La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tien

  • Autor: Johán Valano
  • Art: Originalliteratur, Roman
  • Verfügbarkeit: Ausverkauft
  • Preis: ±€12.90
  • Erscheinungsjahr: 1997
  • Form: libro kudre bindita
  • Beschreibung: Severe deprimita viro revenas resanigita post malfacile kredebla vojaĝo al stranga "paralela mondo", alirebla , laŭ liaj diroj, tra preciza loko en alta montaro. La juna psikologino, kiu prizorgas lin, sekvas liajn spurojn kun la volo certiĝi, ĉu temas pri realo aŭ fantaziaĵo. Ŝi spertas ion similan. Ĉu ambaŭ estis viktimoj de halucino?
  • Probe: Kaj jen miaj haŭtharoj elstaras. Mi ekgapas, paralizita, frapate de troa hororo. Staras mi antaŭ mi... mankas vortoj por esprimi... mia ĝemelo, mia samulo, ulo, kiu estas dua mi. Ĉu tiu estas mi, ĉu ne estas mi, mi ne povas diri, sed mi scias, ke ĝi vivas en mi. Mi vidas ĝin ekstere, vid.-al-vide, se mi konscias, ke tio estas artefaritaĵo de la konsciiga procezo, tra kiu mi pasas: fakte ĝi loĝas en mia teritorio, ie ene de la limoj de mia korpo, aŭ pli ĝuste de mia animo...
  • Seiten: 142
  • Breite: 230 mm
  • Höhe: 150 mm
  • Gewicht: 270 g
  • ISBN: 3-85182-12-9
  • Rezension:
  • Bewertung: 6/6 Meine Bewertung hinzufügen
    ★★★★★★ Fascina libro. Tre bedaŭrinde, ke ĝi estas elĉerpita. (Paul Peeraerts)
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Nevideblaj mondoj


2008/07, p. 23

La lasta libro de Claude Piron, Dio, psiĉjo kaj mi, eldoniĝis nur kelkajn tagojn antaŭ lia forpaso. Ĝi temas pri paroladoj inter psikoterapiisto kaj lia paciento. La lasta havis spertojn de mondo preter nia tempo kaj spaco, al kiu, ŝajne, oni iras post la morto. La paciento ankaŭ parolas pri sperto de Dio. Mi uzos la adjektivon transa por tiu mondo kaj ĝia enhavo.

Kompreneble, la terapiisto komence ne povas kredi je la spertoj de la paciento. Li supozas, ke la paciento simple halucinis. La paciento ŝokas lin, persiste nomante Dion "Di", "amiko" aŭ eĉ "kamarado". Sed, dum la profesia rilato disvolviĝas, li pli simpatiiĝas, parte pro tio, ke la resanigo de la paciento estas pli bona ol tio, kion lia profesia lerto povus fari.

La transa mondo estas, kiel ni imagus paradizon; ĝi estas pli bela, agrabla kaj harmonia ol nia mondo, sed tamen similas al ĝi. Ĉi tiu ideo devus fortigi la esperon de ricevemuloj pri sia morto. Tamen la libro ne ignoras la malfacilajn aspektojn de la spertoj. Antaŭ la unua vizito al la transa mondo, la paciento havis teruran sperton esti torturata en fora lando. La unua sperto de amikiĝo kun Dio estas bezonata, por ke la paciento faru grandan lukton kontraŭ la plej malbonaj aspektoj de sia naturo kaj eĉ kaŝita malamo kaj timo al Dio. Li bezonas dian helpon por venki. Poste, antaŭ siaj "vojaĝoj", li bezonas diri tradician preĝon por protekti sin mem.

La karaktero de Dio en la libro kaj la bildo de Dio en kutimaj religioj interkovras pri la plej gravaj karakterizaĵoj, kiel amo kaj respekto por la homa libera volo, sed la transa Dio ne havas pli primitivajn karakterizaĵojn kiel perforton, koleron aŭ venĝon. La libro tial povas fortigi la piecon, kiu tamen komfortigos nek fundamentistojn, nek skeptikemulojn. Sed ĝi eble povos esti bona influo en nia mondo. Ĝi kuraĝigas la esperon, ke la perfekteco de la transa mondo realigeblos ĉi tie en la estonteco. La spertoj, priskribitaj en la libro, similas al la spirita sperto de Piron mem, pri kiu la verkisto parolis en intervjuo. La sperto de Piron igis lin lasi la okupon kiel tradukisto en la UN kaj iĝi psikoterapiisto.

