La gvidmotivo karakterizanta
Esperanto en Prospektivo de Giordano
Moya estas la rolo de Esperanto kiel
spirita portanto de ideologio ebliganta
unuiĝon de ĉiuj homoj en la mondo en
nova civilizo, kie regos paco, libereco
kaj homara solidareco. La aŭtoro strebas al konvinko, ke apud la lingvistika
aspekto de Esperanto, kiu estas la
esplorado de la esperantologio, same
gravas ĝia ideologia komponanto, kiu
apartenas al studo, kiun li nomas
esperantologismologio.
Uzante tradiciajn esprimojn kiel „nova
sento" kaj „interna ideo”, Moya provas
demonstri, ke la homaranisma doktrino de d-ro Zamenhof estas la sola
rimedo por savi la mondon de plua spirita kaj materia haoso kaj dekadenco,
eventuale de totala pereo. Tion ĝi
devas fari, transformante la nuntempajn antagonismojn sur la terenoj
socia, politika kaj ekonomia en estontecan harmonian interhoman kunlaboradon. ĉar la plej granda problemo,
kiun aktuale alfrontas la homaro survoje al tiu nova, tutmonda civilizo,
estas la atingo de stabila paco, Moya
plene apogas jenan vidpunkton de
Zamenhof: dum Esperanto kiel lingvo
servas kiel neŭtrala ponto inter diverslingvaj gentoj, la homaranismo celas
krei samspecan neŭtralan ponton en
ĉiuj homaj rilatoj. Sekve, la „Interna
ideo”, proklamanta fratecon kaj justecon inter ĉiuj popoloj, estas la deirpunkto por disvolviĝo de nova universala etiko.
Ampleksaj citaĵoj el verkoj de Zamenhof akompanas ĉiun paŝon de la argumentado de Moya por reliefigi lian opinion, ke Esperanto havas la plej grandan mesaĝon por la estonteco. Li
atentigas ankaŭ, ke la unuigo de la
homoj devas efektiviĝi ne perforte sed
spirite. Temas, do, pri memvola
unuiĝo en egaleco kaj libereco. Prioritata tasko de verdaj ideologoj estas
eduki la homojn por ke estiĝu en ili la
amo, solidareco, kaj bonvolo; ili samtempe devas trovi manierojn bremsi
agresemon kaj regemon, kaj redoni al
la mondo ekologian ekvilibron.
Nu, Esperanto jam estas pli ol centjara, kaj samaĝa estas ankaŭ ĝia propagando; tamen, ĝis nun neniuj atestaĵoj estas haveblaj por montri, ke tiu
lingvo kun interna ideo aŭ kun ideo kun
interna lingvo sukcesis eĉ malgrandskale modifi la mondon ekster Esperantujo. Malgraŭ la klopodoj de pluraj
generacioj de idealismaj fervoruloj, la
mondo restis plejparte imuna kontraŭ
la „nova sento”.
Mankas en la verko de Moya pritrakto
de praktikaj manieroj transdoni al la
homaro la mesaĝon, kiun la lingvo
Esperanto portas, kaj tiel konsciigi ilin
pri la spirita ideo-forto de la homaranismo. Kiuj estos la heroldoj aŭ profetoj
plej kompetentaj por disvastigi la doktrinon pri morala ponto super ĉiuj aliaj
ideologioj en nia disdividita mondo?
Miaopinie, sukcesos elektri skeptikajn
kaj apatiajn homamasojn nur gvidantoj kaj instruantoj posedantaj alte evoluintan karisman personecon.
Fine, oni povas akordi kun la aŭtoro de
Esperanto en Prospektivo, ke sendube la unua paŝo por efektivigi pacifisman revolucion, kiu malfermos la
vojon al tutmonda humaneca civilizo,
estas ĝeneraligo de mondskala uzo de
Esperanto kiel ilo de interkompreniĝo.
Ni ankoraŭ estas tre malproksime de
tiu celo, do provizore ne havas multe
da senco troige emfazi la ideologion
de Esperanto kiel rimedon por savi la
mondon.