La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Provizore

  • Autor: István Ertl
  • Art: Originalliteratur, Poesie
  • Verfügbarkeit: Nicht auf Lager
  • Preis: ±€6.00
  • Erscheinungsjahr: 2004
  • Form: libro vinktita
  • Beschreibung: „Originala poemaro de talenta aŭtoro kaj tradukisto” (El la katalogo de UEA)
  • Probe:
    Provizore
    “Poezio estas memfara transviv-metodo”
    (Breyten Breytenbach)
    Se mia vico devos iam veni,
    mi konsideros fruan ĝisrevidon.
    Senplue gardos mi la paŝkadencon
    kaj kaŝadmiros la fekundan sidon
    de mia blua kato, la honesto.
     
    Ne pensu ke mi sekvas gvidan manon.
    Mi longe studis mian dekadencon
    kaj venis al konkludo: kial teni
    sekreta mian nokton?
    Nun la resto
    koncernos nur la mutan dragomanon.
    
  • Seiten: 59
  • Breite: 100 mm
  • Höhe: 170 mm
  • ISBN: mankas
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ĉu Ertl provizore stilekzercas?


2004

István Ertl estas tre konata nomo en Esperantujo, ĉefe kiel multjara redaktoro de la revuo Esperanto, kaj ankaŭ kiel plurflanka aktivulo originale, traduke, instrue kaj prelege. Lian poetan faceton li tamen apenaŭ montris ĝis nun, kvankam konsiderinda parto de liaj poemoj publikiĝis dise en revuoj. Jen aperis Provizore, lia libroforma ensalto en la poezian arenon. La fizikan ekziston de la libreto ni ŝuldas al la eldonejo Bero. La kovrilo plurkolora, ege bela kaj loga, estas atuto de la grafikisto Francisco Veuthey.

Mi devas konfesi, ke mi ne komprenis ĉiujn poemojn en la volumo de Ertl. „Ĉu birdotrilon oni komprenu?”, foje demandis granda artisto. Nu, evidente ne. Mi do ne scias, ĉu Ertl entute sukcesis, ĉu li ion kontribuis al la esperanta Parnaso, ĉu lia poemaro plu legindos post cent jaroj.

Mi legis kaj relegis la libreton, kaj ĉiufoje mi atingis la saman rezulton: nur triono el la poemoj trafis aŭ emociis min. Ĉu nur pri tiu triono mi parolu? La cetero ŝajnis al mi plaĉa vortolirlado, rimoj kaj superrimoj foje belaj, trafaj vortludoj, indaj aliteracioj kaj ankaŭ etaj dozoj da poeta intimeco ... En ĉio ĉi certe ne mankas ĉarmo kaj logo, tamen ne estas alta poezio – spite la belan veston. Se ni ekzemple konsideras la poemon Herbokanto, ni tuj rimarkas ties teknikan perfektecon, rafinite budapeŝta-skolan, sed ial la profundaj kialoj de la aŭtoro restas ekster nia kompreno. Nu, eble simple oni elektis malĝustan recenzanton, ĉar mi ja konscias, ke Provizore elstaras en nia beletra panoramo. Fakte, pluraj el la ĉi-libraj poemoj povus rajte sidi en ajna esperanta antologio. Mi pensas pri Kutim' vi estas, Tri devoj de poeto, Pri fuŝpoemoj kaj Disperdito. Kaj tamen, tamen ...

Kion ni trovas en Provizore? Nu, la poemoj ade kaj plurloke parolas pri la rolo de l' poeto, foje iom obsede. La aŭtoron hantas la neeblo vortigi la poetomondon, kaj la lingvo aperas kiel kaptilo anstataŭ kiel perilo (Langomorde, Travagi la lingvon). Jen ero el Dis (p. 26):

Poeto: pensoput' kaj pensputino.
Lin jukas verki por legantocentoj.
Kion elsputas lia mensrutino,
li vendas, ĉefŝakrist' de propraj sentoj.

Nu, jen, ekzemple, ĵus mi volis verki
sen stulta bar' de ritmo kaj de rimoj,
sed tentas min poemon mian sterki
per mallicencoj, versi inter limoj.

La libro plenas je dediĉoj, omaĝ(et)oj kaj citoj. Se kredi unu el ĉi lastaj, poezio estas „transvivmetodo”. Jen Tri devoj de poeto, kvazaŭresumo de la pripoetaj pensoj de la aŭtoro: ŝajnigi, aktori, kunmeti ...

Ŝajnigi atenton
al aĵoj eternaj
de l' vivo.

