La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Pro Iŝtar

  • Autor: H. A. Luyken
  • Art: Grundwerk, Originalliteratur, Roman
  • Verfügbarkeit: Nicht auf Lager
  • Preis: ±€8.60
  • Erscheinungsjahr: 1924
  • Form: libro glubindita
  • Beschreibung: Romano pri la sorto de la judoj en la antikva Babelo. Baza literaturo.
  • Seiten: 304
  • Höhe: 190 mm
  • Rezension:
    • De Gerrit Berveling: Konspiro kontraŭ Luyken?
    • De "Jobo" (Julio Baghy): Pro Iŝtar
    • De Courtinat
    • De Max Butin: Pro Iŝtar
    • De Sten Johansson: Belstila historia edifaĵo
    • De Georges Stroele: Pro Iŝtar
    • De Jim Henry: Pro Iŝtar
    • La bildoj senĉese alternas, fariĝas ĉiam pli intensaj, pentrindaj. La romano, kiel granda filmo, aperigas antaŭ ni la okazintaĵojn tute vivoplenaj. Ĝi estas garnita per historiaj aŭtentikaĵoj. (Jobo - Literatura Mondo, 1924, p. 200)
    • Ne granda romano, sed vivoplena: Mi ŝatis tiun romanon, ankoraŭ akireblan en la malnova eldono de 1924. La intrigo estis por mi sufiĉe interesa kaj spirhaltiga, ne tro simpla. La personoj estas vive priskribataj.

      Krome tiu romano estas raraĵo inter Esperantaj libroj: ĝi entenas ege malmultajn preserarojn. Mi ne trovis eĉ kvin da ili ! (Francisko Lorrain (Montrealo, Kanado))
    • Je la novembra Sumoo mi legis la libron Pro Iŝtar de Heinrich A.Luyken. Originala esperanta libro verkita en la jaro 1924. La etoso estas la mezorienta Babela, kie regas du religioj. La antikva religio de la Eternulo Jehova kaj la idolkulta religio de Babelanoj kun ĉefa dio Iŝtar. La romano rakontas la kolizion de la du religioj, intrigojn de la pastraro ĉe la babela palaco, kun popoloj de Babelo, Sumero, Egiptujo kaj araba lando, kaj certe amo kaj fideleco. Tre interesa romano kiun mi legis senspirante. (Vasil Kadifeli - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2014)
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Konspiro kontraŭ Luyken?


n-ro 23, 2015

Gerrit Berveling

Pro Iŝtar


n-ro 12, 1924

"Jobo" (Julio Baghy)

Publikigita ĉe
Historio de Esperanto, 1964
Pro Iŝtar rakontas la konspiradon de idolservantoj kontraŭ la anoj de la Jehova-Kulto. Sekvas dramo en kiu ĉiuj homaj pasioj furioze inter batalas. Tri personoj konsistigas la kernon de l' temo: Omar, Lemuel kaj Zalmuna. Omar, meditema viro, luktanta kun kruela sorto, atakata de perfidaj fanatikuloj kaj fine pereanta pro amo kaj malamo de insida fivirino Zamluna. Lemuel patriarka maljunulo severa protektanto de sia religio kaj senindulga venĝanto de krimoj. Zalmuna ĉefpastrino de la diino Iŝtar, amas Omaron, la hebreon, kiun ŝi ĉirkaŭvolvaruze per sia reto kaj persekutas per diablaj intrigoj ankaŭ ŝia amo fine mortigas ŝin kiam ŝi vivo fuŝite disrompiĝas.

Pro Iŝtar havas alian interesan flankon. Facile estas rimarki ke la batalo inter la Idolkulto kaj la Eternuladorantoj estas trafa aludo al la ateista kaj religiema mondperceptoj de nia epoko.

Luyken estas vera verkisto. Li estas moralfilozofo kun profunda religiemo kaj vasta teologia scio. Li estas tamen tro predikisto kaj lia romanoj impresas arkaike. Pro Iŝtar estas la plej sukcesa el liaj kvar romanoj la aliaj Paŭlo Debenham, Mirinda Amo, Stranga Hederaĵo ne plu estas legataj.

Courtinat

Pro Iŝtar

Publikigita ĉe
Germana Esperantisto 1925

Max Butin

Belstila historia edifaĵo

Historiaj romanoj, bazitaj sur la Romia historio aŭ sur la Bibliaj rakontoj, en la lasta jardeko oftiĝis en la Esperanta literaturo. Ĉu eble la epoko de krimromanoj jam ĉesas kaj ni eniras novan modon? Ĉiel ajn, ĝi ne estas novaĵo. Jam en la unuaj jardekoj de Esperanta romanarto aperis kelkaj.

"Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob." Tiel komenciĝas la Biblia libro de Ijob, supozeble verkita proksimume en la kvina jarcento antaŭ Kristo.

La Esperanta verkisto Heinrich August Luyken (1864-1940) havis la ideon loki Ijobon en epokon pli fruan, proksimume la 15a aŭ 14a jarcento a.K., do en antaŭmosea tempo, kiam Izraelidoj plu vivis en norda Egiptio kaj gento de Kasidoj regis en Babilonio. La persono Ijob tamen ludas nur flankan rolon en la romano Pro Iŝtar. Pli gravas aro da aliaj personoj: La virta sed iom maldecidema Omar, la belega kaj potenca Zalmuna, la saĝa oldulo Lemuel, la brava junulino Adaha, krome la gereĝoj kaj ĉefpastroj de Babel kaj multaj aliaj. Kiel oni komprenas el la titolo, gravas ankaŭ la diino Iŝtar, la dio Marduk kaj – pli surprize, la Eternulo, aperanta ĉi-libre ankaŭ kiel Jehova (nomformo, kiu tamen estiĝis nur kelkajn jarcentojn post Kristo!).

Ĉe tiu lasta dio kaŝiĝas unu problemo de la romano. Laŭ Luyken, la monoteismo estas origina religio, kiun en la priskribata epoko kaj regiono minacas forpuŝi la fia idola adorado de Babelaj dioj, inter kiuj ĉefas Iŝtar kaj Marduk. Ne necesas detale koni religian historion por vidi la malfortan punkton en tio. Vere, la monoteismo sendube evoluis el politeismo tiel, ke por iu grupo unu el la dioj iĝis plej grava, plej potenca kaj fine la sola vera dio.

Ĝenerale la romano suferas de anakronismoj. La pensado de ĝiaj rolantoj vere tro similas tiun de nuntempuloj. Luyken estis fervora evangelia kristano, kaj tre moralisma aŭtoro. Oni povas legi lian romanon kiel defendon de sincera laika kristanismo kontraŭ aliaj religioj, kontraŭ intrigemo de ekleziuloj kaj ankaŭ kontraŭ liberpensado, senmoraleco, ĝuavido kaj aliaj modernaj fiaĵoj en la okuloj de la aŭtoro.

La rakonto okazas parte en regionoj iom for de Babel, parte en la urbego mem. Babel iel simbolas degeneron, intrigadon, malĉastadon kaj aliajn malvirtojn, dum la kamparo reprezentas purajn korojn kaj morojn. Tio cetere ŝajnas sufiĉe tipa ideo de la 1920-aj jaroj. Tamen, la fia urbo kaj ĝia "idola" kulto ŝajnas kontraŭvole logi la aŭtoron, kaj tio validas ankaŭ pri Omar, unu el liaj protagonistoj:

Nun li diradis al si, ke li malamas la urbegon kun ĝiaj delogaj belegaĵoj kaj mirindaĵoj, pro la morala pereo, kiun ĝi kaŭzas al multaj homoj, kaj pro tio, ke ĝi estas la fonto mem de ĉiuj spiritaj abomenaĵoj. Tamen, malgraŭ tiu malamo, li sentis sin strange allogata de ĝuste ĉi tiuj abomenaĵoj. Li preskaŭ ne sciis kial. Eble per ili li povos certigi al si, ke li estas prava rilate al la malutilego de la idolkulto. Ju pli malbonaj do ili estas, des pli prava estas lia kondamna juĝo. (p. 122)

La romano plenas de detalaj informoj pri la vivo en Babilonio en la dua jarmilo a.K., precipe pri religiaj aferoj, sed ankaŭ pri vestoj, arkitekturo k.a. Ĉe kelkaj lokoj la aŭtoro piednote aldonis "Aŭtentika!". Sed pri la ceteraj la leganto plej ofte ne povas facile prijuĝi la kredindecon. Tamen Luyken evidente kolektis multajn sciojn el la asiriologio de sia epoko.

