Iam, dum literatura staĝo en Baugé, iu
beletristo, kies majstra uzado de Esperanto estas ĝenerale rekonata,
asertis, ke „Esperanto ne estas facila
lingvo”. Certe, li pravis, ĉar kvankam sufiĉe bona konversacia kapableco
estas rapide atingebla por preskaŭ iu
ajn, relative malmultaj sukcesas krei
en la lingvo prozon, kiu spegulas ĝian
potencialon. Kompreneble, ne ĉiuj
deziras verki literaturon, sed surprize
multaj homoj, kies lingvaj ambicioj ne
superas modestan interkomunikadon
pri ĉiutagaj aferoj, eĉ la akuzativon ne
sukcesas majstri. Esperanto estas
,simpla’ ilo, samsence kiel ĉizilo aŭ
falĉilego, kiu aspektas malkomplika
instrumento de naiva laboristo, sed
efektive bezonas longan sperton kaj
rafinitan lerton.
Post la ĝeneva kongreso en 1906, kelkaj esperantistoj volis elĵeti la akuzativon, sed la sperto de pluraj generacioj ekde tiam montris, ke ĝi donas al
la lingvo klarecon, flekseblecon kaj
subtilecon, kiuj tute mankus se la
akuzativo ne ekzistus.
Bone konataj verkistoj
La longa eseo de Daniel Moirand,
„Materialoj pri la nuna uzado de la
akuzativo” provas klarigi la uzadon
de la akuzativo, citante specimenojn
el skribaĵoj de bone konataj verkistoj. Unue, oni devus averti, ke ĉi
tiu libro ne taŭgas por komencantoj,
aŭ eĉ por progresintoj, kiuj malamas
aŭ timas gramatikajn komplikaĵojn. Nur pedantoj (kiel la recenzanto) legos ĝin por distro, ĉar kompare kun
detektivromano, ĝi estas teda legaĵo. Tiuj, kiuj ne jam atingis sufiĉe
altan lingvan nivelon trovos la libron
pli perpleksiga ol klariga. Tamen,
kiel referenc-verko por tiuj, kiuj deziras elegante verki, paroli kaj plene
ekspluati la grandajn potencialojn de
la esperanta akuzativo — aŭ eĉ nur
eviti malĝustan uzadon de tiu tiklaĵo
— la libro certe estos ege utila aldonaĵo al ilia lingva ilaro.
Eĉ se la verko ne pretendas esti distra, amuzaj estas kelkaj cititaj specimenoj de fuŝuzado de la akuzativo,
ekzemple la „sisterona akuzativo”,
nomo, kiu devenas el sud-franca urbo Sisteron, en kies esperanta revuo
ofte aperis malĝuste uzataj akuzativaj finaĵoj. Moirand rakontas (virina
movado pardonu!) anekdoton el libro
de Beaucaire, laŭ kiu Patro Kruko pli
indignas pri superflua akuzativo ol
pri la malvirgeco de la filino. En la
verko de Moirand estas abunda materialo pri la diversaj aspektoj kaj
uzoj de la akuzativo: rekta komplemento; transitiveco; akuzativo post
po; rekta komplemento sen finaĵo;
akuzativoj preciziga, anstataŭa, celmontra, mezura kaj maniera; neuzado; kaj diversaĵoj.
Anstataŭa akuzativo
Aparte fruktodona povos esti la traktado de la anstataŭa akuzativo. Sufiĉu unu ekzemplo: Nia polikarpa
kolego Bernard Golden (kiu laŭsajne
kontribuas al eble ĉiu ekzistanta Esperanta eldonaĵo krom Irlandafrika
Esperantisto” (jes, ĝi vere ekzistas!),
publikigis plurajn artikolojn pri la
problemo de transitiveco kaj maltransitiveco en Esperanto. Se tiu
gramatikaĵo (kiu laŭ Reto Rossetti
estas malfacilaĵo nur por Bernard
Golden) fakte estas problemo, ebla
solvo povus esti pli vasta ekspluatado de la anstataŭa funkcio de la
akuzativo, laŭ la fundamenta zamenhofa regulo (14) „Anstataŭ la prepozicio je, oni povas ankaŭ uzi la
akuzativon sen prepozicio”. Moirand citas diversajn specimenojn el la romano „Metropoliteno” de Varankin,
ekz.: „Li hieraŭ venis al mi la librejon”. Simile, oni rajtas diri, „Mi iras la
vojon” = „Mi iras je/laŭ/sur la vojo".
Kompreneble tiu rimedo uzendas
nur kondiĉe, ke ne estas en la sama
frazo rekta komplemento. Per analoga pliampleksigo de la anstataŭa
akuzativo emus malaperi preciza
distingo inter transitivaj kaj netransitivaj verboj.
Verdikto: Tre utila informlibro por
legantoj, kiuj havas sufiĉe da sperto
aŭ instinkto por decidi, kio estas
bona Esperanto. Tamen, protektu la
infanojn kontraŭ ĝi! ...