La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tendaraj tagoj
Kajero 3

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Li ne rompis mian fidon

En Esperantujo abundas kursoj. Abundas ankaŭ lernolibroj. Sed, ĉu same abundas kursoj taŭgaj por instrui al infanoj? Mi mem spertis la problemon kiam nevo 11-jaraĝa demandis min: „Oĉjo, mi eklernos Esperanton, ĉu vi instruos ĝin al mi?" Kaj jen, tute hazarde alvenis ĉe mi lernolibro, kiu celas junajn lernantojn 10- ĝis 14jaraĝajn. Ĝi bele aspektas kaj estas plenplena de amuzaj desegnaĵoj. Iomete ili similas al la famaj bildstrioj de Asterikso. Ju pli ofte oni ilin alrigardas, des pli da novaj ŝercoj oni trovas.
La scenejo de la kurso estas somera tendumejo en kiu junuloj de la tuta mondo kuniĝas. Tio estas bona elirpunkto por paroli pri renkontado, devenlando, studoj, ŝatokupoj, turismo, vojaĝado, manĝado, ktp. Abundas do la temoj, kiuj tamen estas rekte uzeblaj en la ĉiutaga vivo. Krom la temoj kaj desegnajoj abundas ankaŭ tekstoj kaj ekzercoj. Mi vere miris ke en paĝo 15 troviĝas jam teksto de pli malpli 300 vortoj. Kaj tamen, en la tuta libro la aŭtoro uzis nur 250 radikojn kaj mirinde (eble eĉ iom maltro) nur unu sufikson - almenaŭ sisteme. Ja aperas pluraj, sed sen klarigo de la sufiksa aŭ prefiksa sistemo! La ekzercoj havas plej diversajn formojn: truplenigajn, parigajn, demand-respondajn, kombinajn, priparolajn ...
Je la fino de la kurso la lernanto trovas ekzamenon kiu laŭ same agrabla maniero testas la konojn. Enestas ankaŭ laŭleciona kaj alfabeta listoj de la uzitaj vortoj kaj prezento de la du sekvontaj kajeroj.
Kvankam la kurso estas nur esperantlingva, ĝi laŭ mi ne taŭgas kiel memlerna kurso. Instruisto/helpanto nepre bezonatas. Sed eble meminstruo estas tro malfacila tasko por juna lernanto.
Sperta instruisto al kiu mi antaŭmetis mian problemon, demandis: „Ĉu vi konas iun Stefan MacGill?” Mi jesis. „Ĉu vi fidas je liaj pedagogiaj kapabloj?" Mi denove jesis. Per tiu ĉi libro li ne trompas mian fidon.

Guido van Damme

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.