Aktori ĉefrolon
antaŭ nekomprena
publiko.

Kunmeti frazojn
kiuj nenion klarigas.

La poeto ankaŭ meditas pri la propra intimeco – soleco, animaj malvarmoj, intimaj kontraŭdiroj – (Post la lasta premiero), pri amikeco kaj pareco (Dum viaj lipoj, Sumo), kaj foje ankaŭ iom tanĝe tuŝas amon kaj mildan erotikon (Dum viaj lipoj). Aldona ornamaĵo estas longa poemo, kiun eble oni povus nomi esperanta (ek)epopeo sub la titolo El la libroj de forgeso kaj komenco. Kaj ĉiuj poemoj en Provizore ja facile fluas sub niaj okuloj.

Sur la alia pesiltaso, ĉi-libre foje aperas nuraj stilekzercoj, ne sufiĉe lertaj poemoj, kiujn mi volonte eliminus. Ĉu eble Ertl volis enlibrigi ĉiujn siajn poemojn? Jen la aŭtoro amuziĝas per iom trudaj rimoj kaj vortludaj aliteracioj (ero el Dis, p. 26):

Longe, lavange lavadas
svarmo da larmo la vangojn;
krude, sintrude travadas
gusto je rusto la langon.

Aŭ fariĝas densa kaj iom vortlude pretendema, ekzemple, per vera troigo de prefiksoj (ero el Mi-ope):

Degutas ringorande
disperlas fingrolonge
la tempolarm' ekfonta
re-penta pri l' pasinta
tiamo sent-aborta,
momento hont-senvorta...

Aŭ kaprice verkas en esperant' sen finaĵ'. Kiucele? Ĉu por omaĝi aŭ imiti Gafur Gazizi, kiun la aŭtoro dankas poemokape? (ero el Dis, p. 25):

Mi 'as en sol'. La cert' de kun'
je vi: jam for, tro for por nun.
Mi kaj vi 'is ja: ni – ĉu fals', ĉu ver'?
La sci' pri tut', pri er'...

Pridemandite, Ertl diris, ke infanaĝe li estis tiom fascinita de la romanoj de J. Verne, ke li mem volis verki pliajn. Adoltaĝe li realigas tiun revon tradukante romanojn de tiu aŭtoro. Li ĝuas „kopii, rekrei, omaĝi, redakti, traduki – pli ol vere originali”. Eble nehazarde Ertl elfrancigis antaŭ dek ok jaroj verkon de R. Queneau (Stilekzercoj). Ĉu lia plej freŝa verko estas daŭre stilekzerca?

Kaj tamen kelkaj poemoj kompensas ĉion, ekzemple, la brila Kutim' vi estas. Jen la komenco de ĉi tiu ampoemo:

Kutim' vi estas jam, kiel aer',
rigardo mia vidas ĉie vin,
en ŝrankofundo, en tirkestoj miaj,
en propra cerb', kaj mi vin ne rimarkas.

Jes, finfine la libro aĉetindas. Uf, malfacilas verki recenzon pri poemaro de amiko (kredu, ke mi plurfoje malbenis la momenton, kiam mi akceptis la taskon ...), sed espereble plenumiĝos la deziro de Ertl en lastatempa mesaĝo ke, eble unuafoje en la esperanta literatur-historio, ni povus liveri ekzemplon de recenzanto kaj aŭtoro, kiuj ne malamikiĝis post la apero de recenzo nepanegira!

Antonio Valén

Provizore, sed porlonge


117, julio 2004

Unuvorte: brile! Kaj nun - detalojn.

Se eĉ tre sperta poeziŝatanto ricevus tiun libreton sen kovril- kaj titolpaĝo, aŭ des pli se li legus nur apartajn poemojn - li certe ne sukcesus diveni la nomon de la aŭtoro, eĉ ties naciecon. Vintra nasko - similas mian propran Raŭkan improvizon. Kun Katrin' antaŭ la pordo kaj kelkaj sekvaj - ĉu Grigorij Arosev aŭ Ivan Naumov? Tramhaltejo dimanĉe - ĉu ne Oĉjo Dadaev? Do, moskva skolo? Sed jen brilaj vortludoj: "sinistre kaj senestre", "mi-ope", "mis-iloj" - ĉu Nikolai Lozgaĉev reviviĝis? Do, iu el Ruslando? Des pli - bone konanta verkojn de Gafur Gazizi, eĉ espriminta dankon al tiu, verkinta poemeton el unusilabaĵoj kiel fama siatempe Nokt-pens-ad, sed multe pli elegante kaj - diference de Gazizi - sen pekoj kontraŭ la Esperanto-gramatiko… Pri sia patrujo - ja certe temas pri Ruslando, ĉu ne?.. Sed jen Sub - ĉu Eli Urbanová (nekredeblas, ke tion povus verki viro!)? El la libroj de forgeso kaj komenco - ĉu nekonataj malnetaĵoj de La infana raso? Sonetoj italeskaj, ktp.

