La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Procesio multkolora

  • Verkinto: Kajto
  • Speco: kompakta disko, muziko
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€10.00
  • Eldonjaro: 1991
  • Formo: kompakta_disko
  • Priskribo: popolmuziko
    Enhavo:
    • Atendata karavano
    • Infaninvado
    • Procesio multkolora
    • Reprenu la fadenojn
    • La majstro
    • Pupoj
    • Dancigu la marionetojn
    • Malantaŭ la kurtenoj
    • Postrigardata karavano
    • Ŝipestro Tabako
    • Post la scenejo
    • Baleno
    • Konko
    • Filozofio
    • Nokte sur ferdeko
    • Ĉe via dekstra genuo
    • Surstrande
    • Kanonoj
  • Pezo: 115 g
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Dua disko

Procesio multkolora, jen la dua k-disko de ensemblo „Kajto"; ankaŭ havebla sur kasedo. Ĉar la unuan k-diskon tiel entuziasme akceptis la publiko, kun des pli da scivolo mi ekaŭskultis tiun ĉi novan disketon. Kaj vere: mi garantias ke, se la grupon vi venigos por plibriligi vian feston (kio ja plurfoje okazas) aŭ se en amika rondo la muzikon vi aŭdigos - nepre vi rikoltos entuziasmon. Denove kaj faka kaj engaĝita prezentado; denove 100%e kvalita registriĝo de l' muziko (kio bedaŭrinde en Esperantujo kelkfoje lasas tro multe por deziri...).
La nun prezentata k-disko disfalas en du partojn: la unuaj 9 numeroj kune bildigas alvenon, prezentadon kaj foriron de grupo da pupo-ludistoj. La infanajn reagojn, la publikon, eĉ la postkulisajn dubetojn ni povas ĉei. La tekstojn kaj la muzikon ĉi-foje komplete verkis Nanne Kalma. Tio estas certasence kuraĝa afero: sur la unua k-disko estis preskaŭ nur tekstoj de jam famaj Esperanto-aŭtoroj: Baghy, Boulton, Thorsen. Deij k.a. - sed nun la grupo mem venas kun propraj tekstoj. Vera trafo Nu, mallonge: estas vera trafo! Simplaj adasismo rimantaj, plaĉaj vortigoj de senkomplikaj scenoj. Kaj plej gaje kaj pure-prezentite akompanas la popoleska muziko.
La duan parton (n-rojn 10-18) denove formas memstaraj tekstoj jen seriozaj jen ŝercaj de - ĉefe - konataj aŭtoroj. Plej imponas tekste La Baleno (pri formorto de denove unu bestospecio) kaj Filozofio (trijara knabino konstatas sian identecon). Entute: gratulon al Kajto pro tiu ĉi bona k-disko, ilia dua en Esperanto laŭ mia scio. Kaj al la publiko: nepre, nepre, ja nepre aĉetadu, aŭskultu kaj ĝuu ĝin!

Gerrit Berveling

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.