La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Por la mondo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Brazila rokpopo

Jen la kompakta disko de brazila bando, gvidata de sia kantisto kaj ĉefa komponisto Markone Froes, kaj prikantita esperante, kiel la nomo de la bando anoncas. Temas pri rokpopa muziko kun klara influo de folklora brazila muziko kaj de brazilaj kanzonistoj kiel Roberto Carlos, kies stilo estas rekonebla multfoje tra la aŭskultado. La ensemblo ludas laŭ tipa roka orkestriĝo: drumo, basgitaro, klavaroj, akustika kaj elektra gitaroj. Tamen la muziko estas milda, bone aranĝita kaj profesie ludata kun aparta mencio — laŭ mia gusto — por la drumludado, sinkopeca same kiel la brazila muzikinfluo, ofte plena de delikataj frapoj sur la ĝustajn perkuterojn. La sonregistro estas altkvalita, sen apartaj elstaraĵoj en la produktado (ŝajnas, ke la produktistoj estas la membroj mem) sed kun laŭdinda bongusto. Aliflanke la grafikartaĵo simplas, kvankam la kvalito de la papero trompas pri sia povra enhavo. Indas mencii, ke estas skribita la teksto de ĉiuj kantoj kaj, aldone, sen notindaj tajperaroj. Plejmulton de la verklaboro (vorta kaj muzika) faris Markone, kvazaŭ li estus kanzonisto kun sia bando; fakte, se oni enketus ĉe aŭskultantoj, kiuj ne konas la grupon, oni atingus multfoje la rezulton, ke temas pri disko de kanzonisto. Eĉ la tekstoj de la kantoj favoras tian impreson: zorgo pri la sorto de la mondo kaj la homaro, atentigoj pri gravaj problemoj de la mondo, tamen kun esperigaj mesaĝoj; tiuj ĉi estas temoj oftaj tra la disko kaj ankaŭ tipaj ĉe iaj kanzonistoj kiel la menciita Roberto Carlos. La beletro abundas je ripetadoj, anaforoj, per kiuj la aŭtoro celas retorikan efikon. Pli bone ol priskribi estas ekzempli:

Mi kredas pri espero
Mi kredas pri boneco
Mi kredas pri la unuiĝo de ni ĉiuj
Mi kredas pri belaj floroj
Mi kredas pri la venonta morgaŭo
La morgaŭo de ni ĉiuj.

Finfine ni havas diskon de rokpopa leĝera muziko, facile aŭskultebla de ĉiuj, do taŭga donaco por amikoj esperantistaj aŭ ne. La muziko estas eĉ tro facile aŭskultebla, mi opinias: la kantoj tro similas unu la alian, kaj la efiko povas rezulti eĉ enuiga kaj iom teda. Tutcerte kanzonamantoj ne samopinios kun mi.

Manuel Pancorbo

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.