La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Praavo kaj la kototukoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Praavo kaj la kotokukoj

Konversaciante kun gepatroj de denaskaj esperantistoj, oni konscias pri la neceso aperigi diversnivelajn infanlibrojn, por ĉiuj aĝoperiodoj. Nekonata sed kuraĝa kaj entreprenema eldonejo, Libroteko Tokio, ĵus eldonis dulingvan porinfanan bildlibron, kies titolo estas „Praavo kaj la kotokukoj”. La originale islandan tekston esperantigis Ragnar Baldursson kaj japanigis Ohyama Sari. La aŭtorino, Sigrŭn Eldjarn (1954- ), filino de antaŭa prezidanto de Islando, aperigis ĝis nun kvin infanlibrojn. Ne nur la tekston, ankaŭ la bildojn ŝi verkis. „Praavo kaj la kotokukoj” prezentas epizodojn el amikeco inter ne tro konvenciema maljunulo, blinda, kaj lia nepino, kio ŝajnigas ilin ambaŭ iom ekstravagancaj por la „normala” socio. La libro sentigos al infanoj gravecon de toleremo kaj de sinceraj familiaj interrilatoj, sen forgesi neceson de simpatio kaj ludemo en ĉioma aĝo. Fine mi diru, ke ĝiaj kvalita papero, facile legeblaj literoj, belaj bildoj kaj ĝia alloga kolora kovrilo igas ĝin certe perfekta donaco, ekzemple por la jarŝanĝiĝo.

Georgo Kamaĉo

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.