La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tri 'stas tro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo: Tri 'stas tro / Review: Three's a Crowd(1)

Min komence trompis la enkonduko, kiu tipografie ŝajnigas sin poemo sed fakte estas nura prozaĵo kun linioj iom kaprice rompitaj por ŝajnigi ilin versoj. En la cetera libro Berveling tamen montras sin sufiĉe kompetenta pri la diversaj rimedoj de la vera poezio -- ne nur la ritmo kaj rimo, sed ankaŭ la aliteracio, la vokalakordigoj, eĉ la klasikaj aludoj (el kiuj almenaŭ kelkaj meritas, sed ne havas, postnotojn). At first, I was put off by the introduction, which typographically is made to resemble a poem but is, in fact, just a piece of prose with lines somewhat randomly broken to make them look like lines of verse. But in the rest of the book Berveling shows himself quite competent with the various resources of real poetry -- not just rhythm and rhyme, but also alliteration, vowel agreement, even Classical allusions (of which at least a few deserve, but do not get, footnotes).
El la 28 poemoj en la libro, 14 troviĝas en tri cikloj kiuj esprimas la sentojn de Berveling pri la mondo (ĉies ĉi tero), la amo (triope enlite, kiu tamen ne rilatas al iu menage a trois) kaj la vivo (ĉies ĉi vivo). La unua kaj tria estas pli interne konsekvencaj, kaj eĉ interrilatiĝas, kion montras ne nur la simileco de nomoj, sed eĉ kelkaj ripetitaj versoj; ekzemple, komparu la komencon de Principe en la unua kun tiu de "Hasto" en la tria. Of the 28 poems in the book, 14 are located in three cycles that express Berveling's feeling toward the world (ĉies ĉi tero, everyone's world), love (triope enlite, "three in a bed," which, however, has nothing to do with a menage a trois) and life (ĉies ĉi vivo, "everyone's life"). The first and third are more internally consistent, and even interrelate with each other, which can be seen not only from the similarity of names, but even from a few repeated lines of verse; for example, compare the beginning of Principe, "In Principle," in the first, with that of Hasto, "Haste," in the third.
La 14 ceteraj poemoj traktas la samajn temojn, sed precipe la amon, kaj la sam- kaj la malsam- seksan (ŝajnas, ke Berveling ne vidas grandan diferencon, kaj eble prave). Min ĉefe impresis Sur la strando, en kiu li imitas la italon Dante, ne nur per la komenca verso ("Mi meze de la vojo de la vivo...") (2) sed ankaŭ per la uzado de tercinoj. En tiu poemo, li ankaŭ montras sian pretecon uzi ĉiujn rimedojn de la lingvo: "Ĉar kiel saĝi, kie Vi Nemezas? / Sur strando mi rimarkis mian onton / kaj ose mi nenion plu aprezas,..." (emfazoj de mi). Dua tercinaro (Sensperdiĝe) havas pli interesan temon: la enigmon, kiel racie pruvi, ke amo okazas? (Berveling eksplicite ne solvas la problemon.) The other 14 poems handle the same topics, but especially love, both homo- and heterosexual (it seems that Berveling, perhaps rightly, sees no great distinction). I was mainly impressed by la strando, "On the Beach," in which he imitates the Italian Dante not only with the beginning line ("Mi meze de la vojo de la vivo...," "In the midst of life's way...") (2) but also through the use of terza rima. In this poem he also shows his readiness to use all the language's resources: "Ĉar kiel saĝi, kie vi Nemezas? / Sur strando mi rimarkis mian onton / kaj ose mi nenion plu aprezas,..." (3) (my emphases). A second set of terza rima (Sensperdiĝe, "Loss of Sense") has a more interesting subject: the riddle of how to rationally prove that love occurs? (Berveling explicitly does not resolve the problem.)
Kelkaj volos elpensi la mankantan finan verson de la (verŝajne, intence) abortinta soneto Adiaŭe. Spertuloj certe rimarkos la diversajn aludojn al La infana raso de William Auld, kies nomo estas cetere menciita en unu el la poemoj. Some will want to think up the missing final line of the (apparently intentionally) aborted sonnet Adiaŭe, "In Farewell." Knowledgeable individuals will certainly notice the various allusions to La infana raso, "The Child Race," by William Auld, whose name is also mentioned in one of the poems.
Pli ĝuebla ol mi atendis. Ne lasu vin trompi la enkonduko. More enjoyable than I expected. Don't let the introduction put you off.

