempo. La krimsolva duopo Roger Svedberg kaj Tom Jankéus jam disiĝis — Jankéus nun estas instruisto, ne policano, pro disputo kun la policestro, kaj Svedberg eksedziĝis (vidu Neĝo kaŝas nur ...). Tamen, Jankéus ne povas eskapi sian pasintecon — alia instruisto petas, ke li sekvu ties edzinon por kontroli, ĉu ŝi efektive fidelas al li, ĉu ne. Kaj unu vesperon, farante tion, Jankéus fariĝas amanto de tiu edzino — kaj samvespere iu ekzekutstile mortpafas ŝian edzon. Kompreneble, Svedberg devas spuri la kazon kaj trovi la murdiston, kiu intertempe samstile mortpafas junan konstrulaboriston kaj provas (sed ne tute sukcesas) mortigi psikologinon.

Kompreneble, estas diversaj "ruĝaj haringoj" laŭlonge de la spuro, kaj ili inkluzivas la ĝenerale internacian etoson de la regiono de suda Svedio, kie la romanetoj situas (ĉu somalianoj respondecis pri la murdo de Daniel Fridell? ĉu svedaj novnazioj? kaj kion ili havus kontraŭ la tute senrilata Johan Wester?). La solvo fine venas de komputilo, kiam oni trovas kvar nomojn sur du listoj — kaj unu havas evidentan rilaton kun la tria pafito.

Laŭ mi, la plej bona el la kvar libroj en la serio. Estas bedaŭrinde, ke ĝi jam finiĝis — sed, pro la fina situacio de Svedberg, ĝi ne povos daŭri, almenaŭ en la nuna formo.


This is the last of the four novellas about "seasonal crimes" on the Swedish Baltic coast. It's springtime. The crime-solving pair of Roger Svedberg and Tom Jankéus has already broken up — Jankéus is now a teacher, not a policeman, because of a disagreement with the chief of police, and Svedberg has divorced (see Neĝo kaŝas nur ...). But Jankéus cannot escape his past — another teacher asks him to follow his wife to check on whether she is really faithful to him or not. And one evening, doing so, Jankéus becomes the wife's lover — and on the same evening someone shoots her husband dead, execution-style. Svedberg, of course, has to follow the case and find the murderer, who in the meantime shoots a young construction worker, in the same style, and tries (but does not totally succeed) to kill a psychologist.

Of course, there are various "red herrings" along the path and they include the generally international atmosphere of the region of southern Sweden where the novellas take place (were Somalis responsible for the murder of Daniel Fridell? or Swedish neo-Nazis? and what would they have against the completely unrelated Johan Wester?). The solution finally comes from a computer, when four names are found on two lists — and one has an obvious relationship with the third person shot.

In my opinion, the best of the four books in the series. It's unfortunate that it has come to an end — but, because of Svedberg's final situation, it can't go on, at least in its present form.

Don Harlow

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.