La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Neĝo kaŝas nur...

  • Autor: Sten Johansson
  • Art: Originalliteratur, Roman
  • Verfügbarkeit: Ausverkauft
  • Preis: ±€6.00
  • Erscheinungsjahr: 2001
  • Form: libro vinktita
  • Beschreibung: La unua murdo, kiun solvis la policistoj Svedberg kaj Jankéus en Falĉita kiel fojno, okazis somere. La dua en Trans maro kaj morto estis aŭtuna murdafero. Jen en tria krimromaneto, ili devas okupiĝi pri vintra murdo en neĝoŝtormo. Se vi legis la antaŭajn romanetojn, vi jam konas la medion, etoson kaj stilon. Temas pri krimuloj kaj aliaj homoj en sveda medio sed kun internaciaj ligoj kaj perspektivo. Aperas multaj ingrediencoj realisme aktualaj, miksitaj en maniero tipa de Sten Johansson. Se vi ankoraŭ ne konas ĝin, koran bonvenon al tiu ĉi krima mono ĉe la Balta Maro!
  • Seiten: 80
  • Breite: 148 mm
  • Höhe: 210 mm
  • ISBN: 91-89432-02-9
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Jen la maltroigo de hodiaŭ

Se iu dirus al mi, ke la libreto estas legebla, mi respondus per la vortoj, kiujn mi metis kiel titolon de tiu ĉi recenzo. Estas la aŭtoraj vortoj, ne miaj ­ tiel ĉi oni esprimas sin en la romano.

Legebla? ­ jes, absolute. Leginda? ­ tio dependas. Oni avertas la leganton, ke, se li jam legis la antaŭajn romanetojn de la sama aŭtoro, li konas la medion kaj la etoson kaj la stilon. Bonŝance, mi ne legis la antaŭajn. Tial mi volonte englutis tiun ĉi.

La temo estas, certe, murdo ­ alie ĝi ne estus krimromano. Post forta neĝa blovado, du knaboj trovas mortan korpon de orienta virino en neĝamaso. Kaj ili „gapas terurite sed fascinite al ŝia vulvo”. Jen tiel.

Post la absorba komenco, sekvas sufiĉe enueta rakonto pri la agoj de du policistoj, murdenketistoj, Svedberg kaj Jankeus ­ la unua estas aĝa, profunda, baldaŭ eksedziĝonta, verŝajne pro sia troa profundiĝo en la laboron; la alia estas iom leĝera kaj aventurema, sed tio lin ne malbeligas.

Tridek naŭ paĝoj de dialogoj ne entuziasmigas vin pri la fino de la tuta afero ­ sed, surprize, sur la kvardeka paĝo vi kvazaŭ revekiĝas kaj vivece galopas ĝis la fino.

Intertempe, krom svedojn, vi renkontas rusojn, osetojn kaj talibojn, kvankam tre marĝene ­ sen rekte kontakti ilin, vi aŭdas okazajn menciojn kaj vi komprenas, ke tiuj estas malbonaj homoj. Normalaj homoj kalaŝnikovojn ­ rusa marko de mitraleto ­ ne kunportas.

La tuta scenaro estas tuŝita de la malvarma neĝoza skandinava vintro. „Neĝo kaŝas nur ĝis printempo, laŭdire” ­ tekstas la teksto. Honeste dirante, mi esperis, ke troviĝos evidentigiloj kaj indicoj post degelo de la neĝo ­ bedaŭrinde, ne. Troviĝis nenio krom alia kadavro en gruzejo, tiu de rusa negocisto.

Nu, mi ne rakontu la tutan libron. Prefere, vi legu mem. Vi ĝojos pri la fojfoje svedeca, sed tre komprenebla kaj riĉa lingvaĵo. Vi ekmiros pri la fakto, ke la eksedzo de la murdita virino estas ne finfina aĉulo, sed, tute simple, aktiva masklo, kiu estos arestita pro malmorala konduto kontraŭ filino de la vladikavkaza policestro kaj, poste, volonte helpos la bravajn murdenketistojn. Krome, li ĉiam okulkaresas la edzinon de Jankeus dum li gastas en lia domo. Se mi estus Jankeus, la ulo ne ĝisvivus la finon de la romano.

La libro havas glosaron kaj tio estas vere plaĉa, ĉar alie mi neniam konjektus, kio estas, ekzemple, „hodogo” ­ serioze, jam ne parolante pri „vico-seria domo”.