Kaj tamen ĉio ĉi estas verkita de István Ertl, hungaro loĝanta "en Eŭropo ie". Ĝis nun ni konis lin kiel movadanon, tradukiston, proziston; pasintjare furoris lia akra kaj ĝuinda satiro La Postdomo - kaj jen ni ekvidas alian faceton de lia talento.

Tre ofte poeto havas rekoneblan stilon - sed ne ĉiam tio bonas. Ja traleginte kelkajn samstilajn poemojn oni povas ekenui: ĉio prognozeblas, nenia surprizo. Ne tia estas István Ertl: leganto miros kaj admiros ĉiupaĝe. Apudas poemoj kun senriproĉaj rimoj kaj ritmo - kaj tute liberaj, ankaŭ pensinstigaj prozaj noveletoj; apud klasika Esperanto - jam menciitaj unusilabaĵoj kaj peco en mistere (re)kreita pene komprenebla lingvo, transdonanta etoson de pratempo (pĝ. 14). Eĉ longa citaĵo el Kulturo de amo de d-ro Vilmos Szilágyi enplektitas en poemon kaj ne sonas fremde. Ĉiuj temoj ŝajnas esti tradiciaj - sed aperas en nekutima prezento. Neniaj edifaĵoj, nenio pri Esperanto mem. Eĉ nepraj por ĉiu poeziverkanto "programaj" vortoj pri destino kaj devoj de poeto (pĝ. 27) sonas moke-ironie, tamen ege trafe. "Pri fuŝpoemoj tiom honteme pruntitaj por opinio" (pĝ. 29) kompletigas la eldiritan tezon, ankaŭ la sekvapaĝa Penso kaj verso.

Vi provos tralegi unu paĝon rapide - sed jen necesas nerapida ripeto por kompreni kaj trasenti ĉiujn lingvajn nuancojn; kaj poste vi nepre ekmeditos, kaj iam sentos bezonon reveni al tiu paĝo… Gluti ĉion dum unu vespero tute ne eblas. Do tiun malgrandan libreton vi legos tre longe.

Mankas prefaco kaj postparolo; anstataŭ notoj pri la aŭtoro sur dorsa kovrilpaĝo estas ripetita la poemeto Disperdito. Prave. Ajnaj vortoj pri la libro kaj la aŭtoro formus en leganto ian anticipan rilaton - absolute superfluan ĉi-kaze.

Prenu kaj legu sen antaŭjuĝoj (ankaŭ mian recenzon forgesu - formu vian propran opinion). Verŝajne tia poemkolekto ne povus aperi en iu ajn nacia lingvo - do ĝoju kaj fieru, ke vi scias Esperanton.

Valentin Melnikov

Facila lingvo, malfacila lego

Jen okulfrape bela libreto kun majstra kovrilo de Francisco Veuthey. Vera libro do, senhonte legebla en trajno. Sed -- strange -- nenio pri la aŭtoro, eĉ bibliografio (ekde la gazeto Opus Nigrum kaj Stilekzercoj de Queneau ĝis La Postdomo kaj Sensorteco de Kertész -- sed eble mi ne ĉion scias). Ĉu laŭ supozo, ke ĉiu konas ĉiun en la movado? Fermita rondo?

Kvindeko da poemoj, ĉiuj malsamaj laŭ formo. Temoj: amo, vi en mi, la herbo (laŭ Dinwoodie), penso kaj vorto (ĉu 'ĉiu verso estas pens-aborto'?), la lingvoj kaj la lingvo, la geto, la patrujo (kun biertablo kaj katoj en ŝtuparejo, do ne iu ajn!), tempo kaj eterno, morto kaj nasko. Nu, ĉio.

Ĉu sengarne por insisti, ke leganto traktu la poemojn, ne la poeton? Nur unu gloso, pri Horacio 1.11. Nenio pri '"Der springt noch auf" -- la lastaj vortoj de l' poeto'. Retserĉo (se vi ne memoras la citon) montros la poeton Radnóti. Do 'la slipo el via poŝo' pri terpomoj kontrastas kun la poemaro en lia -- aŭ ĉu ĝi levas la terpomojn al la nivelo de la poemaro?

