|
La Zamenhof-strato
|
|
Zamenhof vivas | marto 2004 |
La Majstro estas la plej konata Zamenhof. Sed pli videbla, ĉar reale ekzistanta, estas lia nepo, nome doktoro Ludoviko Zaleski-Zamenhof, kiu preskaŭ regule partoprenas la Universalajn Kongresojn. Tiu ĉi libro unuafoje prezentas lian vivon. Roman Dobrzyński proksimigas lin al ni en la formo de intervjuo. Ili komencis interparoli en 1993 en Litovio, helpe de bongusta loka miel-likvoro. La rezulto estas ekscite interesa.
Esperanto ne estis jam metita en la lulilon de Ludoviko. Sed en 1934 la gepatroj ruze promesis kunpreni lin al la UK en Stokholmo, se li, tiam 9-jara, lernos la kongresan lingvon. Li faris – kaj kaptiĝis de la esperantista etoso. Sekvis la partopreno en pliaj kongresoj. Kiam en 1937 la UK okazis en Varsovio, Ludoviko ne povis scii, ke tie li lastfoje ludas la rolon de eta princo en Esperantujo. Du jarojn poste germanaj trupoj invadis Pollandon, la nazioj arestis kaj poste ekzekutis Adam Zamenhof, la patron. La filo diras: Neniam mi povis liberiĝi de la konvinko, ke pro sia nomo pereis mia patro. Wanda, la patrino, kaj Ludoviko enpremiĝis en la varsovian getton. De tie la du filinoj de la Majstro, Zofia kaj Lidja, estis en 1942 transportitaj al la neniigejo Treblinka. Tiu sorto minacis ankaŭ al Ludoviko, sed dank’ al feliĉa hazardo li sukcesis eskapi de la “transŝarĝa placo” kaj reveni unue al la getto, antaŭ ol li kaj la patrino dank’ al falsaj identigiloj (laŭ kiuj li nomiĝis Krzysztof Zaleski) povis sin kaŝi ekster Varsovio.
Pri la varsovia getto ekzistas abunda literaturo. Tamen, ĉar ĝi estis surtera infero, atestoj de transvivintoj troviĝas nur en limigita nombro. Tial la memoroj de la nepo estas spirhaltige interesa legaĵo. Min ili multloke memorigas pri la aŭtobiografio de alia eskapinto el la varsovia getto, la recenzisto Marcel Reich-Ranicki. Lia libro en 1999/2000 furore vendiĝis en Germanio.
La libro havas la titolon Zamenhof-strato. La n-ron 9 de tiu strato en Varsovio iam portis la domo, en kiu loĝis Lazaro Zamenhof. En 1942/ 43 la strato kondukis centmilojn da judoj en la direkto de vagonaroj al Treblinka. Pri tio enkonduke memorigas la nepo, kiu esprimas la esperon, ke virtuala Zamenhof-strato konduku la homaron al toleremo, al kompreno, al frateco. La unuopaj postaj ĉapitroj priskribas la vojon, kiun la intervjuito iris post la milito. Li studis la konstruinĝenieran sciencon kaj, post sia translokiĝo al Francio, komencis imponan profesian karieron, dum kiu li tutmonde akiris reputacion kiel specialisto pri pontoj kaj artefaritaj insuloj. Prembetono fariĝis parto de mia vivo… Ankaŭ tiu flanko de la nepo estis preskaŭ nekonata inter la esperantistoj.
Malkovrante ĝin nun, ili kun plezuro legos la memorojn pri vojaĝoj al ekzemple Brazilo kaj Japanio, la enŝovitajn anekdotojn kaj diversajn trafajn komentojn pri la forpasinta komunisma sistemo kaj pri la nuna mondo. Ni multon (re)lernas pri la historia fono de Esperanto, al kiu estas ligita ankaŭ la persono de Ludoviko Zaleski-Zamenhof. Mi ĝis nun ne legis tiel klaran kompaktan prezenton de la signifo, kiun kun sia plurismo de lingvoj kaj religioj havis la Litova-Pola Regno en la historio de orienta Eŭropo kaj aparte por la estiĝo de Esperanto – signifo, kiu faras tiun iaman unuiĝon de Pollando kaj Litovio pramodelo de la eŭropa integriĝo.
Tra la tuta libro historiaĵoj reviviĝas, akirante gravecon por la nuntempo. Kion la avo iam celis, tio laŭ la nepo konservas validon. Krom kompreneble Esperanto, ankaŭ la ideoj de la Majstro pri proksimiĝo de nacioj kaj religioj restas aktualaj kaj parte jam trovis konfirmon en la Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj la Eŭropa Unio. Pri tio inspire rememorigas la nepo, la projektinto de pontoj, kiu, nun pensiita, konvinke pledas por la konstruado de multaj pontoj de l’ espero.
Kiu povus pli kredinde proponi tion ol ido de Lazaro Zamenhof, ol homo, kiu rigardis en la abismon de homa malbono, sed ne perdis la fidon al pli bona homaro?
Kondamnita al espero | 2004. №3 (113) |
Je la fino de la Dua Mondmilito Mark Nibur, kaptita germana soldato, estis kondukata de tri polaj gardistoj tra Varsovio. La urbo estas tute detruita. Tamen estas rimarkeblaj du diversaj detruoj: kelkfoje oni povas rekoni, kio estas detruita, sed en unu parto de Varsovio oni ne plu povas rekoni, kio estas detruita. Tio estas la juda kvartalo, la getto. Kie iam estis urbo, nun estas ŝtona dezerto.
