La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Materialoj pri la nuna uzado de la akuzativo
Priesperanta gramatika eseo

  • Autor: Daniel Moirand
  • Art: Lehrbuch/Wörterbuch, FEB
  • Verfügbarkeit: Ausverkauft
  • Preis: ±€7.90
  • Erscheinungsjahr: 1990
  • Form: libro kudre bindita
  • Beschreibung: La libro klarigas la uzadon de la akuzativo kiel oni kutimas renkonti ĝin ĉe bone konataj kaj nuntempaj aŭtoroj. Surbaze de 43 selektitaj verkoj, ampleksantaj proksimume 6750 paĝojn, kaj el kiuj estis ĉerpitaj centoj da ekzemploj, oni vidos kiel la akuzativo aperas.
  • Seiten: 336
  • Breite: 200 mm
  • Höhe: 290 mm
  • ISBN: 90-71205-35-5
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tre utila informlibro

Iam, dum literatura staĝo en Baugé, iu beletristo, kies majstra uzado de Esperanto estas ĝenerale rekonata, asertis, ke „Esperanto ne estas facila lingvo”. Certe, li pravis, ĉar kvankam sufiĉe bona konversacia kapableco estas rapide atingebla por preskaŭ iu ajn, relative malmultaj sukcesas krei en la lingvo prozon, kiu spegulas ĝian potencialon. Kompreneble, ne ĉiuj deziras verki literaturon, sed surprize multaj homoj, kies lingvaj ambicioj ne superas modestan interkomunikadon pri ĉiutagaj aferoj, eĉ la akuzativon ne sukcesas majstri. Esperanto estas ,simpla’ ilo, samsence kiel ĉizilo aŭ falĉilego, kiu aspektas malkomplika instrumento de naiva laboristo, sed efektive bezonas longan sperton kaj rafinitan lerton.
Post la ĝeneva kongreso en 1906, kelkaj esperantistoj volis elĵeti la akuzativon, sed la sperto de pluraj generacioj ekde tiam montris, ke ĝi donas al la lingvo klarecon, flekseblecon kaj subtilecon, kiuj tute mankus se la akuzativo ne ekzistus.

Bone konataj verkistoj
La longa eseo de Daniel Moirand, „Materialoj pri la nuna uzado de la akuzativo” provas klarigi la uzadon de la akuzativo, citante specimenojn el skribaĵoj de bone konataj verkistoj. Unue, oni devus averti, ke ĉi tiu libro ne taŭgas por komencantoj, aŭ eĉ por progresintoj, kiuj malamas aŭ timas gramatikajn komplikaĵojn. Nur pedantoj (kiel la recenzanto) legos ĝin por distro, ĉar kompare kun detektivromano, ĝi estas teda legaĵo. Tiuj, kiuj ne jam atingis sufiĉe altan lingvan nivelon trovos la libron pli perpleksiga ol klariga. Tamen, kiel referenc-verko por tiuj, kiuj deziras elegante verki, paroli kaj plene ekspluati la grandajn potencialojn de la esperanta akuzativo — aŭ eĉ nur eviti malĝustan uzadon de tiu tiklaĵo — la libro certe estos ege utila aldonaĵo al ilia lingva ilaro. Eĉ se la verko ne pretendas esti distra, amuzaj estas kelkaj cititaj specimenoj de fuŝuzado de la akuzativo, ekzemple la „sisterona akuzativo”, nomo, kiu devenas el sud-franca urbo Sisteron, en kies esperanta revuo ofte aperis malĝuste uzataj akuzativaj finaĵoj. Moirand rakontas (virina movado pardonu!) anekdoton el libro de Beaucaire, laŭ kiu Patro Kruko pli indignas pri superflua akuzativo ol pri la malvirgeco de la filino. En la verko de Moirand estas abunda materialo pri la diversaj aspektoj kaj uzoj de la akuzativo: rekta komplemento; transitiveco; akuzativo post po; rekta komplemento sen finaĵo; akuzativoj preciziga, anstataŭa, celmontra, mezura kaj maniera; neuzado; kaj diversaĵoj.

Anstataŭa akuzativo
Aparte fruktodona povos esti la traktado de la anstataŭa akuzativo. Sufiĉu unu ekzemplo: Nia polikarpa kolego Bernard Golden (kiu laŭsajne kontribuas al eble ĉiu ekzistanta Esperanta eldonaĵo krom Irlandafrika Esperantisto” (jes, ĝi vere ekzistas!), publikigis plurajn artikolojn pri la problemo de transitiveco kaj maltransitiveco en Esperanto. Se tiu gramatikaĵo (kiu laŭ Reto Rossetti estas malfacilaĵo nur por Bernard Golden) fakte estas problemo, ebla solvo povus esti pli vasta ekspluatado de la anstataŭa funkcio de la akuzativo, laŭ la fundamenta zamenhofa regulo (14) „Anstataŭ la prepozicio je, oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio”. Moirand citas diversajn specimenojn el la romano „Metropoliteno” de Varankin, ekz.: „Li hieraŭ venis al mi la librejon”. Simile, oni rajtas diri, „Mi iras la vojon” = „Mi iras je/laŭ/sur la vojo". Kompreneble tiu rimedo uzendas nur kondiĉe, ke ne estas en la sama frazo rekta komplemento. Per analoga pliampleksigo de la anstataŭa akuzativo emus malaperi preciza distingo inter transitivaj kaj netransitivaj verboj. Verdikto: Tre utila informlibro por legantoj, kiuj havas sufiĉe da sperto aŭ instinkto por decidi, kio estas bona Esperanto. Tamen, protektu la infanojn kontraŭ ĝi! ...

Garbhan MacAoidh

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.