Proksime al la fino Dio, psiĉjo kaj mi mencias libron, verkitan de Claude Piron dek jarojn antaŭe: Tien. Mi hezitus rekomendi ĝin al ĉiuj, certe ne al neplenkreskuloj, ĉar ĝi enhavas scenon pri samseksatako al infano. Laŭ mia opinio, tiaj detaloj plej diskutindas nur en klinika kaj profesia kadro aŭ kompanio. Tamen, leginte la libron, oni povas kompreni la bonajn intencojn de la verkisto.

Tien, same kiel Dio, psiĉjo kaj mi, temas pri mondo pli bela ol la nia, kaj kutime ne alirebla, kaj atingebla nur per kaŝita pordo, en dezerta roko, ŝajnanta mistere trans-dimensia. Tamen la mondo, al kiu ĝi kondukas, ne estas la transa mondo en Dio, psiĉjo kaj mi, sed paralela fizika mondo, kiel ideala ter-mondo. Efektive, la praavoj de ĝiaj loĝantoj devenis de nia mondo. Ĝiaj loĝantoj povas suferi kaj morti, sed pro la apliko de sia saĝo, la sufero tie estas minimuma kaj la boneco, feliĉo kaj harmonio maksimuma. La loĝantoj estas rekoneble homecaj. Do la Edeno de Tien montras realisme idealan mondon, kiun homoj povus krei. Tie la rakontanto resaniĝas de traŭmo, kaŭzita de lia terura sperto de atako dum lia infaneco.

Pli ol unu homo iras tien, informite de vizitintoj, kompreneble, skeptikemaj sen propra sperto. Dezirante reveni al nia mondo, havante respondecojn ĉi tie, ili ne povas resti pli ol tri tagojn tie. Tamen kelkaj restas, ŝajne malaperinte de nia mondo. Unu tieulo malsaĝe sekvas revenantajn vizitantojn kaŝite, kontraŭ ilia konsilo, kaj suferas multe en nia moderna mondo antaŭ ol reveni tien.

Tien reklamas sin mem fikcia, escepte de la rakontanto. Sed estas interese demandi, kiom da vereco povas esti en la libro. Eblas, ke la libro enhavas elementon de aŭtobiografio: ke la verkisto skribis pri la spertoj de li aŭ de liaj pacientoj. Kompreneble, rakonto pri kaŝita paralela Edeno, alirebla de nia kutima mondo per transdimensia pordo, similas scienc-fikcion pli ol la mondo, en kiu ni vivas. La rakontanto demandas sin ĉe la fino de la libro, ĉu Zamenhof povintus viziti tien, pro la uzado de esprimoj en la himno La Espero, "nova sento" kaj "sankta harmonio", kiu harmonias al la vortoj de la estro de tie. Iu alia en la rakonto tuj sugestas, ke pli ĝusta klarigo estas simple inspiro al la kreinto de nia lingvo.

Bedaŭrinde, Claude Piron estas ne plu inter ni, kaj neniam plu eblos paroli kun li pri lia romano. Tamen sur ni estas la respondeco, krei nian propran paradizon en nia mondo. Kiel la himno diras: Ĝis la bela sonĝo de l' homaro, por eterna ben' efektiviĝos!

Miland Joshi

Ne suferigu!


1999

Meze de nia ĉiutaga mondo malperfekta, kelkaj homoj hazarde trovas alian mondon, kies homoj scias la arton feliĉi. Ankaŭ la vizitantoj el nia mondo tuj lernas tion kaj revenas al la ordinara estado pli kapablaj elteni ĝiajn turmentojn.

Unu vizitanto estas Klaŭdjo, psikoterapiisto, kiu poste verkas esperantan libron pri sia sperto. Ĉi tion rakontas Johán Valano, pseŭdonimo de Claude Piron, psikoterapiisto kaj esperanta verkisto. Ĉu komplike?

