La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La Zamenhof-strato

  • Auteur: Roman Dobrzyński
  • Type: mouvement espérantiste
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €21.75
  • Année de publication: 2003
  • Forme: libro kudre bindita
  • Description: Interparoloj kun la nepo de la kreinto de la lingvo Esperanto.
  • Pages: 288
  • Hauteur: 210 mm
  • ISBN: 9955963514
  • Critique:
    • De Ulrich Lins: Zamenhof vivas
    • De Dirk Bindmann: Kondamnita al espero
    • De Andreas Künzli: La Zamenhof-Strato
    • De Alte: La Zamenhof-Strato
    • De Vojaĝema Luno (Tajvano): La Zamenhof-strato de Roman Dobrzynski
    • De Jitka Skalicka (Sunfloro): La Zamenhof-Srato
    • La Zamenhof -Strato de Roman Dobrzyński: Tiu libro priskribas interparoladojn kun d-ro L. C. Zaleski-Zamenhof. La parton, kiun mi legis, koncernas lian infanencon, lian vivon en la getto de Varsovio, kaj la vivo sub la nazioj, la hororo de tiuj momentoj kaj la manieron, plurfoje savi sin, ĉefe ĉar lia patrino ne cirkumcidigis lin.
      Interesega libro por pli bone konscii pri la ĉiutaga vivo "en totala timo" de la naziaj germanoj. (Rivero (Francio) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2020)
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Zamenhof vivas


marto 2004

La Majstro estas la plej konata Zamenhof. Sed pli videbla, ĉar reale ekzistanta, estas lia nepo, nome doktoro Ludoviko Zaleski-Zamenhof, kiu preskaŭ regule partoprenas la Universalajn Kongresojn. Tiu ĉi libro unuafoje prezentas lian vivon. Roman Dobrzyński proksimigas lin al ni en la formo de intervjuo. Ili komencis interparoli en 1993 en Litovio, helpe de bongusta loka miel-likvoro. La rezulto estas ekscite interesa.

Esperanto ne estis jam metita en la lulilon de Ludoviko. Sed en 1934 la gepatroj ruze promesis kunpreni lin al la UK en Stokholmo, se li, tiam 9-jara, lernos la kongresan lingvon. Li faris – kaj kaptiĝis de la esperantista etoso. Sekvis la partopreno en pliaj kongresoj. Kiam en 1937 la UK okazis en Varsovio, Ludoviko ne povis scii, ke tie li lastfoje ludas la rolon de eta princo en Esperantujo. Du jarojn poste germanaj trupoj invadis Pollandon, la nazioj arestis kaj poste ekzekutis Adam Zamenhof, la patron. La filo diras: Neniam mi povis liberiĝi de la konvinko, ke pro sia nomo pereis mia patro. Wanda, la patrino, kaj Ludoviko enpremiĝis en la varsovian getton. De tie la du filinoj de la Majstro, Zofia kaj Lidja, estis en 1942 transportitaj al la neniigejo Treblinka. Tiu sorto minacis ankaŭ al Ludoviko, sed dank’ al feliĉa hazardo li sukcesis eskapi de la “transŝarĝa placo” kaj reveni unue al la getto, antaŭ ol li kaj la patrino dank’ al falsaj identigiloj (laŭ kiuj li nomiĝis Krzysztof Zaleski) povis sin kaŝi ekster Varsovio.

Pri la varsovia getto ekzistas abunda literaturo. Tamen, ĉar ĝi estis surtera infero, atestoj de transvivintoj troviĝas nur en limigita nombro. Tial la memoroj de la nepo estas spirhaltige interesa legaĵo. Min ili multloke memorigas pri la aŭtobiografio de alia eskapinto el la varsovia getto, la recenzisto Marcel Reich-Ranicki. Lia libro en 1999/2000 furore vendiĝis en Germanio.

