La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Aliroj al Esperanto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Alirvojoj al Esperanto: ĉu sufiĉe, ĉu tro?


julia-aŭgusto 2018
La ĉeĥa eldonejo Kava-Pech per no­va libro celas konduki la legantojn en la mondon de Esperanto (kelkaj ĝin nomas Esperantio). Tio estas ambicia ce­­lo, al kiu gvidas 15 akompanantoj, elektitaj de la ĉefredaktoro (Christer Os­car Kiselman) kaj de du redaktoroj (Re­­na­to Corsetti kaj Probal Dasgupta). La unua ideo pri la libro naskiĝis en la ja­ro 2015, kiam la Akademion de Esperan­to pre­zidis Kiselman. La verkado de la 15 ĉa­­pitroj (averaĝe longaj po 15 paĝojn) daŭ­ris 35 monatojn. Tiuj aliroj aspektas io oficiala, benita de la Akademio: ili vi­ciĝas apud (aŭ post) aliaj historiaj eta­poj: la Zamenhofa “Kolekto aprobita”, la “netuŝebla” Fundamento, la Enci­klopedio de Esperanto, la kolekto “Ese­oj” de “Stafeto” verkitaj de Warin­ghi­en, la sintezoj de Ivo Lapenna, la dokumentoj de la “Centro de Esploro kaj Dokumentado”, la eseoj gajnintaj la “Belartajn Konkursojn” de UEA. Nur unu atentigo por la leganto de ĉi tiu recenzo. La 15 ĉapitroj (unu pli ol la alir­vojoj) estas listigitaj en la indekso laŭ la alfabeta ordo de la nomoj de la aŭ­toroj, do ne laŭ redaktora sinsekvo. Mi elektos la ordon laŭ mia prefero.
Mi komencu per la ĉapitro “His­torio” de Tonkin. Do, honoron al his­torio: la kono de la paseo estas ŝlosilo al la futuro. Tonkin tuj atentigas, ke ek­zistas du paralelaj historioj: tiu de la lin­gvo kaj tiu de la komunumo ĝin uzan­ta. La komunumo estas fakte la gar­danto de la tradicio, sed tial ofte la tra­dicio restis fermita en Esperantio mem. Mi menciu du detalojn. Ekzistas so­ciologiaj enketoj pri la Esperanto-pa­rolantoj (ekzemple, La rondo fa­mi­lia de N. Rašić). Estis organizita gi­ganta kolekto da subskriboj (sekve de kiu en 1954 la ĝenerala asembleo de Unesko en Montevideo agnoskis, ke “la rezultoj atingitaj per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko”. Tonkin ankaŭ memorigas, ke paradokse iu ri­lato inter Esperanto
kaj la ekstera mon­do estas konstatebla de la fakto, ke kelkaj reĝimoj vidis en ĝi danĝeron kaj ĝin persekutis. Estas ankaŭ citite, ke pluraj esperantistoj la­sis spurojn pri sia kultura aktivado en kampoj eksteraj al Esperanto, kaj Tonkin be­daŭ­ras, ke tiuj kon­tribuoj ne estas mul­te konataj eĉ de ni mem, kaj ke la ekste­ra mondo en multaj kazoj ne vidis, aŭ ne rimarkis rilaton inter tiuj kontribuin­toj kaj ilia aparteno al Esperantio. La lasta ĉapitreto pri “mankoj kaj bezonoj” atentigas, ke ne ekzistas historiaj verkoj en Esperanto pri la mondaj situacioj, por kiuj Esperanto estus povinta helpi, kaj tion mi lasas kiel konsideron al la legantoj. Tonkin ne kaptas la okazon por respondi al la du ĉiamaj deman­doj de la ekstera mondo: kiom multaj es­tas la esperantistoj? Ĉu hodiaŭ ilia nom­bro kreskas aŭ malkreskas?
