La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esperanto en prospektivo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Idealisma propono

La gvidmotivo karakterizanta Esperanto en Prospektivo de Giordano Moya estas la rolo de Esperanto kiel spirita portanto de ideologio ebliganta unuiĝon de ĉiuj homoj en la mondo en nova civilizo, kie regos paco, libereco kaj homara solidareco. La aŭtoro strebas al konvinko, ke apud la lingvistika aspekto de Esperanto, kiu estas la esplorado de la esperantologio, same gravas ĝia ideologia komponanto, kiu apartenas al studo, kiun li nomas esperantologismologio. Uzante tradiciajn esprimojn kiel „nova sento" kaj „interna ideo”, Moya provas demonstri, ke la homaranisma doktrino de d-ro Zamenhof estas la sola rimedo por savi la mondon de plua spirita kaj materia haoso kaj dekadenco, eventuale de totala pereo. Tion ĝi devas fari, transformante la nuntempajn antagonismojn sur la terenoj socia, politika kaj ekonomia en estontecan harmonian interhoman kunlaboradon. ĉar la plej granda problemo, kiun aktuale alfrontas la homaro survoje al tiu nova, tutmonda civilizo, estas la atingo de stabila paco, Moya plene apogas jenan vidpunkton de Zamenhof: dum Esperanto kiel lingvo servas kiel neŭtrala ponto inter diverslingvaj gentoj, la homaranismo celas krei samspecan neŭtralan ponton en ĉiuj homaj rilatoj. Sekve, la „Interna ideo”, proklamanta fratecon kaj justecon inter ĉiuj popoloj, estas la deirpunkto por disvolviĝo de nova universala etiko. Ampleksaj citaĵoj el verkoj de Zamenhof akompanas ĉiun paŝon de la argumentado de Moya por reliefigi lian opinion, ke Esperanto havas la plej grandan mesaĝon por la estonteco. Li atentigas ankaŭ, ke la unuigo de la homoj devas efektiviĝi ne perforte sed spirite. Temas, do, pri memvola unuiĝo en egaleco kaj libereco. Prioritata tasko de verdaj ideologoj estas eduki la homojn por ke estiĝu en ili la amo, solidareco, kaj bonvolo; ili samtempe devas trovi manierojn bremsi agresemon kaj regemon, kaj redoni al la mondo ekologian ekvilibron. Nu, Esperanto jam estas pli ol centjara, kaj samaĝa estas ankaŭ ĝia propagando; tamen, ĝis nun neniuj atestaĵoj estas haveblaj por montri, ke tiu lingvo kun interna ideo aŭ kun ideo kun interna lingvo sukcesis eĉ malgrandskale modifi la mondon ekster Esperantujo. Malgraŭ la klopodoj de pluraj generacioj de idealismaj fervoruloj, la mondo restis plejparte imuna kontraŭ la „nova sento”.
Mankas en la verko de Moya pritrakto de praktikaj manieroj transdoni al la homaro la mesaĝon, kiun la lingvo Esperanto portas, kaj tiel konsciigi ilin pri la spirita ideo-forto de la homaranismo. Kiuj estos la heroldoj aŭ profetoj plej kompetentaj por disvastigi la doktrinon pri morala ponto super ĉiuj aliaj ideologioj en nia disdividita mondo? Miaopinie, sukcesos elektri skeptikajn kaj apatiajn homamasojn nur gvidantoj kaj instruantoj posedantaj alte evoluintan karisman personecon. Fine, oni povas akordi kun la aŭtoro de Esperanto en Prospektivo, ke sendube la unua paŝo por efektivigi pacifisman revolucion, kiu malfermos la vojon al tutmonda humaneca civilizo, estas ĝeneraligo de mondskala uzo de Esperanto kiel ilo de interkompreniĝo. Ni ankoraŭ estas tre malproksime de tiu celo, do provizore ne havas multe da senco troige emfazi la ideologion de Esperanto kiel rimedon por savi la mondon.

Bernard Golden

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.