Retserĉo pri la 'blua kato, la honesto' en adiaŭa poemo tamen montris ĝin rusa pli ol blusa: ĉu pluso aŭ ne? Ni restu ĉe la vortoj.

Bonstila verko, kompreneble. Nur unu vorto en ne internacia formo ('repertorio' -- ne repertuaro, sed el mezeŭropa fonto, pli arĥiva do, laŭ retmesaĝo de la aŭtoro), du eblaj unuliteraj komposteraroj -- aŭ eble tiaj versoj (seneraraj ja laŭ literum-kontrolo) estas tiaj por inviti leganton konjekti: deziro 'korpoŝira, kernotorda'? Kiel tordi kernon? Ĉu tamen 'karno-'?

Enhavtabelo grupigas titolojn por sugesti strukturon. Kaj efektive pluraj sinsekvaj poemoj temas pri ekzemple stratoj. Sed fakte tiu drivo (drivas ankaŭ vortoj: reportero, reĝisoro? repertorio? ... refektorio) transsaltas gruplimojn -- do kion konkludi? Nu, unu stratpoemon mi trovis tro kaprompa (nur unu el kvindeko). La sekva tute klaras krom 'stratmiraĝoj'. Ĉu miraĝoj, en kiuj oni vidas strato(j)n? Aŭ miraĝo, kiun kaŭzas strato? Ŝajne la unua -- sed okaze de dubo necesas akcepti ambaŭ.

Sed reen al kaprompo. 'La Reĝisoro... scenon' konsistas el ok kvinjamboj, ĉiu post 'en tiu lando' krom la lasta, 'en tiu ĉi...'. Komence kvar efektive priskribas, fascine. Sed 'la sun' irizas tra larmemaj nuboj' -- cirusoj do tra kumulusoj, kun sufiĉe da spaco por vidi irizo(j)n flanke de la suno -- ŝajnas malofta vido. Nu, temas ja pri sceno, do kial ne malofta? Sed kiel 'stratoj sin malfermas al krepusko'? Ne domoj laŭ la stratoj, sed la stratoj mem? Ĉar fine de strato en krepusko pli helas?

Sekvas religiaj terminoj: fido, kredo, eterne. La antaŭa poemo konfirmas negativan sugeston de kredo. Sed 'ni vivas ŝajne de- kaj por-eterne'? Kion aldonas de- kaj por-? Se eterno signifas transtempon, do sen komenco aŭ fino... Ĉu la verso sugestas falsan 'eternan vivon', nur ĉiaman? Sed tiam kiel kompreni la kontraston inter tiu lando kaj tiu ĉi?

Sufiĉe da demandoj! Sufiĉe por montri la libron riĉe cerbumiga. Legi poemaron en Esperanto postulas nekutiman fortostreĉon, multe pli ol kompareblan tekston en nacia lingvo. Facila lingvo, malfacila lego (rakontu tion al ekzamenistoj). Malfacila tasko ja, taksi verkon, kiun oni kvazaŭ finredaktas mem komence (la libro informas pri la kompostinto, sed nenion diras pri kontrolo aŭ redakto). Nu, kunlaboro, klare -- kiel ĝenerale krea legado. Kaj ĝi valoras la penon!

Kris Long

Provizore

Publikigita ĉe
Abeleto 2005
Mi enue sidas en la trajno kaj rigardas fenestren. La vagonaro preterveturas arbojn. Mi vidas ilin, sed pensas kompreneble pri vi.
Ĉu sonas poezie? Ne tre. Ni provu denove:
Mi sidas. Eble staras, sed tio ne gravas. Gravas mia animstato, ne la korpostato. Mi rigardas enue. La leganto komprenos min, li ankaŭ enuas. Tamen mi pensas pri vi.

Nun mi provu eĉ pli poezie: Mi vidas vin en la fenestrokadro. Ĉu miaj vortoj tuŝis vin? Relegu, ili estas simplaj, sed sinceraj. Kompreneble tuŝis! Jen vi eĉ ronronas. Ni tamen rekomencu la ludon. Ĉi-foje mi diru jene:

Jen, arbon pelas arbon trajnfenestre,
intere via arba korp' fantomas.

Mi diris tiel ĉi, ĉar nomiĝas István Ertl. Miaj pensoj, sentoj kaj vortoj sonas jene:

Nu jen, ekzemple, ĵus mi volis verki
sen stulta bar' de ritmo kaj de rimoj,
sed tentas min poemon mian sterki
per mallicencoj, versi inter limoj.

