En Esperantujo abundas kursoj.
Abundas ankaŭ lernolibroj. Sed, ĉu
same abundas kursoj taŭgaj por instrui al infanoj? Mi mem spertis la
problemon kiam nevo 11-jaraĝa demandis min: „Oĉjo, mi eklernos Esperanton, ĉu vi instruos ĝin al mi?"
Kaj jen, tute hazarde alvenis ĉe mi
lernolibro, kiu celas junajn lernantojn
10- ĝis 14jaraĝajn. Ĝi bele aspektas
kaj estas plenplena de amuzaj desegnaĵoj. Iomete ili similas al la famaj
bildstrioj de Asterikso. Ju pli ofte oni
ilin alrigardas, des pli da novaj ŝercoj
oni trovas.
La scenejo de la kurso estas somera
tendumejo en kiu junuloj de la tuta
mondo kuniĝas. Tio estas bona elirpunkto por paroli pri renkontado, devenlando, studoj, ŝatokupoj, turismo,
vojaĝado, manĝado, ktp. Abundas do
la temoj, kiuj tamen estas rekte uzeblaj en la ĉiutaga vivo.
Krom la temoj kaj desegnajoj abundas ankaŭ tekstoj kaj ekzercoj. Mi
vere miris ke en paĝo 15 troviĝas
jam teksto de pli malpli 300 vortoj.
Kaj tamen, en la tuta libro la aŭtoro
uzis nur 250 radikojn kaj mirinde
(eble eĉ iom maltro) nur unu sufikson - almenaŭ sisteme. Ja aperas
pluraj, sed sen klarigo de la sufiksa
aŭ prefiksa sistemo! La ekzercoj havas plej diversajn formojn: truplenigajn, parigajn, demand-respondajn,
kombinajn, priparolajn ...
Je la fino de la kurso la lernanto trovas ekzamenon kiu laŭ same agrabla maniero testas la konojn. Enestas ankaŭ laŭleciona kaj alfabeta
listoj de la uzitaj vortoj kaj prezento
de la du sekvontaj kajeroj.
Kvankam la kurso estas nur esperantlingva, ĝi laŭ mi ne taŭgas kiel
memlerna kurso. Instruisto/helpanto
nepre bezonatas. Sed eble meminstruo estas tro malfacila tasko por
juna lernanto.
Sperta instruisto al kiu mi antaŭmetis
mian problemon, demandis: „Ĉu vi
konas iun Stefan MacGill?” Mi jesis.
„Ĉu vi fidas je liaj pedagogiaj kapabloj?" Mi denove jesis. Per tiu ĉi
libro li ne trompas mian fidon.