La ŝlosilan trukon de la feliĉiĝo ni ne ekscias, sed ĝi okazas dum stranga interna sperto, kvazaŭ en hipnodramo, kie oni respertas psikan traŭmaton, tamen kun nova kapablo elteni tiun. Poste oni resaniĝas de deprimiĝoj kaj neŭrozoj kaj lernas ne suferigi, kio ankaŭ kondukas al malpli da propra sufero.

Kiel bona aŭtoro, Valano en sian paradizon enkondukas – se ne vipuron, do almenaŭ kolubron, malkontentan paradizanon. Malgraŭ tio la verko iom suferas de klasika problemo: en la vivo ni aspiras sanktan harmonion, sed en la arto tiu gustas iom sensale.

Ĉi tio estas romano grandparte bone koncipita kaj tajlita, kaj verko kun grava kaj simpatia mesaĝo. Kelkaj aferoj tamen impresas malpli sukcese. Ekzemple Valano okupiĝas multe pri la "junto" inter la ĉiutaga realo kaj tiu alia mondo, plurfoje diskutante ties ekziston kaj esencon – nenecese, ĉar en romano oni ja akceptas, kio en vojaĝraporto vekus nekredemon. Pri la sorto de la paradiza "disidento" oni ekscias en sonĝo tute ne sonĝosimila, kio eble ne estas la plej trafa solvo. Ankaŭ sufiĉe longa diskuto fine de la verko, ĉu ellasi tiun aŭ ĉi tiun eron, ŝajnas superflua. Pli da kuraĝo, kara Klaŭdjo! Fidu la potencon de fikcio kaj la akceptemon de legantoj!

Sian optimisman mesaĝon la aŭtoro prezentas en facila, plaĉa lingvo kun flua rakonta tono. Kvankam ĉi libro sufiĉe malsimilas la konatajn Ĉu-librojn de Valano, oni same facile kaptiĝas de ĝia evento-ĉeno.

Sten Johansson

"Tien" kun Johan Valano


1998:5-6

Neniam antaŭe okazis al mi ke mi relegis romanon nur kelkajn monatojn post la unua tralego. Sed pri la romano "Tien" de Johan Valano* tio okazis kaj nun mi sentas emon skribi kelkajn vortojn pri ĝi al vi, kiu eble ankaŭ ŝatus fikcian libron kun multe da bonaj, interesaj, inspiraj kaj pensigaj priskriboj de la vivo.

La libro temas pri psikoterapiisto kiu ekhavas eblecon viziti "paralelan mondon", kie la homoj vivas en pli da harmonio ol en nia mondo. La ĉefa kialo de tio estas ke ili vere scias kiel nutri sin per bonaj sentoj kaj tial malofte malfeliĉas. Dum sia vizito tie la psikoterapiisto lernas multe pri ilia socio, pensmaniero kaj ankaŭ pri si mem dum spirita travivaĵo gvidita de "jumo" (titolo de tiea profesiulo, havanta la taskon regvidi homon al interna ekvilibro, do tiea paralelo al psikoterapiisto). La priskriboj de tiuj travivaĵoj kaj lernadoj vere efikas pensige kaj inspire. Estas ĉefe la koncepto pri la "nutrado de bonaj sentoj kaj la pensigaĵoj pri espero kaj dankemo, kiuj influis min multe. Sed ankaŭ la rezonado pri la evoluo de la homaro, la graveco de pardonado kaj la rakonto pri gardanĝeloj postlasis en mi spurojn agrablajn.

La lingvaĵo en "Tien" estas sufiĉe facila en tiu maniero, ke ĉefe kutimaj radikoj estas uzataj. Samtempe ĝi iel estas nefacila kaj eksterordinara. Por mi estas ĝuo legi tekston kun tiom da elegantaj vortkombinoj kaj trafaj esprimoj kiel en la libroj de Claude Piron.

Oni rimarkas en la libro ke la verkisto mem havas multege da spertoj pri la homa psiko en diversaj manieroj kaj tial la legado vere estas interesa. Kaj eble ĝi eĉ helpas iom plibonigi la nutradon de bonaj sentoj en la ĉiutaga vivo...

* Johan Valano estas pseŭdonimo por Claude Piron.

