La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ne nur leteroj de plumamikoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ne Nur Leteroj de Plum-amikoj

   Ĉi tiu libro estas paradokso: informilo por nacilingva leganto aŭ tute nova esperantisto, verkita en altakvalita Esperanto far konata esperantista poetino. Laŭ la enkonduko, ĝi estas verkita responde al peto de la Sveda Esperanto-Federacio por tradukiĝo en la svedan. Certe ĝi tion valoras, kaj ne nur en la svedan.

   Boulton esence skribas el du vidpunktoj: tiu de la longtempa, kapabla kaj kompetenta esperantista verkisto, kun profunda scio pri la esperanta literaturo; kaj tiu de la absoluta novulo, kies scio de la esperanta literaturo estas nenioma. Efektive, ŝi volas proponi al tiu dua persono la pli-ol-tridek-jaran sperton de la unua. Farante tion, ŝi gvidas la leganton tra la labirinto de la literaturo, tamen ne sen kelkaj stumbloj.

   La libro estas kvazaŭ katalogo de la plej gravaj verkoj en Esperanto, sed la katalogecon tre diluas la interesaj kaj trafaj -- foje tre personaj -- komentoj de Boulton. Bedaŭrinde, mankas citaĵoj el la koncernaj verkoj; sed tion on devas atendi en verko, kies fina celo estas nacilingva publiko. La divido de la libro montras iom da atendebla neekvilibro favore al la literaturaj branĉoj, kiujn plej ŝatas la verkinto; ekzemple, ŝi dediĉas pli da paĝoj al la esperanta dramaro ol al la prozo fikcia, kvankam tiu lasta ja estas multe pli ampleksa fako. Du paĝojn (el 55 da teksto) ŝi uzas por priskribi unu verkon, la ambician kaj rimarkindan dramon Sonĝe sub pomarbo de Julio Baghy, pri kiu ŝi mem tamen konfesas, ke "oni povas dubi, ĉu ĝi perfekte sukcesas".

   El la ok libroj, kiujn ŝi rekomendas al komencantoj en la fina ĉapitro, la plimulto ne estis havebla je la tempo de la verkado; sed rimarkinde, oni represis tri el ili intertempe.

   Tamen, oni povas diri, ke la libro estus plene sukcesa -- se ĝi povus atingi la legantaron celitan de Boulton. Por tiu socigrupo, ĝi ja estas multe pli taŭga kaj trafa priskribo de la esperanta literaturo ol, ekzemple, la pli ampleksa kaj tial malpli komprenebla (por la novulo) Enkonduko en la originalan literaturon de Auld. Certe, la personaj anekdotoj de Boulton pretermezure kontribuas al la alloga etoso de la libro. Min aparte kortuŝis la rakonton sur paĝo 56, kaj mi rekomendas ĝin al ĉiuj esperantistoj.

   La prezento estas alloga. Kiel oni atendus ĉe Akademian(in)o, estas malmultaj gramatikaj eraroj; mi mencu, ke ŝanĝigus" sur paĝo 17/2 devus esti "ŝanĝus". Preseraroj ekzistas, sed ne multe ĝenas; "kapabla" sur 30/19 devus esti "kapablas", kaj sur paĝo 37 la konata lando Bervalo iel fariĝas Bergvalo ("Montavalo"?).

   Rekomendinda -- aparte al ambiciaj tradukemuloj.

Don Harlow

Valora eseo

La jena ampleksa eseo de Marjorie Boulton estas verkita plejparte en 1977 kaj eldonita en 1984 – jen bedaŭrinde normala ritmo de Esperanta eldonado. Ĝi estas mendita de Sveda Esperanto-Federacio por esti bazo de svedlingva traduko, kiu laŭ mia scio neniam realiĝis. Ekzistas kroatlingva libro, kiu verŝajne estas traduko de ĉi verko. La Esperanta eldono tamen sendube estis sukceso, ĉar ĝi elĉerpiĝis ĉie. La verko tamen libere legeblas per reta bit-eldono de Inko (Franko Luin).

Mi nomas ĝin eseo, ĉar ĝi vere enhavas ĉion bezonatan por tiu malfacila ĝenro: faktojn, personajn vidpunktojn kaj originalan aliron. Boulton mem asertas ke ŝi kreis verkon "impresionisman, eĉ iomete anekdotan, personan, kaprican". Laŭ mia opinio tiu formo estas tre sukcesa, kvankam oni ja povus eterne disputi pri la diversaj elektoj faritaj. Se iu iam povus trafe kombini grandan erudicion kun persona leĝero, tiu sendube estus Marjorie Boulton.

Ĉi tia verko eble ne multe interesus nacilingvan leganton; do mi ne tro bedaŭras la neaperon de sveda traduko. Sed por flavbeka esperantisto, kaj ne nur ĵusa komencinto, ĝi estas valorega. La ĉefa kaj preskaŭ sola manko hodiaŭ estas, ke ĝi ne povis trakti la evoluon post 1977.

