La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Nokto de la Galaksia Fervojo

  • Author: Miyazawa Kenzi
  • Translator: Konisi Gaku
  • Original language: Japana
  • Kind: novel
  • Availability: Not in stock
  • Price: ±€11.17
  • Year of publication: 1994
  • Description: Kvin fabeloj.
  • Pages: 103
  • Height: 260 mm
  • ISBN: 4930785421
  • Review:
    • De Sten Johansson: Nokto de la Galaksia Fervojo
    • Kiam mi estis junulo, mi legis la libron per japana lingvo, tiam mi ricevis fortan emocion. Sed preskaŭ mi forgesis la detalojn de la libro ĝis nun.
      La psikologia priskribo pri ĉefrolulo Giovanni estas tre delikata, simpatia. La ideo de la aŭtoro "Vera Feliĉo por ĉiuj homoj" forte aperis en la libro. (Kazunoumi - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2017)
    • Nokto de la Galaksia Fervojo de MIYAZAWA Kenzi: Ĉi tiu libro konsistas el kvin rakontoj. La plej granda rakonto estas Nokto de la Galaksia Fervojo, same kiel la titolo de ĉi tiu libro. Kaj la dua granda rakonko estas Biografo de Gusko Budri. Mi legis ĉi tiujn du rakontojn.
      Nun mi skribas la impreson pri Nokto de la Galaksia Fervojo.
      En la nokta ĉielo troviĝis la fervojo. Kaj knaboj envagoniĝis kaj iris sur la Galaksio. Kaj ili iris al kelkajn konstelacion. Ja, tre interesa! Vi tuj iros en la fantazian mondon. (Osho (Japanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Julio 2020)
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Nokto de la Galaksia Fervojo

De la japana literaturo mi konas hontinde malmulte. Spontane aperas en mia imago nun "La rakonto pri Genji", foje nomata la unua romano de l’ mondo, kaj "Neĝa lando" de Kawabata. Krom tio – nenio! Eble la nobelpremio de 1994 al Kenzaburô Ôe efikos por allogi min kaj aliajn novajn legantojn al japana literaturo. Tiuokaze la jena libreto povos esti ĝua "aperitivo".

Miyazawa Kenzi (aŭ Kenji) (1896–1933) vivis kiel instruisto inter kamparanoj. Dum sia vivo li ne gajnis grandan sukceson per siaj poemoj kaj fabeloj, sed postmorte ekfuroris intereso pri liaj verkoj, almenaŭ en Japanio. En esperanto pli frue aperis fabeloj liaj sub la titolo Gooŝ la ’Ĉelisto.

La nun aperinta libro enhavas kvin fabelojn, kio ĉe Miyazawa ne signifas nur rakontojn por infanoj. La plej longa kaj ankaŭ plej interesa el ili estas Nokto de la Galaksia Fervojo; ĝi eĉ estas rigardata kiel ĉefverko de lia plumo. Ĝi disvolviĝas en sonĝa maniero, kaj la pli granda parto de ĝi efektive prezentas sonĝon de la protagonisto, en kiu li kun amiko vojaĝas "iel ajn malproksimen" laŭlonge de la Ĉiela rivero, t.e. la "Lakta vojo" aŭ nia galaksio. La etoso impresas min tre melankolie, sed ĝi entenas ankaŭ emociojn alispecajn, kaj dum la legado mi preskaŭ imagas min mem sonĝi la diversajn eventojn. La fabelo – aŭ novelo – kiel multaj verkoj de Miyazawa ne estis definitive pretigita, kaj precipe ĉe la fino ĝi estas iom "stumpa".

Alia fabelo, La vivo de Guskĵ Budri, ŝajnas parte aŭtobiografia, parte fantasta, kaj kvankam la formo estas simpla, mi havas impreson ne tre funde kompreni ĝian "mesaĝon". Tute alia estas Semaforo kaj Semaforino, kiu en burleska, surrealisme komika maniero prezentas amon kaj ĉagrenojn de du fervojaj signaliloj!

La lingvaĵo de la traduko estas bona kaj harmonias kun ĉi rakontoj. Konisi Gaku uzas lingvon simplan, tamen ne ĉiutagan, kio impresas nature por la fabela ĝenro de Miyazawa. En la ĉefa fabelo li sukcesas tajli lingvaĵon kiu efike portas la sonĝan etoson al la leganto. Aperas kelkaj vortoj ne tre bone konataj, sed tiuj estas ĉefe terminoj natursciencaj aŭ nomoj de japanaj plantoj k.s. Kelkaj esprimoj estas maloftaj, sed laŭ mi pliparte konvenaj kaj eĉ ĉarmaj – "suden kaj suden sin etendis...", "lokloke enplantitaj", "kupra suko el fandformo", "alte alta ligna turo". Mi devas konfesi, ke mi kelkloke havis problemetojn mense imagi kion mi legas, sed tiu efiko ne estis rezulto de lingva manko de kompreno, sed simple esprimo de la spirita abismo inter etnocentra eŭropa leganto kaj japana kulturo kaj pensmaniero.

Sume, Nokto de la Galaksia Fervojo plaĉas forme kaj enhave; ĝi prezentas konvenan kaj facile alireblan okazon por tiu – eŭropano aŭ alia – kiu scivolas pri mondo trans la menciita kultura abismo!

Sten Johansson

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.