La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Aforismoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Aforismoj

Unu el la gravaj ecoj de Esperanto estas tio, ke ĝi proponas al ni fenestron al malmulte konataj landoj kaj kulturoj. Pere de ĉi tiu libreto ni povas havi vidon al la mondo de unu el tiuj misteraj popoloj de la Kaŭkaza Montaro, la sakartveloj. (1) Ŝota Rustaveli estis sakartvelo, kiu verkis siajn poemojn kaj aforismojn antaŭ preskaŭ ok jarcentoj; kaj nun esperantisto Zurab Aleksandroviĉ Makaŝvili proponas al ni 89 el liaj aforismoj.

La aforismoj estas interesaj. Unu-du el ili ŝajnis al mi rekte eraraj ("Sur amboso plumba oni rompas eĉ malmolan ŝtonon" -- p. 23; sed plumbo mem estas mola metalo, kaj sur amboso plumba estus malfacile rimpi eĉ bananon). Aliaj ŝajnus al niaj 20-jarcentaj okuloj eĉ kliŝiĝintaj ideoj, kvankam en novaj formuloj; sed ja post jarcentoj da ripetado eĉ la plej saĝa ideo fariĝa kliŝaĵo. "Plej danĝera malamiko -- la amik' estinta via" (p. 47). (2)

Interesa estas forma komparo inter anglalingvaj proverboj, Esperantlingvaj proverboj, kaj sakartvelaj proverboj. La anglalingvaj ĝenerale ne havas difinitan formon, kaj celas lakonecon. Esperantlingvaj proverboj ĝenerale estas ankaŭ lakonaj, sed ofte enhavas internan rimon ("Ĉiu provas, kion li povas"). Al unuversaj aforismoj de Rustaveli mankas interna rimo, sed ĉeestas difinita interna ritmo, nome oktrokeo. Kiam temas pri plurversaj aforismoj, ĉiu verso devas esti oktrokeo, kaj la versoj en la strofo devas dividi komunan rimon.

Ĉiu aforismo aperas en du formoj: en Esperanto kaj en la sakarvela lingvo. Estas longa prezento en la sakartvela, kiu parolas pri Esperanto (tion mi divenis de la datoj menciitaj en tiu prezento), kaj prezento en Esperanto, kiu klarigas pri la vivo de Rustaveli. Mi devas mencii, ke la sakartvela alfabeto, kun tiuj de la birmanoj kaj de la elfoj en la verkaĵoj de Tolkien, estas unu el la plej belaj en la mondo.

Mi povus kritiki la teknikan prezenton de ĉi tiu verketo, sed eĉ por kritikistoj Rustaveli havas aforismon, sur p. 61: "Ĉiu estas la saĝulo dum batalo de alia."


(1) La koncerna popolo verŝajne nomas sin "sakartveloj", sed ili estas konataj ankaŭ kiel "kartveloj" kaj -- en la okcidento -- "georgianoj". En la originala versio de ĉi tiu recenzo, mi uzis la ankaŭ konatan terminon "gruzianoj".
(2) Vidu ankaŭ #544 en la Zamenhofa Proverbaro, eldono de Stafeto.

Don Harlow

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.