(1) However, the Esperanto title is also a pun, which cannot be translated here; readers of the penultimate poem in the book will understand.
(2) Unua verso de Kanto I de la "Infero": "Nel mezzo del cammin di nostra vita...". Kalocsay tradukas tion Esperanton jene: "Je l' vojomez' de nia vivo tera..."; la versio de Peterlongo estas "En mezo de l' vojaĝ' de nia vivo...". First line of Canto I of the "Inferno": "Nel mezzo del cammin di nostra vita...". In Esperanto, Kalocsay translates it as "Je l' vojomez' de nia vivo tera..."; Peterlongo's version is "En mezo de l' vojaĝ' de nia vivo...".
(3) For those who speak no Esperanto, the resources -- often peculiar to Esperanto, at least among European languages -- illustrated in these three lines are:

saĝi -- direct conversion of adjective to verb
Nemezas -- using a proper name verbally to show a state or action associated with that name (this is one of those classical allusions mentioned above; fans of "Hercules, the Legendary Journeys" may recognize the name of one of Herc's many lady friends)
onton -- using a suffix as an independent word
ose -- using a grammatical ending as an independent word

Don Harlow

Tri 'stas tro


n-ro 116, 1990

István Ertl

Kelkaj perloj en neluksa prezento

Amo, amoro, adoro. Mira Andrusiewicz. Jelenia Gora: Socikultura Societo kaj Pola Esperanto-Asocio, 1987. 67p. 20cm. Ilus.

Vagante tra la mondo maltrankvila. Nadija Hordijenko-Andrianova. Budapeŝto; Hungara Esperanto-Asocio, 1987. 102p. 20cm.

Enlumiĝo. Albert Goodheir. Glasgow: Kardo,1987. 44p. 21 cm. Ilus. 1 l.

Tri 'stas tro. Gerrit Berveling. Vlaardingen: Vlardingenaj Kajeroj,1987. 44p. 2lcm. Ilus. Dua eldono: Chapecó: Fonto, 1988. 60p. 21 cm. Fonto-Kajeroj n-ro 3.

Malagrabla kaj riska tasko recenzi samtempe kvar samĝenrajn verkojn. Precipe ĉar tio kuntrenas neeviteble komparojn, kaj komparoj povas esti malsimpatiaj. Sed la okazo havas ankaŭ pozitivajn flankojn, ĝi ja estas tikla defio senkompromisi, lasi flanken la kutiman "verdan solidaron", kun la implicita celo instigi la potencialajn legantojn kontroli mem ĉu la recenzinto trafis per objektivaj kaj fidindaj juĝoj.

La libreto de Mira Andrusiewicz enhavas 68 poemojn, ĉiujn verkitajn de nia pola poetino antaŭ pli ol 20 jaroj, kiam la kolekto estis preta por eldono ĉe Stafeto. Bedaŭrinde, tiu tempodistanco iom percepteblas: iela impreso de malnovstilo, La titolo jam liveras la precipajn temojn de la verko. Amo aŭ amoro, jes, foje delikata, kortuŝa, sensiva, alifoje pasia, tragika, violenta kaj senpruda, iel Urbanová-eca (kio estas komplimento), ĉiam sincere inspirita. Sed ankaŭ meditadoj, demandoj pri la vivproblemoj (kiu poeto ne temis prie?), k.c. La poemoj tre varias, ofte liberversas, foje rimiĝas, ĉiam neregule, sen antaŭfiksitaj skemoj. Kio ne signifas, ke ili ne povas senstumble muziki, kvankam tio nur intermite okazas. Sufiĉe varia, flua kaj korekta la lingvouzo, escepte pri verba transitivado ("la nokto sekretas misteron", "dronante min", "spiras la kolon" ks), kelkaj pionirecaj strangaĵoj ("sur via ridas buŝo") kaj stumbloj ("malaperis rid' kara").

Kion konklude? Ke, malgraŭ la noca malfruo kaj la notitaj mankoj, la poetino vekis en mi simpation. Kaj kelkaj poemoj estas ĉarmaj, jen eta ekzemplo ("Kanibalo"):

Malkonscienca kanibalo
- li jam formanĝis tutan koron,
nesatigita manĝulaĉo,
li jam fortrinkis sangon, ploron;
animon tamen li demetis
- nedigestebla, do forĵetis...

Nia konata ukraina poetino Nadija Hordijenko-Andrianova kolektis en sia libro 55 poemojn, ĝenerale verkitajn per fluaj, belsonaj versoj, foje rimitaj, foje blankaj, kaj per senriproĉe eleganta lingvaĵo.

Ĉeftemo kaj celo de la verko estas tuj unuavide klaraj: kanti danke kaj apologie pri gaste vizititaj lokoj, himni pri iu difinita sociordo, mesie apelacii al paco, homfrateco, kontraŭmilitismo. Tamen la titolo ne misvojigu, tiu mondo limiĝas al kelkaj orienteŭropaj landoj vizititaj, precipe okaze de la UK en Varna, en 1978. Tial la temoj iom monotonas kaj malofte atingas puran poeziecon. Fakte tre malfacile estas ĉiesigi siajn emociojn kaj admirojn pri iu loko nur pere de priskribado, tiel tiuj sentoj restas plejofte nur personaj kortuŝoj de la aŭtoro. Same, kiam oni verkas ideologiajn mesaĝojn propagandajn, estas preskaŭ neeviteble fali en naivan emfazon, retorikemon, kliŝecon, ĉiujn ingrediencojn netaŭgajn por krei poezion.