La libro havas la titolon Zamenhof-strato. La n-ron 9 de tiu strato en Varsovio iam portis la domo, en kiu loĝis Lazaro Zamenhof. En 1942/ 43 la strato kondukis centmilojn da judoj en la direkto de vagonaroj al Treblinka. Pri tio enkonduke memorigas la nepo, kiu esprimas la esperon, ke virtuala Zamenhof-strato konduku la homaron al toleremo, al kompreno, al frateco. La unuopaj postaj ĉapitroj priskribas la vojon, kiun la intervjuito iris post la milito. Li studis la konstruinĝenieran sciencon kaj, post sia translokiĝo al Francio, komencis imponan profesian karieron, dum kiu li tutmonde akiris reputacion kiel specialisto pri pontoj kaj artefaritaj insuloj. Prembetono fariĝis parto de mia vivo… Ankaŭ tiu flanko de la nepo estis preskaŭ nekonata inter la esperantistoj.

Malkovrante ĝin nun, ili kun plezuro legos la memorojn pri vojaĝoj al ekzemple Brazilo kaj Japanio, la enŝovitajn anekdotojn kaj diversajn trafajn komentojn pri la forpasinta komunisma sistemo kaj pri la nuna mondo. Ni multon (re)lernas pri la historia fono de Esperanto, al kiu estas ligita ankaŭ la persono de Ludoviko Zaleski-Zamenhof. Mi ĝis nun ne legis tiel klaran kompaktan prezenton de la signifo, kiun kun sia plurismo de lingvoj kaj religioj havis la Litova-Pola Regno en la historio de orienta Eŭropo kaj aparte por la estiĝo de Esperanto – signifo, kiu faras tiun iaman unuiĝon de Pollando kaj Litovio pramodelo de la eŭropa integriĝo.

Tra la tuta libro historiaĵoj reviviĝas, akirante gravecon por la nuntempo. Kion la avo iam celis, tio laŭ la nepo konservas validon. Krom kompreneble Esperanto, ankaŭ la ideoj de la Majstro pri proksimiĝo de nacioj kaj religioj restas aktualaj kaj parte jam trovis konfirmon en la Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj la Eŭropa Unio. Pri tio inspire rememorigas la nepo, la projektinto de pontoj, kiu, nun pensiita, konvinke pledas por la konstruado de multaj pontoj de l’ espero.

Kiu povus pli kredinde proponi tion ol ido de Lazaro Zamenhof, ol homo, kiu rigardis en la abismon de homa malbono, sed ne perdis la fidon al pli bona homaro?

Ulrich Lins

Kondamnita al espero


2004. №3 (113)

Je la fino de la Dua Mondmilito Mark Nibur, kaptita germana soldato, estis kondukata de tri polaj gardistoj tra Varsovio. La urbo estas tute detruita. Tamen estas rimarkeblaj du diversaj detruoj: kelkfoje oni povas rekoni, kio estas detruita, sed en unu parto de Varsovio oni ne plu povas rekoni, kio estas detruita. Tio estas la juda kvartalo, la getto. Kie iam estis urbo, nun estas ŝtona dezerto.

Oni ne povas imagi, ke ĝi estas resto de urbo, sed pri skatolo plena de cindro oni ankaŭ ne povas imagi, ke ĝi estas resto de homo”, — diras la ĉefgardisto, kiu klarigas al Mark Nibur, sur kiuj iamaj stratoj ili promenas. Unu iama strato estis la Zamenhof-strato. La nomon Zamenhof ne konas Mark, sed li jam aŭdis pri Esperanto. El tio elvolviĝas konversacio, kiu finiĝas per la demando: “Se la germanoj estus parolintaj Esperanton kaj la homoj en la Zamenhof-strato estus parolintaj Esperanton, ĉu ili komprenus unu la aliajn, kaj ĉu la Zamenhof-strato kaj aliaj stratoj en Varsovio pro tio ne estus dezertigitaj?
Tiu ĉi sceno troviĝas en la germana romano La Restado de Hermann Kant. Mi plurfoje memoris la scenon pri la infera urba pejzaĝo, kiam mi legis alian libron: La Zamenhof-strato.