Laste, se oni mencias, kial libro povas plaĉi al la leganto, oni subkomprenas ke, krom la enhavo, gravas, ke ĝia aspekto ne estu forpuŝa, eĉ se la libro estas simpla poŝa versio. La kovrilpaĝo de la recenzata libro estas kseroks-kopia tedaĵo demonstranta, kiel oni ne faru librojn.

Agrablan legadon! Des pli, se vi jam legis la antaŭajn romanetojn kaj konas la medion!

Sergej Derevjanniĥ

La neĝo kaŝas preskaŭ ĉion


2001: 7 (81)

La neĝo en la sveda urbeto Kalmar povas kaŝi preskaŭ ĉion, foje eĉ kadavron de murdita azianino.

La policista duopo Svedberg kaj Jankéus havas nun la malfacilan taskon trovi la murdinton. Malfacila estas tiu tasko, ĉar la neĝo sukcesis forigi preskaŭ ĉiujn spurojn. Ni sekvas la esploradon de la polico. Sten Johansson priskribas tiun esplorlaboron pli realisme ol kutimas en krimromanoj: jen aperas iu indico, alia spuro ŝajne sekvas al Kaliningrado, plia al Kaŭkazio. Kaj kie estas tiu suspektinda ruso?

Abundo da demandoj, sed nenia respondo kaj meze de la libro la polico rezignas pri solvo de la enigmo, sed tiam helpas la hazardo kaj la mozaikeroj fariĝas bildo.

Neĝo kaŝas nur… estas la tria romaneto en la serio kun Svedberg kaj Jankéus.

La serio sekvas la sezonojn kaj mankas nur printempo por kompletigi la ciklon. Bedaŭrinde mi (ankoraŭ) ne legis la aliajn romanojn de la serio. Fakte mi ne bedaŭras, ĉar nun mi ja havas la antaŭĝojon konatiĝi kun somera krimo en Falĉita kiel fojno (1997) kaj aŭtuna murdo en Trans maro kaj morto (1999).

Tiu romano apartenas al la skolo de modernaj svedaj krimromanoj. Ni pensas unuavice pri Henning Mankell (Hundoj en Riga), kies Wallander deĵoras en marborda Ystad. Aliaj motivoj memorigas pri Voku longdistance de Åke Edwardson. Sed la intrigo, kiun Sten Johansson prezentas ja estas memstara.

Sten Johansson uzas simplan, sed imagivan lingvon, tiel kaj komencantoj, progresantoj kaj spertantoj povas ĝui lian prozon. Nekutimajn vortojn (ne estas multaj) klarigas la glosaro.

Eĉ tiuj, kiuj ne nepre ŝatas krimromanojn povas distri sin kun tiu libro. Eble ankaŭ ili bedaŭros, ke la libro jam finiĝas post 80 paĝoj.

Wolfgang Kirschstein

Neĝo kaŝas nur...


n-ro 245, majo 2001

Post la somera kaj aŭtuna krimenketoj de policistoj Svedberg kaj Jankéus jen unu ilia vintra enketo: parte sub neĝo post neĝoŝtormo oni trovas kadavron: ŝajnas esti seksperforto kaj murdo. Sed ho ve! la neĝo kaŝas multe el la spuroj, sed feliĉe ne por ĉiam, ĉar librofine la solvon oni trovis. La libreto 'stas same flue verkita kiel la antaŭaj; bedaŭrinde pro la ĝisnuna sezonritmo oni povas antaŭvidi baldaŭan finon de l' serieto. Mi intence diras 'bedaŭrinde', ĉar Sten ĉiufoje vekas tiel realecan etoson en siaj romanetoj, ke oni emas eklegi pli da... Sed mi devas konfesi, ke legante krimromanojn, aŭ spektante tiajn filmojn - precipe se estas seriaj liveraĵoj -, mi foje malagrable kaptiĝas de la dubo (kaj ĝuste tia dubo estas mortiga por ĝusta aprezo de la ĝenro, mi timas), ĉu vere en 'tiu' urbeto okazas tiom da teruraj krimoj? aŭ ĉu vere ĉiufoje kiam certa aktor(in)o surscenejiĝas iuregione, ĉu vere tuj okazu tie iu murdo? Pensu pri Jessica Fletcher, Der Alte, Derrick, Maigret k.a.... Eble ĝuste por eviti tian reagon, Sten saĝe limigas sin al la kvar sezonoj, ĉu? Ĉiverke la procentaĵo da realo estas supozeble pli alta ol antaŭe eĉ: dumlonge ŝajnas ke la tuta enketo simple reduktiĝos je "sen sukceso..." Oni ja hovas plurajn eblajn spurojn, eĉ ĝis en fora (por Svedio) Ruslando, en Kaliningrado; sed ĉio ŝajnas sensenca. La 6a ĉapitro titoliĝas "Enketo fermita". Sed tiam la hazardo transprenas unu fadeneton, pere de enrompŝtelado... sed tion legu vi mem. Mi nek povas, nek emas malkaŝi... Ankaŭ lingve foje oni renkontas imitindaĵojn; kion pensi pri "malmurdi murdinton"? [p. 64] Detaleto ne tute klara, p. 14, estas la "domo kun 20 leterkestoj"; unuavide oni pensas pri studenta hejmo, sed poste ŝajne temas pri pluretaĝa loĝobloko. Sed tio tute ne rompas la legadon.

