|
Vojaĝoj kaj aliaj poemoj
|
|
Profite vojaĝu kun Edwin |
Vojaĝoj instigas ankaŭ ordinarajn homojn al pli intensa perceptado de la okazaĵoj, des pli poetojn, homojn kun viglaj, fajnaj sensoj. Edwin de Kock vojaĝis en 1985 al Eŭropo, al Mediteraneo, ja tiuj estas la regionoj de lia pradeveno kaj samtempe de lia interna kultura bazo. Li, sudafrikano, inspiriĝis ĉe siaj radikoj. Lia deka poemaro en la Internacia Lingvo dokumentas ne ĉiun paŝon, sed la por li plej gravajn staciojn. Malgraŭ la titolo Vojaĝoj la libro entenas ne nur la resuman kernon de lia norda itinero, sed ankaŭ tekstojn pri lia lando Sudafriko, pri Len Newell, Esperanto-poeto, kies manuskriptovolumon Edwin de Kock remalkovris dum tiu ĉi vojaĝo, kaj legeblas ankaŭ aliaj temoj, ekzemple omaĝo al la centjara jubileo de Esperanto. Ĝenerale la tekstoj ne estas esperantismaj, sed travidebligas la - per la interna ideo pregitan - personecon de la aŭtoro.
Temas entute pri 23 poemoj, de 17-silaba hajko ĝis dekpaĝa poemego; plej ofte la verslinioj estas senrimaj kaj ne ĉiam la aŭtoro sekvas la jam sankciitajn ritmajn ordojn. Liberaj estas ofte la formoj, same kiel la fantazio, per kiu li vagas tra tempoj kaj spacoj. Temposmozo: jen unu poemtitolo trafa ankaŭ por multaj aliaj. Pro tio la tekstoj ne nepre estas facile kompreneblaj. Ne ĉiu leganto disponas pri la sama kultura fono, ne same dense scias percepti diverstempajn, plurregionajn eventojn. Sed tio tute ne estas damaĝo: La literatur-amanto ja ne legas por konfirmi proprajn limojn, sed por progresi kaj atingi novajn nivelojn. Krome la aŭtoro dankinde faciligas la aliron per klarigoj kaj komentoj historiaj, personaj, verkadaj, ktp. El la tekstoj montriĝas homo erudicia, humanisto, aŭtoro, kiu verkas ne nur por si mem, sed kiu havas mesaĝon, eĉ kie li plej persone enplektiĝas, en poemo priskribanta lian viziton ĉe la tombo de lia frato en Italio, mortfalinta tie en la dua mondmilito.
La enkonduka antaŭparolo de Jiri Karen rilatas ne nur al la tekstoj de De Kock, sed ankaŭ, ĝeneraligante, al la aliro, percepto, interpretado, taksado, ktp. de la moderna poezio. Ĝin kompletigas leginda ampleksa biografio kaj verkadteoria studo de la aŭtoro mem: "Iom pri mi kaj mia verkado".
La lingvaĵon taksu la leganto mem. Unuflanke ĝi konservas la -ujo-formojn ĉe landnomoj, same kiel la majusklojn ĉe derivaĵoj de majusklaj radikoj, kaj ofte esperantigas proprajn nomojn; aliaflanke li ofte uzas ne-fundamentajn elpensojn kiel fro, pon, cis, sob, sor, men, pre, far (eĉ anstataŭ la simpla pasiva "de"). Aldonita vortlisto - enhavanta ankaŭ eble necesajn neologismojn, kiuj tute ne lezas la strukturon de la lingvo - provas pravigi tiun ĉi transiron de la zamenhofa konvencio.
Legantoj, sciantaj pretervidi la jenajn elementojn, certe ankaŭ propraprofite vojaĝos kune kun Edwin de Kock. Cetere la libro aperis en profesia, belaspekta kaj bonkvalita eldono.
Voj-aĝoj kaj aliaj po-emoj | n-ro 149 / junio 1994 |
Strebo al tutmonda sintezo |
Jen 25 jarojn post Fajro sur mia lango (1967) kaj multaj, ofte mizeraspektaj aŭtoreldonoj, denove poemaro de Edwin de Kock, unu el niaj plej grandaj poetoj, aperas en digna vesto kaj ĉe oficiala eldonejo!
La libro enhavas enkondukon de Jiří Karen, la poemojn, kaj la eseon "Pri mi kaj mia verkaro".
Karen ĝuste diagnozas kelkajn trajtojn de la poezio de de Kock (kiel lian saltadon inter la tempoj kaj lian neparnasisman versformon), sed ĝenerale li penetras ne tre profunde en ties specifan karakteron.
La plej grandan parton de la poemoj okupas la impresoj de de Kock dum vojaĝo tra Eŭropo kaj Israelo, sed ĉefe la mediteraneaj landoj, en 1985. La poemoj de la ciklo "Vojaĝoj" estas kun nur du esceptoj sufiĉe longaj kaj atestas pri ia epopeemo, strebo al tutmonda sintezo, tiel tipa por la Esperanta literatura kulturo ĝenerale. La histoririĉaj lokoj stimulis la mensan vojaĝadon de de Kock inter diversaj tempoj. Ekzemple, en "Pensante pri Ravenna" li pritraktas la historiajn tavolojn de la loko ne en kronologia vicordo, sed verŝajne en la ordo en kiu li renkontis iliajn memoraĵojn promenante tra Ravenna. "Aŭskultante la ŝtonojn", superrigardo pri la arkitekturaj monumentoj de la homaro, memorigas pri la optimisma estontovizio en la kvina kanto de Poemo de Utnoa de Montagut, kvankam influo en kiu ajn direkto estas neebla.
Ĉiuj poemoj en la rubriko "Vojaĝoj" estas senrimaj. Al supraĵa leganto multaj el ili povas ŝajni liberaj versoj. Sed ĉe analizo ili montriĝas fiksformaj, kun (en kelkaj poemoj) po unu senakcenta kromsilabo en ĉiu verslinio.
Preskaŭ same rava kiel liaj poemoj estas lia eseo "Pri mi kaj mia verkaro". Li lernis E-on por fari ĝin sia literatura verkilo! En tio li estas unika en la historio de Esperanto. La eseo liveras detalojn ĝis nun nekonatajn pri la krizo en la tuŝareo de la kampoj politika, literatura kaj persona , kiu produktis tiun kvazaŭmiraklon: ioma fremdiĝo de sia gepatra lingvo, la afrikansa; malkontenteco pri sia ĝistiama verkilo, la angla; senkreditiĝo de kaj la afrikansa kaj la angla kiel verkilo pro motivoj politikaj; informoj pri la riĉaj kaj originalaj strukturo kaj stila karaktero de E-o kaj pri ties literaturo. Krome la eseo informas pri multaj aliaj aferoj: lia tre forta anglosaksa kultura orientiteco, la psikologio de lia krea procezo, lia kompreno pri la originala literaturo kiel kulmino de la E-kulturo. Ĉi tiu lasta ne estas nova motivo ĉe de Kock, sed ĝi bezonas ripetadon pro la ankoraŭa troemfazado de la tradukita literaturo de Esperanto fare de multaj esperantistoj.