Zweig estis majstro de la psikologia novelo kaj ĉi tiu, verkita en 1927, estis filmita kvinfoje inter 1931 kaj 2002. La sceno estas pensiono proksime al Montekarlo, kie la rakontisto prezentas al ni internacian gastaron kaj ĝian viglan diskuton post subita skandalo. Dum la gastoj, el diversaj landoj kaj kun diversaj temperamentoj, defendas siajn kontraŭstarantajn vidpunktojn, la komprenema rakontisto filosofie ekzamenas la situacion. Lia senantaŭjuĝa sinteno gajnas por li la simpation de maljuna angla vidvino kaj ŝi aŭdace firmdecidas rakonti al li aferon el sia vivo, kiu turmentis ŝin dum multaj jaroj.