Ĝuu ĝin! Espereble baldaŭ printempos Svedie!

Gerrit Berveling

Recenzo: Neĝo kaŝas nur ...

Jen la tria en serio de kvar krimromanetoj, inter kiuj ĉiu okazas en aparta sezono. Post Falĉita kiel fojno kaj Trans maro kaj morto niaj du detektivoj, Roger Svedberg kaj Tom Jankéus, nun frontas murdon kiu ŝajnas nesolvebla.

 

This is the third in a seris of four crime novellas, of which each is set in a different season. After Reaped Like Hay and Across the Sea and Death our two detectives, Roger Svedberg and Tom Jankéus, now confront a murder which seems unsolvable.

En la sudorientsveda urbo Kalmar oni vintromeze trovas la kadavron de juna azianino parte subneĝigitan. Ŝi estas murdita kaj — evidente — postmurde seksatencita. Oni sufiĉe baldaŭ identigas ŝin kiel Sirilak Lily Rundqvist, taja eksedzino de la virinavida Nils Rundqvist, sed la plej evidenta akuzeblulo, la eksedzo, havas nerompeblan alibion — li estis tiutempe en Rusio, laborante je la rusia-sveda gasindustrio, kiu sufiĉe grave implikiĝas en la rakonto; cetere, la murdo de Sirilak poste miksiĝas kun la malapero de alia reprezentanto de tiu industrio en Kalmar. Bedaŭrinde, la kazo estas "fermita" de la policestro post interveno de membro de grava kalmara familio (ankaŭ en la gasindustrio), kiun Svedberg kaj Jankéus provas ligi kun Sirilak laŭ informoj de la eksedzo.

  In the southeastern Swedish city of Kalmar, in the middle of winter the corpose of a young Asian woman is found partially buried in the snow. She has been murdered and — evidently — raped after death. She is quite soon identified as Sirilak Lily Rundqvist, Thai ex-wife of the woman-avid Nils Rundqvist, but the most obvious person who could be accused, the ex-husband, has an unbreakable alibi — he was in Russia at the time, working for the Russian-Swedish gas industry, which is mixed into the story in quite an important way; furthermore, Sirilak's murder later is mixed up with the disappearance of another representative of that industry in Kalmar. Unfortunately, the case is "closed" by the chief of police after the intervention of a member of an important family in Kalmar (also in the gas industry) that Svedberg and Jankéus try to link with Sirilak because of information from the ex-husband.

Krom la kazo, ankaŭ estas aliaj problemoj ĉe Svedberg kaj Jankéus. La edzino de Svedberg trovas sian staton nekontentiga kaj forlasas ilian domon, trovante propran apartamenton kaj lasante Svedbergon sola. Kaj ankaŭ Jankéus lasas Svedbergon sola, ĉar oni malavancigas lin pro tio, ke li rifuzas ĉesi enketi pri tiu "fermita" kazo.

  In addition to the case, Svedberg and Jankéus have other problems. Svedberg's wife finds her situation unsatisfying and leaves their house, finding her own apartment and leaving Svedberg alone. and Jankéus, too, leaves Svedberg alone, when he is demoted because he refuses to stop investigating the "closed" case.

Unu interesa lingva nekutimaĵo — la rakonta tempo estas la prezenco. Mi preskaŭ ne rimarkis tion, kaj supozeble aŭtomate anstataŭis por ĝi en mia menso la kutiman paseon.

  One interesting linguistically unusual item — the narrative tense is the present. I almost didn't notice that, and supposedly automatically replaced it in my mind with the usual past tense.

Mi tre ĝuis ĉi tiun romaneton, kaj rekomendas ĝin al tiuj, kiujn interesas la detektivaj rakontoj.

  I very much enjoyed this novella, and recommend it to those who like detective stories.

Don Harlow

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.