Procesio multkolora, jen la dua k-disko de ensemblo „Kajto"; ankaŭ
havebla sur kasedo.
Ĉar la unuan k-diskon tiel entuziasme akceptis la publiko, kun des pli da
scivolo mi ekaŭskultis tiun ĉi novan
disketon. Kaj vere: mi garantias ke,
se la grupon vi venigos por plibriligi
vian feston (kio ja plurfoje okazas)
aŭ se en amika rondo la muzikon vi
aŭdigos - nepre vi rikoltos entuziasmon. Denove kaj faka kaj engaĝita
prezentado; denove 100%e kvalita
registriĝo de l' muziko (kio bedaŭrinde en Esperantujo kelkfoje lasas
tro multe por deziri...).
La nun prezentata k-disko disfalas
en du partojn: la unuaj 9 numeroj kune
bildigas alvenon, prezentadon kaj
foriron de grupo da pupo-ludistoj. La
infanajn reagojn, la publikon, eĉ la
postkulisajn dubetojn ni povas ĉei. La
tekstojn kaj la muzikon ĉi-foje komplete verkis Nanne Kalma. Tio estas
certasence kuraĝa afero: sur la unua
k-disko estis preskaŭ nur tekstoj de
jam famaj Esperanto-aŭtoroj: Baghy,
Boulton, Thorsen. Deij k.a. - sed nun
la grupo mem venas kun propraj tekstoj.
Vera trafo
Nu, mallonge: estas vera trafo! Simplaj adasismo rimantaj, plaĉaj vortigoj de senkomplikaj scenoj. Kaj plej
gaje kaj pure-prezentite akompanas
la popoleska muziko.
La duan parton (n-rojn 10-18) denove
formas memstaraj tekstoj jen seriozaj jen ŝercaj de - ĉefe - konataj
aŭtoroj. Plej imponas tekste
La Baleno (pri formorto de denove unu bestospecio) kaj
Filozofio (trijara knabino konstatas sian identecon).
Entute: gratulon al Kajto pro tiu ĉi
bona k-disko, ilia dua en Esperanto
laŭ mia scio. Kaj al la publiko: nepre,
nepre, ja nepre aĉetadu, aŭskultu kaj
ĝuu ĝin!