Komence Boulton skizas la "ĝemelan" estiĝon de la Esperantaj lingvo kaj literaturo. Ŝi priskribas kaj prijuĝas la fruajn verkojn de Zamenhof kaj aliaj pioniroj. Ŝiaj prijuĝoj estas sobraj; ŝi konstatas la lingvan kaj propagandan valoron de multaj verkoj sed klare konscias la mankon de literatura valoro. Ĉi tiun klarvidon ŝi grandparte konservas ankaŭ parolante pri pli malfruaj verkoj.

Ŝi sufiĉe bone kaj ripete atentigas pri la malfacila situacio de verkistoj Esperantaj, kiu klarigas la modestan nivelon de multaj verkoj. Ŝi ja povus eĉ pli profundiĝi en la karakteron de tiuj malfacilaĵoj, sed tio eble estus temo de alia eseo. Pri la limoj de niaj poetoj ŝi ekzemple skribas trafe: "Nu, kompreneble multaj el ili havis pli da bona intenco ol da talento".

Kompare kun kelkaj aliaj esperantistoj ŝi do vidas ne nur oron brili en nia literaturo. Iufoje ŝiaj prijuĝoj tamen estas iom amuzaj: "Ne ekzistas en Esperantujo verkistaj klikoj kaj kulisaj intrigoj. Recenzoj persone venĝaj maloftegas." Entute, ŝian juĝon pri recenzado mi hodiaŭ ne trovas tre trafa: "La nivelo de recenzado, ekzemple, multe altiĝis dum la lastaj jardekoj." Nu, eble tio estis vera en 1977...

Boulton dediĉas plejan atenton al la poezio, kie ŝi precipe emfazas la signifon de Kalocsay. Ŝi eĉ diras ke lia Streĉita kordo igis ŝin resti esperantisto kaj komenci literaturan agadon en Esperanto.

Ankaŭ la teatraĵoj ricevas ampleksan traktadon. Ĉefan atenton ŝi donas al Sonĝe sub pomarbo de Baghy.

Dume, la fikcian prozon ŝi traktas malpli amplekse, sed trafe kaj sobre, laŭ mia opinio. Ŝi ne tre aprezas la romanojn, kio en 1977 ne estas miriga. La Esperantan novelarton ŝi konsideras pli sukcesa. Pri la ĉefa romano de John Francis, ŝi skribas: "Eĉ unu el la plej arte seriozaj esperantaj romanoj, La granda kaldrono de John Francis, devis dum jaroj resti en tirkesto." (Ĝi aperis en 1978.) La distran prozon ŝi juĝas pli-malpli neekzistanta; tamen ŝi mencias la ĵus aperintajn ĉu-romanojn de Valano.

Sub prozo nefikcia ŝi mencias ekzemple eseojn de Waringhien, vojaĝpriskribojn de Sekelj, paroladojn de Lapenna, Maskerado ĉirkaŭ la morto de Ŝvarc/Soros kaj iom surprize Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti.

Fine ŝi traktas ankaŭ tradukitan literaturon, tamen ial preskaŭ nur poezion kaj dramojn. Ŝia argumentado por la valoro de tradukaĵoj ŝajnas al mi direktita pli multe al angloj ol al svedoj, kiuj apenaŭ bezonas tian persvadon.

Oni eble povus deziri plian analizon pri tipaj temoj, pri la ekzisto aŭ ne de komuna Esperanta kulturo ktp, sed tio ja povus esti troa en ĉi tiel konciza verko.

Sume mi tre ŝatas la verkon kaj bedaŭras nur ke ĝi intertempe malaktualiĝis je kvardek jaroj.

Sten Johansson

Ne nur leteroj de plum-amikoj de Marjorie Boulton


Septembro 2020
En nur 63 paĝoj Marjorie Boulton majstre prezentas la verkistojn de la unua kaj dua periodo de Esperanto kaj de la sekvantaj jaroj ĝis januaro1981 (dato de la ĝisdatigo kaj eldono). Ŝi koncize analizas iliajn ĉefajn verkojn. La legado de la libro estas tre agrabla kaj instrua spicita de anekdotoj, oni ne enuas!
Jen ŝia takso de la Kabeado de Kabe: Nur Kabe ial forlasis la aferon kaj li forlasis ĝin nur post servoj tiel kolosaj, ke li antaŭpagis sian pardonon (p 14).
Kompreneble legante la libron novaj esperantistoj kaj eĉ kleraj veteranoj lernos multe pri la tiel nomataj Budapeŝta skolo kaj Skota Skolo.
Mi malkovris la satiriston Boris Mirski, kiu verkis amuzan fabelon... pri kokino kiu kredas, ke inkubatoro ne povas kovi ovojn kaj produkti sanajn kokidojn, same kiel multaj homoj kredas,ke lingvo kreita, kiel Esperanto ne povas naski artverkojn (p 25).
Interesa persona konfeso de Marjorie Boulton: ...estis la kvalito de la esperanta poemaro, kiu igis min mem esperantisto (p 22), kaj sur paĝo 51: "Eterna bukedo" (de Kalocsay) restis dum pluraj jaroj la libro, kiun mi plej ofte utiligis por montri al kleraj pridemandantoj, kion kapablas Esperanto en la manoj de majstro.
Certe legante tiun libron vi notos plurajn titolojn de legindaj verkoj, kiujn vi legos dum la venontaj Esperanto-sumooj.

Atrebato (Francio)

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.