Ĝi temas pri homo, kiu kvazaŭ mirakle transvivis tiun homfaritan inferon. Multaj partoprenintoj de Universalaj Kongresoj konas lin. Li estas la ĉarma maljunulo, kiu kutime salutmesaĝas la publikon en la nomo de la familio Zamenhof — Louis Christophe Zaleski-Zamenhof. Same kiel la nepo de Ludoviko Zamenhof modeste ne emas al gvida rolo en la movado, li verŝajne neniam mem estus verkinta libron pri sia propra vivo. Sed feliĉe li konvinkiĝis, ke la aventuroj de lia vivo sufiĉus por pluraj romanoj, kaj konsentis kunlabori kun Roman Dobrzyński, kiu faris el interparoloj dum dek jaroj interesegan libron en dialoga formo.

Per la rakontoj de Louis C. Zaleski-Zamenhof evidentiĝas, ke la militfina dezerto estis nur postsigno de infero. Vera infero estis, kiam la muroj ankoraŭ staris, kiam la homoj ankoraŭ estis kaptitaj en la getto — ĝis 500 mil sur tri kvadrataj kilometroj, malsate, malsane, kaj la plejparto baldaŭ malvive. La Zamenhof-strato, kie iam en la domo numero 9 laboris Ludoviko Zamenhof kaj lia filo Adamo kaj bofilino Wanda, kondukis en la jaroj 1942 kaj 1943 centmilojn da mortkondamnitaj judoj en la direkton de la vagonaroj al la ekstermejo Treblinka, kie estis murditaj ankaŭ Zofia kaj Lidia, ambaŭ filinoj de Ludoviko Zamenhof. Ankaŭ la nepo, kiu tiam ankoraŭ nomiĝis Ludwik Zamenhof, laŭ la avo, jam iris tiun vojon al la morto, sed hazarde povis eskapi kaŝite sur ĉaro kun kadavroj.

La libro plenas de kortuŝaj anekdotoj, sed ĝi ne estas libro de anekdotoj. Pli gravas ideoj. La Zamenhof-strato esprimas ankaŭ metaforan idean vojon de Zamenhof, kiu konduku la homaron al toleremo, kompreno kaj frateco. Pro tiu eduka celo la libro estas ne nur biografio de unu Zamenhofo. Kompreneble la leganto ricevas interesajn informojn pri la vivo de Ludwik Zamenhof antaŭ kaj en la varsovia getto, pri la vivo de Krzysztof Zaleski — tiel lia kaŝnomo ekster la getto —, kaj pri la vivo de la francia civitano Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, pionira inĝeniero pri artefaritaj insuloj kaj multaj aliaj aŭdacaj konstruaĵoj.

Tamen la libro grandparte ne temas pri lia biografio, sed pri la idea fono de Esperanto. Pritraktita estas la internacia komunika problemo. La vojoj de la avo estas reiritaj. Legeblas tre detala diskuto pri la komplika historio de la lando, el kiu Ludoviko Zamenhof devenis. Sed malgraŭ ĉiuj historiaj faktoj: la pensoj de Louis C. Zaleski-Zamenhof neniam havas pasintan direkton, sed ĉiam estontan. Verŝajne nur tiu pensodirekto eblas por homo, kiu el nur malmultaj transvivis la varsovian getton kaj heredis la revojn de sia avo. Tia homo estas kondamnita al espero.