Luyken estas ia Esperanta Flaubert en la senco, ke li tre ŝatas detalajn priskribojn, precipe de palacoj kaj temploj, kie ni sekvas la personojn de la romano kvazaŭ turistoj gvidataj de elokventa ĉiĉerono. Sed ankaŭ la homaj priskriboj fojfoje estas detalaj. La aŭtoro tamen ne permesas al la leganto mem prijuĝi la moralan karakteron de la personoj:

La buŝo de Ilu-ulba, la tria ĉefpastro, per multaj jaroj pli juna, estis rimarkinde malgranda kaj diklipa. Ĉirkaŭ ĝi ludetis malplaĉa cinika rideto, kiu tamen ne povis kaŝi sentamemon, kiu estis eble la plej elstara trajto de lia karaktero. (p. 172)

Bedaŭrinde la longaj priskriboj de Luyken estas iom senmovaj kaj tedaj. Ankaŭ al la rakonta fadeno ofte mankas viveco. Granda parto de la intrigo konsistas el transportado kaj transdonado de mesaĝoj inter la diversaj rolantoj. Tiuj mesaĝoj kutime temas pri fiaj agoj de la kontraŭaj partianoj. (Ekzemple ni ekscias, iom surprize, ke la konataj turmentoj de Ijob estas kaŭzitaj de la Iŝtaranoj por malfortigi lian kredon.) Estas io teatreca en la eventoj. La personoj estas nigre-blankaj; ili estas aŭ virtuloj aŭ malvirtuloj. Kompreneble, la virtuloj estas monoteistoj, la malvirtuloj adoras la Babelajn diojn. Tiuj trajtoj, kaj la leĝere anakronisma pensado de multaj rolantoj, kaŭzas mankon de vera kredindeco.

Tion dirinte, mi devas ankaŭ konstati la bonajn ecojn de Pro Iŝtar. La legado fluas senĝene, oni facile sekvas la intrigon, kiu jen kaj jen venas al dramaj momentoj. La rakonto havas bone ellaboritan finon, kio estas maloftaĵo ĉe Esperantaj romanoj. La stilo estas tre plaĉa kvankam eble ne tre verva, kaj la lingvaĵo estas bonega. Estas rimarkinde, ke jam en 1924 Luyken liberigis sin de la plej multaj lingvaj apartaĵoj, per kiuj ni hodiaŭ rekonas fruan Esperanton. Se tamen mencii iun bagatelan escepton, tia povus esti la esprimo "aldonita" en la senco sindona. Alia trajto, tute akceptebla, kiu distingas lin de la plej multaj nunuloj, estas la uzo de as-formo anstataŭ us-formo post subjunkcia kvazaŭ. Sed entute mi trovas nenion kritikeblan en la lingvaĵo de Pro Iŝtar.

Se iel resumi ĉi recenzon, la verko plu legeblas senĝene, sendube povas veki intereson per siaj kulturhistoriaj detaloj, sed estas iom tro moralisma edifaĵo por mia gusto.

Sten Johansson

Pro Iŝtar


1925

Georges Stroele

Pro Iŝtar

Tio estis la kvara romano, kiun mi legis en Esperanto, kaj la plej frue verkita. Miaopinie ĝi estas pli bona ol Gerda Malaperis sed ne tiel bona kiel Kiel Akvo De l' Rivero kaj Hura!.

La ĉefrolantoj estas kelkaj anoj de Betraĥ, eta komunumo de adorantoj de la Eternulo, iam dum la jarcentoj inter Jakobo kaj Moseo. Ili suspektas kaŝmilito de la Babela pastraro de Iŝtar, la am-diino. La konata Ijob estas unu el la rolantoj.

Pri la rakonto mi ne diros multon, krom ke estis sufiĉaj surprizoj ĝis la fino. Peza filozofiado nur en malmultaj lokoj malrapidigas la disvolvon de la rakonto.

Pri la lingvouzo: ĝi estas klare legebla, ne novradikema (laŭ mia scio), nek ege inventema pri kunmetoj. Rimarkinda por nuntempaj Esperantistoj estas kelkaj aferoj:

Pri la verkinto de la romano mi scias malmulton. De William Auld (La Fenomeno Esperanto) mi lernis lian plenan nomon, Heinrich August Luyken; kaj de Don Harlow (The Esperanto Book) tion, ke li estis protestanta Kristano - de la libro mem, mi povus ankaŭ supozi ke li estis judo, aŭ katolika - kaj germandevena brito.

Sume: mi rekomendas la libron al tiuj kiuj ŝatas malnovajn librojn kun iom malmoderna rakontrapido, aŭ kiuj interesiĝas pri la historio de nia lingvouzo kaj literatura stilaro.

Jim Henry

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.