La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tra l' silento

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tra l' silento

Publikigita ĉe
La Revuo 1912

Carlo Bourlet

Tra l' silento

Publikigita ĉe
Lingvo Internacia 1913

Eugène Noël

Serve al nia literaturo


1992

Serio "Originala literaturo klasika" de la Fondaĵo Pro Esperanto

La kapo de l' Gorgono. Lev Levenzon. Ed. kaj kom. H. Mayer. Vieno, 1989. 40p. 30cm.

Tra l' silento. Edmond Privat. Budapeŝto, 1989. 40p. 20cm.

Per espero al despero. Stanislav Schulhof. Vieno, 1989. 26p. 21cm.

Versaĵoj. Georgo Deŝkin. Vieno, 1989. 32p. 21cm.

En la brikejo. Józef Waśniewski. Vieno, 1988. 21p. 21cm.

La fantoma edzino. Eduard S. Payson. Vieno, 1988. 20p. 21cm.

El la klasika periodo de Esperanto. Antoni Grabowski kaj K. Bein (Kabe). Vieno, 1989. 36p. 21cm.

Pri Esperanta literaturo. Edmond Privat. Vieno, 1990. 32p. 21cm.

Ambician taskon starigis al si la Fondaĵo Pro Esperanto kaj la direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Herbert Mayer, kiu diris: "Ne malmultaj majstroverkoj [Esperantaj] ŝimas en forgesado pro la simpla fakto, ke ne troviĝas re-eldonantoj." Oni do komencis iom post iom rememorigi la frutempajn atingojn de nia literaturo. Jen kuŝas antaŭ mi ok kajeroj reprezentantaj ĉiujn ĝenrojn.

La diraĵon de Mayer konfirmas la kajero dediĉita al Lev Levenzon. Ĉi tiu nun preskaŭ nekonata aŭtoro publikigis en la jaroj 1912-1916 sep poemojn proprajn kaj unu tradukon, el kiuj distingiĝas teme kaj pense okversaĵo pri Napoleono. Eĉ pli interese, ke Levenzon kontribuis ankaŭ al la drama ĝenro. Senrezerve nomi dramoj liajn rimitajn kaj ritmigitajn mitologiajn scenojn estas eble troigo, sed sendube gravas ties historia valoro.

Reeldono de tri poemkolektoj el la unua periodo ŝajnas stabiligi la ĝisnunajn taksojn. Tra l' silento de Edmond Privat estas la plej matura teknike kaj samtempe la plej varia el ili.

De l'tempo vokite la vent' en aŭtuno
L'arbaron trasiblas betulojn klinante,
Kaj orajn foliojn ebriajn de suno
Kun revoj plej karaj forblovas   konstante.
("La tempo")

Domaĝe, ke malgraŭ brileco de la kovrilo la Privat-aĵo ricevis la plej malallogan aspekton, kion kaŭzas viola preso, ĥaosa titolpaĝo, malakordo inter dika glacepapero kaj misproporciaj tipetoj. Pruvas tion kompare la du ceteraj kajeroj poeziaj, kies eno estas fotokopiita el la iamaj eldonoj. Stanislav Schulhof prikantis antaŭ ĉio Esperanton. Verŝajne li estis la unua, kiu pririmis ĝin ankaŭ alie ol propagande aŭ alvoke.

Vi deziras, sinjorino mia,
scii ion tute sen vualo
pri la vivo en rondeto nia (…)
nur en nia esperanta svarmo
nin kunigas speciala varmo
– ĉar ni ĝis nun tre malmultaj estas.
("Respondo")

Ĉu ne interesa pensero? Versaĵoj de Georgo Deŝkin sonas plej flore-kore inter ĉi tiuj tri, kvankam ekzemple la desegno de maro estas tre subtila:

Mevoj flugas gracie en rond'
Vel' blankiĝas . . . kaj suna rebrilo
Kolorigas ŝaŭmaĵon de ond':
Mar' ekdormis en laca trankvilo.
("Maraj skizoj")

Prozon enhavas du kajeroj. Per la unua reviviĝis En la brikejo de Józef Waśniewski, "la prezento de laborista mizero, la kolektiveco de la homa destino, la precizeco de la priskribo". Herbert Mayer ĝuste substrekas en la postparolo, ke ĉi tiu naturalisma rakonto "estis en la jaro de sia apero moderna eĉ laŭ naci-lingvaj kriterioj. Kaj tio estas mirinda escepto en la ofte postlamanta literatura produktado de Esperanto". Tre kontraste al la rafinita prozo de Waśniewski, impresas sentimentala La fantoma edzino de Eduard S. Payson, rakonto pri homo kiu per la forto de sopiro kvazaŭ remateriigis por si la mortintan edzinon kaj mem mortis gvidate de ŝi al la regno de feliĉo.

La du ceteraj kajeroj ampleksas klasikajn priliteraturajn studojn. Julius Glück donis bazajn informojn pri la literatura agado de Kazimierz Bein kaj Antoni Grabowski. Li provizis la studon per analizo de teknikaj rimedoj ĉe Grabowski, per traduk-specimenoj ilustrantaj la metion de ambaŭ koncernatoj, kaj per resuma komparo surbaze de rakontero, kiun siatempe ili ambaŭ esperantigis. Edmond Privat prezentis sin al la legantoj kiel komentanto de la literatura procezo: "Unuecon de la lingvo konservas nur la komuna uzado (…) kiam en lingvo la homoj ne plu tradukas, sed pensas, kaj ne nur pensas, sed sentas kaj enmetas tutan sian koron, tiam estas nepre certa fakto, ke tiu lingvo estas lingvo vivanta." La citaĵo eĉ hodiaŭ povus sanige influi kelkajn apudliteraturajn diskutojn.

Koran dankon al la Fondaĵo Pro Esperanto pro la komencita, modest-rimeda sed ege utila laboro, kiu permesas pli bone ekkoni la hieraŭon de nia lingvo kaj kulturo. Ek, al laŭvicaj kajeroj. Ni helpu aĉetante kaj legante.

Wojciech Usakiewicz

Tra l' silento


1913

Joseph Evrot (Verto)

Tra l' silento


n-ro 5 (38), 1913

Redakcio Kataluna Esperantisto

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.