Nepras tamen aldoni ke, feliĉe, kiam nia poetino ne engaĝitas, kiam ŝi sin allasas al propraj intimaj sentoj, travivitaj ĝojoj kaj suferoj, aŭ kiam ŝi simple elegias pri la mirindaĵoj de nia naturo, tiam ŝi atingas fajnan lirikecon, finfine delikate poezias. Vidu, ekzemple ("Printempaj etudoj"):

en homanimo same ĝermas la burĝonoj;
sub akompan' de majaj klarionoj
ni same renaskiĝas en konkuro
al nova viv', al nova bonespero. . .
Magi' eterna de la Primavero!

Albert Goodheir estas tro konata poeto por lin priskribi kaj difini, Iam mi diris, ke laŭ mi, nur li kaj Mauro Nervi povas esti konsiderataj la nepraj steloj, la plej kompletaj kaj maturaj poetoj de nia verda Parnaso dum ĉi lastaj jardekoj. Kaj la ĉi-koncerna kolekto, aperinta dek tri jarojn post la unua, furora Merlo sur menhiro, konfirmas mian iaman juĝon. Sed, ĉiam laŭ mia modesta pritakso, ĝi nemulton aldonas al la jam rekonata elstareco.

Goodheir, laŭ Auld "poeto de l' naturo" (kiomaj poetoj ne estas tiaj?), laŭ Tonkin "de l' nordo" (kia Hilda Dresen?), laŭ Pignatelli "de filozofio (Spinoza) kaj de iu pagana, natura religio" (Gaja, la terpatrino. Ĉu en la dudeka jarcento?). Do poeto multfaceta, varie interpretebla, sendube riĉpaletra, fundinspira, majstra elektanto kaj muldanto de vortoj kaj frazoj, Kaj fakte pluraj poemoj estas modelaj laŭteknike kaj ravaj laŭsence. Kiel la belega soneto enkonduka, kiel "Adoro", "Pri meditado" ("kial limigi vorte la sennoman? / Ĉu por difini amon oni amas?") kaj multaj aliaj. Mi tamen ne konsilas akcepton de lia baroka kaj sensignifa eltrovo, la "norda strofo", en Parnasa gvidlibro (kiu, cetere, jam estis diskutinda anakronismaĵo kiam ĝi aperis, nun...), Prefere ni legu kun ĝuo liajn muzikecajn skandojn en la liberversaj poemoj (ekz. "Antaŭ matena roso" kaj "Pluvo"), pardonante al li la finan aldonon de iom banaletaj rimitaĵoj,

Lasta recenzo temas pri Gerrit Berveling, laste aperinta poeto en nia ne plu tiom mikra firmamento poezia. "Last but not least", kion mi povus traduki per "fine sed ne fone", ĉar, el pluraj vidpunktoj, tiu nederlanda versisto estas eble la plej tikle interesa. Pro la bunta vario, eĉ pro la kontrasta malharmonio de la temoj, de la pensotezoj, precipe de la versteknikoj. Li "celas liveri bildon nunrealaĵan pri iu homa vivo en la 80-aj jaroj". Ĉu li sukcesis? Verŝajne ne: foje tro konfuzaj, tro pretendaj la konceptoj, ofte tro abstrakte aŭdaca la esprimado. Sed finfine ne malinterese. Intermiksite: intima, ama sed ankaŭ filozofiema kaj socia Muzo, ofte demandosigna poezio (Kio estas viv'?, Por kio ni estas surtere?), do entute poezio remaĉata de ĉiu novico, la rezulto dependas nur de originaleco kaj eleganteco de la formo, de denso kaj profundo de la pensoj. Kaj Berveling foje sukcesas, foje dronas. Tro da diferenco inter kelkaj poemoj, senriproĉe belaj, kaj aliaj, enigme povraj. Inter la unuaj, du ekstreme belaj tercinaroj, laŭ Dante-a modelo ("Ĉar kiel saĝi, kie vi Nemezas? / Sur strando mi rimarkis mian onton: / kaj ose mi nenion plu aprezas, / se ĝi al mi forŝiras horizonton..."), aliloke atentindaj vortludoj ("Tri 'stas tro.. , Tristas tre") kaj seksaj aŭdacaĵoj ("Ja kiu neniam karese ektuŝis virilon kunknaban?"). Klasikaj influoj estas are rimarkeblaj. Resume kaj ripete: nepre atentinda, leginda poeto, kvankam tre malhomogena, ĉiukaze unu el la plej modemaj el la novalvenintoj. Ni atendu kun espero evoluon.

Ĉiuj kvar verkoj estas eldonitaj de la aŭtoroj mem aŭ de komplezaj asocioj. La aspekto estas pli-malpli modesta, certe neluksa. Ĉi tio evidentigas ke la lastatempa ostracismo de niaj eldonistoj por poeziaj verkoj daŭras senkompate. Mi tion ege bedaŭras, ĉar, ĉu tio plaĉas aŭ ne, en nia lingvo poezio ĉiam estis - kaj restas, laŭ mi - la ĉefa, la plej produktiva evoluigilo; nur danke al ĝi Esperanto fariĝis la nuna, ekstreme elasta kaj riĉa esprimilo, kiun ni konas kaj profitas. Memento homine! (Primeditu homo! )

Aldo de'Giorgi

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.