Håkan Lundberg

Ĉu oni iru "tien"?


n-ro 177/februaro 1999

Ĉu ekzistas mondo pli bela ol ĉi tia en kiu ni vivas, mondo en kiu ĉesas ajna sufero, en kiu regas "trankvilo, ĝuo, artaj ĉefverkoj, anim-altiga muziko, profundaj amikaj renkontiĝoj, intensa kaj daŬra amosento, fizika kaj mensa plezuro ĉiaspeca?"

Konata "ĉu"-verkisto, Johan Valano ĉi foje kondukas nin, pere de siaj literaturaj herooj, en tian mondon, mondon paralelan, transan kaj ĉiukaze paradizan. En ĝin oni eniras tute hazarde (se hazardo entute ekzistas!), dum promeno montara, tra preciza loko en alta rokaro. Tion, kion oni vidas, estas preskaŭ neimageblaj bildoj plenplenaj je naturbeleco, homboneco, feliĉo kaj trankvilo. "Homo ne estas adaptita al manko de negativeco, mi ne eltenos tiom da belo, kaj bono malhelpas spiri", estas la unuaj vortoj de la rakontanto eniranta la malsufermondon.

En ĝi la homoj estas tute liberigitaj de zorgoj kaj suferoj, ili vivas trankvile kaj feliĉe. Ili tre gasteme bonvenigas forvagulojn el la sufermondo (ilia termino por nia mondo), ili scias aŭ almenaŭ konjektas la suferojn kaj dolorojn kaj tial petas ilin resti por ĉiam en la paradiza mondo. Kaj vere, ĉiu paŝo antaŭen alportas ion novan, profundecon de psika kvieto, mirindan sentovibran raviĝon pro mirigaj transformiĝoj de naturo, pejzaĝo kaj interhomaj rilatoj. Nome JUMO, iaspeca estro en la transa mondo klarigas, ke la gepatroj ĉi tie nutras siajn infanojn per plej delikataj homsentoj kaj eble pro tio la mondo paralela diferencas de sufermondo kaj eble tial en ĝi neniu suferas kaj neniu suferigas.

Sed la vizitantoj rimarkis ankaŭ grandajn ŝanĝojn en si mem, ili vidas la interligitajn retojn apartenantaj al la sferoj ama, dezira, tima, admira, fida, malama, malfida k.s. Ili vidas sian tutan antaŭan vivon, ĉiun, preskaŭ eran detalon, sukcesojn kaj malvenkojn, siajn fieraĵojn kaj hotindaĵojn; ĉio ĉi ŝvebas ĉirkaŭ ili, difinite perceptata. Ho, kia bela antaŭkondiĉo por mempsikoterapio!

Johan Valano majstre faras tian situacion ĝuste por enŝovi psikologion en la verkon. Kompreneble la Valana fikcia kreaĵo ne estas celo por si mem. Per faro de aliforma kaj alikvalita mistera mondo oni povas pli facile difini la nian. Oni povas pli konkrete analizi ĝiajn mankojn kaj malperfektojn. Korekti erarojn diversajn kaj multegajn, eviti mizerojn kaj malsekurojn, preventi suferojn kaj suferigojn, malfari la malbonajn farojn.

La aŭtora literatura mesaĝo sendube estas forte ligita kun lia verŝajna primonda opinio: eviti la terurojn senkialajn kaj suferigojn bestiajn, regu la harmonio interhoma, la amo eterna. Kvankam la temo estas fikcia, ŝajne neesperanteca, la aŭtoro ne forgesas la ideon Zamenhofan. Tre lerte li enŝovas esperanton en la romanon. Nome la rakontanto estas esperantisto, kiu eĉ verkas en tiu lingvo, sed ne altrudas ĝin al la amikoj. Tamen alveninte el la transmondo li laŭte sin demandas, eble d-ro Zamenhof foje iris TIEN. Je demando de lia amiko-psikologo, kial li tiel opinias, lia edzino simple eksplikas, ke temas pri la versoj, kiujn konas ĉiu esperantisto:

"al la mond' eterne militanta,
ĝi promesas sanktan harmonion."

Impresa estas la literatura vojo fari, pere de psikologiaj rimedoj, viglan fabulon kaj sendi seriozan kaj atentigan mesaĝon. Ĉiukaze romano kiun oni ĝue legos.

Zlatoje Martinov

Publikigita ĉe
Lego-klubo de Kvinpetalo

Sabine Ardouin

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.