Dirk Bindmann

La Zamenhof-Strato


aktuell 3/2007, p. 22.
Principe temas pri tre originala kaj aprobinda ideo kompili libron pri la historio de Esperanto surbaze de intervjuo kun la (remalkovrita) nepo de L.L. Zamenhof, Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (*1925). Finfine mi havis la okazon legi la libron de la konata pola esperantisto Roman Dobrzyński kaj prikomenti ĝin. Kiel sviso mi ĝojas, ke en pluraj okazoj Svislando estas menciita en pozitiva senco. Tamen ĉe mi aperis kelkaj demandosignoj ĉefe pri la aǔtentikeco de la intervjuo mem.
Emociigaj estas la respondoj de Zaleski al la demandoj faritaj al li en la unua ĉapitro titolita „La Muroj“, en kiu la nepo rakontas, laǔ siaj disponeblaj memoroj, pri la vivo en la varsovia getto dum la germana okupacia tempo en Pollando. Sensacie estas legi, kiel la 14-16-jara knabo moviĝis trans la muroj de la getto kiel muso aǔ serpento kaj povis savi sian propran vivon dank' al la hazardo, kiel tio siatempe estis la kutimo, krome dank' al la cirkonstanco, ke mankis al li la cirkumcido. Per siaj memoroj Zaleski, kiu iam nomiĝis kiel sia fama avo Ludwik Zamenhof, kontribuas al la priskribo de la situacio en la varsovia getto, pri kiu la monda publiko legis en la priholokaǔsta literaturo nacilingva (komparu ekzemple la memorojn de Marcel Reich-Ranicki aǔ de Ignaz Bubis). Plej impresa estas la konstato, aǔ konkludo, de Zaleski, ke li neniam povis liberiĝi de la konvinko, ke pro sia nomo pereis lia patro, Adam Zamenhof. En tio do kuŝas la ĉefa tragiko - kaj paradokso - de la nomo Zamenhof. Kiel sciate, la patro Adam estis mortpafita, kaj pluraj familianoj pereis en la nazia koncentrejo de Treblinka. Sendube oni dezirus ekscii pli multe el la persona memoro de Zaleski pri la getto, la zamenhofa familio kaj la Zamenhof-strato mem, sed evidente lia rakontkapacito estas limigita, ĉar kiel knabo en tiu aĝo oni povas kutime konservi nur fortajn impresojn kaj ĝeneralajn memorojn. Aliflanke oni povas kompreni kaj devas agnoski, ke Zaleski, viktimo de la kontraǔjuda genocido, malvolonte refreŝigas plej dramajn epizodojn de sia vivo.
Post la milito ne Esperanto estiĝis la vivocelo de la nepo de L.L. Zamenhof, kiu devojiĝis de la familia tradicio kaj ne fariĝis kuracisto, sed konstruinĝeniero kun doktora titolo. Kiel specialisto pri prembetono Zaleski kunlaboris en diversaj grandaj konstru-projektoj kaj havis tiel la okazon vojaĝi ĉirkaǔ la mondo. En la dua ĉapitro pri „La Insuloj“ Zaleski donas detalajn informojn pri siaj profesiaj aktivecoj. En la (Zamenhof-) jaro 1959 li elmigris de Pollando al Francio kaj tiel, ŝajnas al mi, li fremdiĝis rilate sian patrujon kaj dume ankaǔ distanciĝis de la Esperanto-movado. Evidente li ne tro ŝatis ludi la rolon de la nepo de Zamenhof, al kiu oni konstante fingromontris, en universalaj kongresoj aǔ aliokaze. La plezuro ludi la rolon de la LLZ-nepo reaperis ĉe Zaleski fakte nur post lia pensiiĝo. Sed intertempe trafluis 40 jaroj.
En sia postparolo Dobrzyński konfesas, ke li grandparte mem redaktis la tekston, do sekve ankaǔ helpis doni la respondojn de la intervjuito. La plej grandaj duboj pri la aǔtentikeco de la respondoj, kaj en tio konsistas mia ĉefa kritiko al la libro, aperas plej malfrue en la ĉapitroj „La turoj“ kaj „La vojoj“. Nome por kompetente respondi la demandojn pri esperantologio kaj interlingvistiko kaj por klarigi la historion de Pollando, kio estas la kazo en la libro, oni devas esti bona konanto de tiuj temoj. Kredeble Zaleski ne estas fakulo pri tiuj temoj. Ni tamen kredu, ke interparoloj pri tiaj temoj pli malpli intense okazis inter la intervjuinto kaj intervjuito. Laǔ la indikita bibliografio la respondoj evidente estis prilaboritaj surbaze de la esperantologia fakliteraturo.
En la lasta ĉapitro „La pontoj“ la konversacianta duopo profiliĝas kiel filozofoj pri la nuntempaj problemoj de la mondo: temas pri intelektaj kaj inteligentaj konsideroj pri militoj, nukleaj armiloj, ekologio, medicino, libereco, senlaboreco, libertempo, angla lingvo, naciismo, islamo, terorismo, demokratio ktp. Sed denove: ĉu la respondoj de Zaleski al ĉiuj tiuj demandoj estas vere aǔtentikaj? Ĉiukaze ili estas, kiel ĉio cetera, verkitaj en senriproĉa Esperanto, bone prilaboritaj, strukturitaj kaj kompilitaj el pluraj konversaci-okazoj, kiujn Dobrzyński havis kun Zaleski ekde 1993.
Eĉ se evidentiĝas, ke Zaleski ne deziris fariĝi ia mito aǔ legendo, fine de la konversacio tamen restas la impreso, ke li fieras pri sia nepa rolo, kiun li nun pli ĝuas ludi en sia alta aĝo ol iam ajn antaǔe. Resume: plej interesaj kaj valoraj, ĉar aǔtentikaj, do estas la unuaj du ĉapitroj pri la varsovia getto kaj la profesia kariero de Zaleski. Fakte oni ŝatus legi pli abunde pri la privata kaj profesia vivo de Zaleski, sed li preferas esti diskreta. Tial grandparto de la libro aspektas iom konstruite, almenaǔ por la esperantista leganto, kaj mi esperas, ke la libro, origine pollingve verkita, vekis despli fortan intereson ĉe la nacilingva publiko, al kiu ĝenerale mankas objektivaj informoj pri Esperanto. Ĉu tamen la esperanta versio taǔgas por laǔvorta tradukado en la germanan lingvon, ekzistas kelkaj duboj. Nome por ke la nacilingva celpubliko pli bone komprenu multajn aferojn menciitajn en tiuspecaj libroj, almenaǔ devus esti faritaj la necesaj aldonaj klarigoj en piednotoj.

