La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Refoje krimnoveloj sep

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Konfesendas, ke ĉi tiu kritikanto ne legis la tre sukcesajn antaŭajn verkojn de Ron (La Septaga Murdenigmo kaj Sep Krimnoveloj). La detektiva ĝenro ne allogas mian alie voreman literaturapetiton. Do mi prenis ĉi tiun libron iom heziteme. De mia tralego feliĉa surpriziĝo rezultis.

Mian senpaciencon atendi la finan solvon de kutimaj 'tektivaĵoj (post peniga elplektiĝo de multaj fadenoj kaj eble ankaŭ ruĝaj haringoj, 1) tasko, laŭ mi, apenaŭ valoranta la penon) la aŭtoro mem anticipis en sia antaŭparolo, klarigante, ke la celo de RSK ne estas cerbumigi, sed simple, distri. Nu, li distras; kaj pli. Al la fideluloj sendube per la intrigoj; al mi per la tre zorga detalobservo kaj la trafa lingvouzo.

1) Falsaj spuroj en la rakonto por miskonduki la leganton. Laŭ angla esprimo.–Red.

La tempoperiodo estas la nuna. UN fariĝas senpova en teruraj situacioj; la longa senpluveco efikas malbonege en Kvinslando; knabaĉoj ŝtelas aŭtojn kaj/aŭ simple forlasas ilin aŭ provizas la kontraŭleĝan merkaton per la aŭtopartoj; bienposedantoj grave ĉagreniĝas pri la bankdebeto; kelkloke la kunikloj refoje minacas per sia troa fekundeco.

La inta profesio de la emerita Profesoro Gates evidentiĝas en priskriboj kia: "Kaj mi jam trovis la idealan lokon. Funde, apud la malantaŭa palisaro. Tie, sub tiu malbelaspekta kokinejo, troviĝas dika tavolo da fekaĵo. El ĝi kreskos belegaj legomoj." Ni informiĝas pri forstumado; traktoroj "klakadzumas", fojnejoj, lignotabulitaj dometoj, kaj greso rolas – sed ne nur agrikulturaĵoj! La multjaraj spertoj kiel universitata akademiano utiliĝis en "La diplomiga tago", en kiu abundas detaloj kaptitaj de malindiferenta okulo.

Ĉi tiu novelaro atestas, ke la aŭtoro jam delonge elkreskis el sia komencantoŝelo. Krom tio, la dediĉo kaj dankoj al tri spertuloj de nia lingvo klarigas kial gramatiko, vortelekto, simpla stilo kaj facila flueco plejparte imponas. Restas kelkaj strangaĵoj kiuj iomete ĝenas se ne raspas, ekzemple: p3 "Karlo konsentis pri tio, al kio la unua ili devis doni sian atenton"; p6 "Estis post la dua antaŭtagmeze" (kial ne "la dua postnoktomeze" aŭ eĉ pli simple "la dua matene"?). Estas kelkaj angladevenaĵoj kiaj "post kvarono de horo" (anstataŭ la pli mallonga "kvaronhoro"); p45 "Mi dubas ke" (anstataŭ "Mi dubas ĉu"); p77 "Mi nur deziras ĝisdatigi vin" (sed la ulo ne estis malmoderna – li bezonis ĝisdatigitan informon); p81 La homo "deflankiĝas" sed miaopinie li "flankeniĝas" aŭ "alflankiĝas"; p85 "antaŭiri" devus esti "antaŭeniri". Aliflanke tutĉarmis min esprimoj kiaj : p3 "Ŝia tono estis pli entuziasma ol postulema"; p 11 "Ŝi kliniĝis retroen"; p 14 "tubo da dentopasto...platpremita kaj evidente elĉerpita"; p19 "Ni amis unu la aliajn. Ne parademe, vi komprenu!"; p38 "Eble unu tagon ni kaptos la misfarulon ĉe la freŝa faro". Ie troviĝas "babilantaj kunmanĝantoj", iu "kuŝas en kaveto en la kuseno" p88, kaj p72 homo volis "direkti la konversacion al iu malpli polemika temo". Aparta, laŭstila "Gatesismo" menciindas. La verkisto tre ŝatas komenci frazojn per verboj, ekzemple "mokados ŝin...knabaĉoj"; "metis Karlo la skatolon"; "faris sian deklaron la unua la virino"; "antaŭ ol spekulativis la unua lia ĉefo". Al la puremuloj eble ne plaĉos neologismoj kiaj "reserĉi" kaj "ekspekti". Odlo Bokserp vizitetis. P52 "teatraso" d.e. "teatraĵo"; p72 "havigi al si la ĉekon por la venditaj bovidoj" d.e. "pro"; p75 "lasi sin kapti" d.e. "kaptiĝi"; p90 "edzinon" d.e. "edzon".