Oni ne povas imagi, ke ĝi estas resto de urbo, sed pri skatolo plena de cindro oni ankaŭ ne povas imagi, ke ĝi estas resto de homo”, — diras la ĉefgardisto, kiu klarigas al Mark Nibur, sur kiuj iamaj stratoj ili promenas. Unu iama strato estis la Zamenhof-strato. La nomon Zamenhof ne konas Mark, sed li jam aŭdis pri Esperanto. El tio elvolviĝas konversacio, kiu finiĝas per la demando: “Se la germanoj estus parolintaj Esperanton kaj la homoj en la Zamenhof-strato estus parolintaj Esperanton, ĉu ili komprenus unu la aliajn, kaj ĉu la Zamenhof-strato kaj aliaj stratoj en Varsovio pro tio ne estus dezertigitaj?Tiu ĉi sceno troviĝas en la germana romano La Restado de Hermann Kant. Mi plurfoje memoris la scenon pri la infera urba pejzaĝo, kiam mi legis alian libron: La Zamenhof-strato.
Ĝi temas pri homo, kiu kvazaŭ mirakle transvivis tiun homfaritan inferon. Multaj partoprenintoj de Universalaj Kongresoj konas lin. Li estas la ĉarma maljunulo, kiu kutime salutmesaĝas la publikon en la nomo de la familio Zamenhof — Louis Christophe Zaleski-Zamenhof. Same kiel la nepo de Ludoviko Zamenhof modeste ne emas al gvida rolo en la movado, li verŝajne neniam mem estus verkinta libron pri sia propra vivo. Sed feliĉe li konvinkiĝis, ke la aventuroj de lia vivo sufiĉus por pluraj romanoj, kaj konsentis kunlabori kun Roman Dobrzyński, kiu faris el interparoloj dum dek jaroj interesegan libron en dialoga formo.
Per la rakontoj de Louis C. Zaleski-Zamenhof evidentiĝas, ke la militfina dezerto estis nur postsigno de infero. Vera infero estis, kiam la muroj ankoraŭ staris, kiam la homoj ankoraŭ estis kaptitaj en la getto — ĝis 500 mil sur tri kvadrataj kilometroj, malsate, malsane, kaj la plejparto baldaŭ malvive. La Zamenhof-strato, kie iam en la domo numero 9 laboris Ludoviko Zamenhof kaj lia filo Adamo kaj bofilino Wanda, kondukis en la jaroj 1942 kaj 1943 centmilojn da mortkondamnitaj judoj en la direkton de la vagonaroj al la ekstermejo Treblinka, kie estis murditaj ankaŭ Zofia kaj Lidia, ambaŭ filinoj de Ludoviko Zamenhof. Ankaŭ la nepo, kiu tiam ankoraŭ nomiĝis Ludwik Zamenhof, laŭ la avo, jam iris tiun vojon al la morto, sed hazarde povis eskapi kaŝite sur ĉaro kun kadavroj.
La libro plenas de kortuŝaj anekdotoj, sed ĝi ne estas libro de anekdotoj. Pli gravas ideoj. La Zamenhof-strato esprimas ankaŭ metaforan idean vojon de Zamenhof, kiu konduku la homaron al toleremo, kompreno kaj frateco. Pro tiu eduka celo la libro estas ne nur biografio de unu Zamenhofo. Kompreneble la leganto ricevas interesajn informojn pri la vivo de Ludwik Zamenhof antaŭ kaj en la varsovia getto, pri la vivo de Krzysztof Zaleski — tiel lia kaŝnomo ekster la getto —, kaj pri la vivo de la francia civitano Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, pionira inĝeniero pri artefaritaj insuloj kaj multaj aliaj aŭdacaj konstruaĵoj.
Tamen la libro grandparte ne temas pri lia biografio, sed pri la idea fono de Esperanto. Pritraktita estas la internacia komunika problemo. La vojoj de la avo estas reiritaj. Legeblas tre detala diskuto pri la komplika historio de la lando, el kiu Ludoviko Zamenhof devenis. Sed malgraŭ ĉiuj historiaj faktoj: la pensoj de Louis C. Zaleski-Zamenhof neniam havas pasintan direkton, sed ĉiam estontan. Verŝajne nur tiu pensodirekto eblas por homo, kiu el nur malmultaj transvivis la varsovian getton kaj heredis la revojn de sia avo. Tia homo estas kondamnita al espero.
La Zamenhof-Strato | aktuell 3/2007, p. 22. |
La Zamenhof-Strato | Julio 2016 |
La Zamenhof-strato de Roman Dobrzynski | Marto 2020 |
La Zamenhof-Srato | Novembro 2013 |
Temas pri tre interesa libro, verkita laŭ interparoloj kun d-ro L.C.Zaleski - Zamenhof.
Leganto povas kompreni kiamaniere vivis judoj dum la 2-a mondmilito en Pollando, precipe en Varsovio, Bjalistoko ktp., pri eperantistoj kaj la vivo ĝenerale tiutempe.
Nepo de la kreinto de Esperanto rakontas pri UK, kiam li partoprenadis ilin kun la gepatroj ankoraŭ kiel infano; li rakontas sian vivon dum la milito kaj poste, kiam li studis kaj iĝis vere bona fakulo.
Oni pritraktas Babelturon, lingvojn kaj nature ankaŭ artefaritajn lingvojn en la historio. Oni povus diri, ke temas pri unu lernolibro, ĉar oni sciiĝas nekonatajn informojn. Mi rekomendas al ĉiuj legi ĝin.