Andreas Künzli

La Zamenhof-Strato


Julio 2016
Tiu libro rezultas el intervjuoj en la pola lingvo okazintaj inter Roman Dobrzynski kaj Louis-Christophe (Ludoviko-Kristoforo) Zaleski-Zamenhof, la nepo de Doktoro-Zamenhof, en la daŭro de dek jaroj. Ĝi aperis unue en la pola lingvo, estis rapide reeldonita kun elsarko de detaloj kiuj laŭ la verkisto interesus nur polojn, kaj tradukita en la japanan. Tiam ĝi tiom multe plaĉis al la mecenato Etsuo Miyoshi, ke li donis monon por tradukoj en landoj tiam ĵus enirintaj en Eŭropan Union (2004). Spomenka Štimeč zorgis por la realigo de la projekto. La libro estas eldonita ankaŭ almenaŭ en la portugala, la itala kaj la franca lingvoj. La strato povas esti komprenata kiel reala vojo kaj kiel La Vojo kiun Zamenhof volis por la homaro.
Fakte, la verko estas tre interesa, kaj ni lernas multe pri la historio de Litvio/Litovio, pri Zamenhof, pri la vivo de la "nepo", kiu devis kaŝi sin sub la kromnomo Zaleski, travivis la getton de Varsovio, lernis ĉe la Universitato de Varsovio translokigita en Lubin-on, ĉar la pola ĉefurbo tute ne plu ekzistis post la dua mondmilito. Li specialiĝis pri konstruado per prembetono, transkokiĝis al Parizo, kontribuis al la konstruado de pontoj, stadionoj, naĝbanejoj, artefaritaj insuloj por ekspluatado de submaraj petrolgangoj, en tre diversaj landoj de la mondo, starigo de monumentoj (ekzemple 'la Lorena Kruco' honore al Charles de Gaulle). Li vizitis la Esperanto-Centron "Bona Espero" en Brazilo, okaze de laborvojaĝo en Braziljo, la sukcesa "artefarita urbo". Li multe scias pri la aliaj elpensitaj lingvoj. Kiel la avo, li ne volis esti motoro en la movado, sed danke al li kaj al la Loka Kongresa Komitato de la jubilea kongreso en Varsovio en 1987, estis eldonitaj esperantlingve Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz, La Faraono de Boleslaw Prus, kaj en Pola Radio fondiĝis Esperanto-redakcio.
Tamen la konstruo de la libro ne tro plaĉas al mi: okazas ripetadoj, ideo kondukas al alia ideo kelkfoje for de la ĉefa temo. La enhavoj de la ĉapitroj estas iom artefarite aranĝitaj laŭ titoloj: la muroj, la insuloj, la turoj, la vojoj, la pontoj en kiuj ne ĉio rekte rilatas al la anoncita temo. Mi ŝatus pli konstruitan libron.
Sed la legado restas tre agrabla. Mi legis ĝin antaŭ pli ol dek jaroj kaj ĝin relegis kun plezuro. La personeco de L.C. Zaleski-Zamenhof estas impona, kaj li aspektas modesta, plena je humuro kaj humaneco. Ankaŭ Roman Dobrzynski estas tre valora homo.