Sed tiuj estas nur bagateloj. Ĉi tiu estas bonega legolibro por grupoj jam sufiĉe progresintaj. Via vortostoko nepre kreskegos. Oni facile en kunteksto lernas vortfamiliojn kiaj: "fusiloj, kartoĉoj, armiltenejo"; "indikojn, atestaĵojn, negi la akuzon, priserĉrajtigilo"; "akcioj, borsindicoj, basigistoj"; "suito, ĝigo, bureo" (kvankam "bourree" tute fremdas al mia vortaro); "pendoloj kaj balanctabulo"; "rabatvendado, kredito, interezo". Progresantoj, testu vian propran vortprovizon per: verŝantis, makleristo, laborumas, ĉamkolora koverto, klapo, brankardo, ĝisspuris, bokalo, subaŭdis, subprovizo, pedelo, alruliĝi, likimuna, prifriponi, establaĵo, liveraĵo, kapoto, kaŭciu, pikkalkanumajn, uzino, rapidumo, kunrasti, klikhorloĝo.

Ĉu Ronaldo langenvange elektis la nomojn de siaj roluloj? Vi trovos inter aliaj Fanĝio, Merlin, Dobel, Parton!

La rakontoj? Mi trovis ilin iom "porviraj" kaj eĉ malsimpatiaj al virinoj. Jes, nur ŝerce eble, sed la kliŝaĉoj abundas. La virinoj estas aŭ kadavroj, aŭ blondulinoj cigaredfumantaj, aŭ "femmes fatales"! Se ne grizulinoj timemaj en ĉifonita vestaro! Mi suspire Hodiomiais legante "Dentopasto". "Konas la infero nenian furiozon, kian havas virino forpuŝita." La forpuŝitulino "daŭrigis sian petadon" dum la forpuŝito "egale forte rifuzadis al ŝi ian koncedon". "La du policistoj rigardis lin kun kompato." (Kompatinduleto!) Ĉi tiu "machismo" daŭras en esprimoj kiaj "edzinigita" anstataŭ "edziniĝinta"! En "Infanludo" la ino havas "raŭkan voĉon" sed "la viron Nigelo trovis simpatia kaj li esperis pli konatiĝi kun li." La "sinjorino knarigis la pneŭojn. Tio memorigis min pri...inaj aŭtistoj." (Jes ja! Parenteze, estus interese kompari la statistikojn pri akcidentoj fare de inoj kaj de uloj.) "La virino levis glaciajn okulojn" sur p64. Sur p87 la heroo trovas teda la donaceton de sia edzino dum p89 "ŝi ŝanceliĝis elen, duonebria." Estas pli sed mi ne fuŝu vian plezuron! Ĉu mia propra detektivumo malprave taksas la verkiston iom mizogina – eble sen menkonscio? Nu, por sukerigi iomete la amaran medikamenton, mi hastu aldoni, ke tiujn negativismojn li pli ol kvitancas per ĉarmaj rimarkoj kia: "Li respektis la prudenton de laikoj kaj longa sperto lernigis al li, ke estas pli ol grajno da vero en la aforismo, ke du mensoj kapablas pli ol unu".

Ensume: RSK estas entute polurita novelaro de verkisto memfida en sia metio kaj plenĝua en ĝia entrepreno. Vere gratulinda kaj sendube grandkvante ontvendita. Nepre akiru ekzempleron, kaj eĉ pli valorigu la volumeton per subskribo de la aŭtoro ĉe la venonta Kongreso.

Vera Payne

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.