Sub tiu ĉi titolo, kiu estas citaĵo el la
poemo
Sopiro, la bulgara poetino Zora
Heide en sep diversaj grupoj kunigis
50 poemojn (plejparte senrimajn kaj
sen fiksita metro). Kelkfoje la titoloj
mem (ekz.
Amiiuzio - La soleco de l'
amo - Doloro - Soleco - Malespero)
kondukas la legantojn al la fontoj de la
doloro, kiun la poetino „prikantas” kiel
fundamentan kaj esencan sperton de
la homa ekzistado.
Certaj poemoj per vigla rakontado aŭ
demandado, per simpla kaj laŭnatura
esprimado incitas la kunsenton, eĉ la
kompaton de la leganto - aliaj, kiuj
estas karakterizataj per intelekta, artifika, precioza kaj esotera parolmanieroj kaj per „ekskluzivaj” metaforoj, pli
konfuzas, foj-foje eĉ perpleksigas. Al
tia malplaĉa efiko kontribuas, ke la
aŭtorino ne malofte - laŭ nuntempa
moda kutimo - evitas interpunkcion
kaj sin limigas je majuskligo de la
frazkomencoj; tiamaniere la interna
strukturo de la frazoj por la misplezuro
de la leganto parte nur per peno travidebliĝas. Ĝenas ankaŭ vortogrupoj
kiel
al l’ nesto, al l’ rozpetala famo, al l’
lando (pĝ. 38), kie la apostrofita artikolo ne estas prononcebla, sed nur
perokule legebla.
Kio antaŭ ĉio distingas la poetinon (kaj
kio sekve manifestiĝas en preskaŭ ĉiuj
emoj), estas lingvaj lerteco kaj krekapablo - en la poemo
Vizio ŝi ekzemple rekte de substantivoj derivas verbojn kiel
marioneti, meceni, triumviri,
mumii, renesanci, baleti. La
liberaj ritmoj de ŝiaj versoj ofte apenaŭ
rimarkinde transiras al
ritma prozo.
Sed ne forgesindas la
Miniaturoj, t.e.
mallongaj (nur el kvar ĝis ok versoj
konsistantaj) poemoj ĉe la fino de la
antologieto: estas, por tiel diri, poeziaj
aforismoj, kiuj kelkfoje prezentas surprizajn spertojn kaj ekkonojn.