Alte

La Zamenhof-strato de Roman Dobrzynski


Marto 2020
La nepo de L.L.Zamenhof, Kristoforo en jaro 1942, estis sendita al Umschlagplatz (transŝarĝa placo). La verkisto de ĉi tiu libro, Roman Dobrzynski, intervjuis al li, "La enirejo de Umschlagplatz famiĝis kiel pordego de la infero, kiun oni trapasis nur unudirekten. Kristofoto respondis: "Reen trapasis la pordegon nur tiu, kiu mortis sur la transŝarĝa placo. Tiel okazis al mi."
Amiko de Zamenhofa familio, Jan Frendler, li subite puŝis Kristoforo-n sur la preterveturantan ĉaron kun kadavroj! Tiel Kristoforo eliris trans la muroj al tombejo kaj vivis. Li ŝanĝis la judan nomon, kaj liaj gepatroj ne cirkumcidis lin antaŭ lia deksep jaroj laŭ juda kutimo, li kun patrino travivis!!
Ho, estis bonŝanco, nia Zamenhofa nepo. Kaj li estis kuraĝa, zorgante pri sia patrino, kiu ne kutime rolis dommastrino anstataŭita de oftalmologo.

Vojaĝema Luno (Tajvano)

La Zamenhof-Srato


Novembro 2013
La libro de  Roman  Dobrzynski, titolita  "La Zamenhof-Strato"  enhavas 270 paĝojn, mi tralegis nur 155 paĝojn, sed mi intencas daŭrigi kaj baldaŭ ankaŭ fini la legadon.

Temas pri tre interesa libro, verkita laŭ interparoloj kun d-ro L.C.Zaleski - Zamenhof.
Leganto povas kompreni kiamaniere vivis judoj dum la 2-a mondmilito en Pollando, precipe en Varsovio, Bjalistoko ktp., pri eperantistoj kaj la vivo ĝenerale tiutempe. Nepo de la kreinto de Esperanto rakontas pri UK, kiam li partoprenadis ilin kun la gepatroj ankoraŭ kiel infano; li rakontas sian vivon dum la milito kaj poste, kiam li studis kaj iĝis vere bona fakulo. Oni pritraktas Babelturon, lingvojn kaj nature ankaŭ artefaritajn lingvojn en la historio. Oni povus diri, ke temas pri unu lernolibro, ĉar oni sciiĝas nekonatajn informojn. Mi rekomendas al ĉiuj legi ĝin.

Jitka Skalicka (Sunfloro)

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.