Jen la kompakta disko de brazila bando, gvidata de sia
kantisto kaj ĉefa komponisto Markone Froes, kaj prikantita
esperante, kiel la nomo de la bando anoncas. Temas pri
rokpopa muziko kun klara influo de folklora brazila muziko
kaj de brazilaj kanzonistoj kiel Roberto Carlos, kies stilo
estas rekonebla multfoje tra la aŭskultado. La ensemblo
ludas laŭ tipa roka orkestriĝo: drumo, basgitaro, klavaroj,
akustika kaj elektra gitaroj. Tamen la muziko estas milda,
bone aranĝita kaj profesie ludata kun aparta mencio — laŭ
mia gusto — por la drumludado, sinkopeca same kiel la
brazila muzikinfluo, ofte plena de delikataj frapoj sur la
ĝustajn perkuterojn. La sonregistro estas altkvalita, sen
apartaj elstaraĵoj en la produktado (ŝajnas, ke la
produktistoj estas la membroj mem) sed kun laŭdinda
bongusto. Aliflanke la grafikartaĵo simplas, kvankam la
kvalito de la papero trompas pri sia povra enhavo. Indas
mencii, ke estas skribita la teksto de ĉiuj kantoj kaj,
aldone, sen notindaj tajperaroj. Plejmulton de la
verklaboro (vorta kaj muzika) faris Markone, kvazaŭ li
estus kanzonisto kun sia bando; fakte, se oni enketus ĉe
aŭskultantoj, kiuj ne konas la grupon, oni atingus multfoje
la rezulton, ke temas pri disko de kanzonisto. Eĉ la
tekstoj de la kantoj favoras tian impreson: zorgo pri la
sorto de la mondo kaj la homaro, atentigoj pri gravaj
problemoj de la mondo, tamen kun esperigaj mesaĝoj; tiuj ĉi
estas temoj oftaj tra la disko kaj ankaŭ tipaj ĉe iaj
kanzonistoj kiel la menciita Roberto Carlos. La beletro
abundas je ripetadoj, anaforoj, per kiuj la aŭtoro celas
retorikan efikon. Pli bone ol priskribi estas ekzempli:
Mi kredas pri espero
Mi kredas pri boneco
Mi kredas pri la unuiĝo de ni ĉiuj
Mi kredas pri belaj floroj
Mi kredas pri la venonta morgaŭo
La morgaŭo de ni ĉiuj.
Finfine ni havas diskon de rokpopa leĝera muziko, facile
aŭskultebla de ĉiuj, do taŭga donaco por amikoj
esperantistaj aŭ ne. La muziko estas eĉ tro facile
aŭskultebla, mi opinias: la kantoj tro similas unu la
alian, kaj la efiko povas rezulti eĉ enuiga kaj iom teda.
Tutcerte kanzonamantoj ne samopinios kun mi.