De la japana literaturo mi konas hontinde malmulte. Spontane aperas en mia imago nun "La rakonto pri Genji", foje nomata la unua romano de l’ mondo, kaj "Neĝa lando" de Kawabata. Krom tio – nenio! Eble la nobelpremio de 1994 al Kenzaburô Ôe efikos por allogi min kaj aliajn novajn legantojn al japana literaturo. Tiuokaze la jena libreto povos esti ĝua "aperitivo".
Miyazawa Kenzi (aŭ Kenji) (1896–1933) vivis kiel instruisto inter kamparanoj. Dum sia vivo li ne gajnis grandan sukceson per siaj poemoj kaj fabeloj, sed postmorte ekfuroris intereso pri liaj verkoj, almenaŭ en Japanio. En esperanto pli frue aperis fabeloj liaj sub la titolo Gooŝ la ’Ĉelisto.
La nun aperinta libro enhavas kvin fabelojn, kio ĉe Miyazawa ne signifas nur rakontojn por infanoj. La plej longa kaj ankaŭ plej interesa el ili estas Nokto de la Galaksia Fervojo; ĝi eĉ estas rigardata kiel ĉefverko de lia plumo. Ĝi disvolviĝas en sonĝa maniero, kaj la pli granda parto de ĝi efektive prezentas sonĝon de la protagonisto, en kiu li kun amiko vojaĝas "iel ajn malproksimen" laŭlonge de la Ĉiela rivero, t.e. la "Lakta vojo" aŭ nia galaksio. La etoso impresas min tre melankolie, sed ĝi entenas ankaŭ emociojn alispecajn, kaj dum la legado mi preskaŭ imagas min mem sonĝi la diversajn eventojn. La fabelo – aŭ novelo – kiel multaj verkoj de Miyazawa ne estis definitive pretigita, kaj precipe ĉe la fino ĝi estas iom "stumpa".
Alia fabelo, La vivo de Guskĵ Budri, ŝajnas parte aŭtobiografia, parte fantasta, kaj kvankam la formo estas simpla, mi havas impreson ne tre funde kompreni ĝian "mesaĝon". Tute alia estas Semaforo kaj Semaforino, kiu en burleska, surrealisme komika maniero prezentas amon kaj ĉagrenojn de du fervojaj signaliloj!
La lingvaĵo de la traduko estas bona kaj harmonias kun ĉi rakontoj. Konisi Gaku uzas lingvon simplan, tamen ne ĉiutagan, kio impresas nature por la fabela ĝenro de Miyazawa. En la ĉefa fabelo li sukcesas tajli lingvaĵon kiu efike portas la sonĝan etoson al la leganto. Aperas kelkaj vortoj ne tre bone konataj, sed tiuj estas ĉefe terminoj natursciencaj aŭ nomoj de japanaj plantoj k.s. Kelkaj esprimoj estas maloftaj, sed laŭ mi pliparte konvenaj kaj eĉ ĉarmaj – "suden kaj suden sin etendis...", "lokloke enplantitaj", "kupra suko el fandformo", "alte alta ligna turo". Mi devas konfesi, ke mi kelkloke havis problemetojn mense imagi kion mi legas, sed tiu efiko ne estis rezulto de lingva manko de kompreno, sed simple esprimo de la spirita abismo inter etnocentra eŭropa leganto kaj japana kulturo kaj pensmaniero.
Sume, Nokto de la Galaksia Fervojo plaĉas forme kaj enhave; ĝi prezentas konvenan kaj facile alireblan okazon por tiu – eŭropano aŭ alia – kiu scivolas pri mondo trans la menciita kultura abismo!