Do mi volis, tamen mia plumo kvazaŭ kontraŭvole rimigis verki kun sterki, kaj rimoj kun limoj.

Kion vi volas en ĉiu poemo?
Mi mem sufiĉas, vana temo.

La memo de poeto estas ankaŭ unu el liaj verkoj, eble eĉ la plej grava... Kial oni poetas, kiel oni poetas , estas fakte nerespondeblaj demandoj.

La tente ĝis nun, kiel kisto,
kie ci tiu verso ontis?
El kiu glando ĝi fine fontis? -
Tion ne scias la verkisto.

Kaj rezidue en kiu histo
la neskribitaj versoj untas?
Kiu ĉelar' poemojn muntas? -
Tion ne scias la verkisto.

Eble nun vi jam pretas aŭdi la acidmaldolĉan veron: la formo naskas la enhavon, ne kontraŭe, kiel vi opiniis. Oni sencele trakribras ŝtonetojn ĉemarborde, ĝis unu el ili ŝajnas al ni gemo. Ĝuste tiam komenciĝas la poetado. Ĝi ekas el senceleco kaj restas sencela.

Kiel prakrio en li resonas,
kiu per lia plum,' rezonas,
kiu perile lin bezonas -
sentas, ne scias la verkisto.

Ĉu tro nebule? ĉu tro elĉiele por vi, surteruloj?
Tute ne. Ankaŭ ni, la poetoj manĝas supon, forpelas muŝon per faldita gazeto, ludas per ŝlosiloj en la pantalonpoŝo ktp. Kaj se vi volas, mi povus diri eĉ pluon:

(tri devoj de poeto)
Ŝajnigi atenton
al aĵoj eternaj
de l'vivo,

Aktori ĉefrolon
antaŭ nekomprena
publiko

Kunmeti frazojn
kiuj nenion klarigas.

La nekomprena publiko estas vi, ofendiĝu laŭvole. Mi, István Ertl fajfas pri la aĵoj eternaj. Kial mi ŝajnigas la atenton pri ili? Eble por ke vi ne damaĝu ilin preterkurante. Kaj se miaj frazoj nenion klarigas, ĉu estas mia Ertla devo komprenigi ion ajn?

"Mi scias kiuj versoj poste floros". -
Jen bela linio, tamen ne mia. Mi honeste prunteprenis ĝin por vi kaj metis intercitilen. Se vi atendas de mi iom da sincereco, lasu mian jakkolumon. Mi laŭtlegu:

PENSO KAJ VERSO

La rilato inter pens' kaj vorto
restas, malgraŭ ajna mensa forto,
tuthazarda: la perversa sorto
portas pensojn ĝis l'envorta morto

Ĉiu verso estas pens-aborto.

Ne ŝatu, mi ne bezonas vian ŝaton. Eĉ via aŭdo estas perversa. Oni legis ie, ke averaĝa homo aŭdas ĉiutage po dekkelko da vortoj, kies signifon ne scias, tamen eĉ mem emas uzi laŭokaze. Vi hezitos demandi politikiston aŭ advokaton: "Kion ekzakte signifas viaj vortoj?" Sed min, Ertlon, nenion al vi promesintan, vi demandegas eĉ post la tralego de mia sesdekpaĝa libro.

Kiel Cicerono iĝis Cicerono? Tre simple: li metis sublangen ŝtonetojn kaj kuradis. Kaj dum la kurado ciceronis.

Dhewo∫ mem elawdu
Dhewim me cum lawdu
chiam portan porcom
∫afom chiam donam.

Vi misdivenis. Ne estas sanskrito, estas mi, Ertl. Mi rediru la samon sen la ŝtonetoj? Ne eblos, ĉar kriplabuŝajn ciceronaĵojn aŭdis la maro kaj la ĉemaraj montoj, sen kies silenta konsento Cicerono ne iĝus Cicerono. Mi ne bezonas aprobon, sed ĝuste ies silentan konsenton. Kaj eble la kun-senton. Eĉ provizoran, ĉar ĉio maleternas.


Ĉi tiun "recenzon" "verkis" nia teknika kunlaboranto Erinaco. Li laboris tiom sindediĉe dum la pretigado de nia unua gazetnumero, ke la redaktistaro decidis aperigi dankocele lian skribaĵon post zorga senerarigo.

Yenovk Lazian

Provizore


n-ro 301, 2006

Gerrit Berveling

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.