La dua elekto spontane estas por “Pacmovado”, kiun pritraktas Alcalde. La aspiro al paco naskiĝis kun la ling­vo mem. Alcalde sekvas la naskiĝon de la “Internacia Societo Esperantista por la Paco”, kiu vivis kelkajn jarojn antaŭ la unua mondmilito (dum tiu milito Za­­menhof estis proponita 8-foje por la No­bel-premio pri Paco). En 1915 li pub­likigis sian Alvokon al la diplomatoj, pledantan por justa paco. Alcalde sek­vas aliajn iniciatojn, kiel la fondo de “Universala Pacifista Ligo” kaj de “Mond­paca Esperanto-Movado”, ido de la malvarma milito. Ni aldonu, ke la movado de la italaj “Mondcivitanoj” adop­tis himnon en la itala lingvo kaj Es­peranto. UN kaj Unesko estas or­ganizaĵoj, kiuj principe laboras por la paco. UEA post la deklaracio en Mon­tevideo estas en konsultaj rilatoj kun ambaŭ. Nun Unesko-Kuriero aperas an­kaŭ en Esperanto. En 2017 Unesko ofi­­ciale memorigis Zamenhof en la 100-a datreveno de lia morto. En Ita­lio prok­simume ĉiun 4-an aŭ 5-an ja­ron okazas “marŝo por la Paco” kun partopreno de kelkmilo da personoj: kelkdeko da esperantistoj partoprenas kun siaj fla­goj kaj montras portretojn de pioniroj de la pacmovadoj, inter kiuj Zamenhof. En Rotario, kiu havas “gvidlinion” por solvo de konfliktoj, ekzistas Rotaria Klubo Esperanto en Brazilo kaj sekcio Rotaria Amikaro de Esperanto.
Por resti ĉe ideologio, en la ĉapit­ro “Socilingvistiko” Kimura rigardas de japana vidpunkto la koncepton “in­terna ideo” sub “foruma aspekto: Es­pe­ranto donas al ĉiuj uzantoj la eblecon sin esprimi egalrajte”.
De alia vidpunkto. En la ĉapitro “Homaranismo” Silfer per leteroj de Za­menhof pruvas, ke jam en lia menso lia lingvo iĝis popolo identiĝanta kun la lingvo.
Kiel ni certas, ke la Zamenhofa lin­gvo ne ŝanĝiĝos? Tion garantias Brosch per la ĉapitro “Fundamento de Es­peran-to”; de tio sekvas ĉapitroj pri la struk­turo mem de la lingvo,montrantaj, kiel la lingvo Esperanto vivas, kompare kun aliaj planlingvoj.
La lasta ĉapitro estas “Literaturo”, verkita de mia frato Carlo, kiu kun be­daŭro mencias, ke la merkato estas mal­­granda.
Al kiu estas destinitaj la “aliroj”? Ĉu al jam alirintaj esperantistoj, kiuj deziras pliprofundigi sian konon pri la kulturo de la lingvo? Ĉu al entu­zi­asmuloj, kiuj volas informi pri Espe­ranto per prelegoj aŭ gazetaj artikoloj? Ĉu al instruantoj de Esperanto? Certe la verko estas taŭga por ĉiuj tiuj ka­tegorioj. Vi, legantoj de Esperanto tro­viĝas en almenaŭ unu el ili. Vi fieru, ĉar vi apartenas al fekunda kultura mo­vado. Esperantio estas lando, kiu me­ritas ke oni ĝin konu kaj konigu. Ĉi tiu libro estas taŭga por ambaŭ celoj.
Ĉu la pritraktitaj “alirvojoj” estas tro multaj? Neniun el ili mi forigus. Ma­­le, en nova dezirinda eldono mi dezi­rus tro­vi spacon por ankoraŭ tri: “Lingvistiko kaj Muziko”, “Ekonomia Lingvistiko”, ”Lingvistiko kaj Libera Scio” (reta el­dono!). Ĉu vi dezirus pliajn? Kontak­tu la redaktorojn (ret­adresoj sur paĝo 2) kaj la eldoniston!

Nicola Minnaja

Aliroj al Esperanto estas mirinda libro


oktobro 2019, №10
Aliroj al Esperanto

Aliroj al Esperanto estas mirinda libro, nepre havinda en biblioteko de ĉiu esperantisto, kolektiva verko de kelkaj eminentaj esperantistoj.

Javier Alcalde aŭtoris skizon de la historio de pacmovado kaj la provon aljuĝi pacpremion Nobel al Zamenhof, Detlev Blanke superrigardis interlingvistikon ĝenerale, Cyril Brosch prezentis juran aliron al la Fundamento kaj la Bulonja deklaracio, Probal Dasgupta tuŝis komplikan temon de Esperanta sintakso, Sabine Fiedler rakontis pri frazeologio de nia lingvo (kaj ĝia graveco por instruado), Federico Gobbo trovis la nepre havendajn gramatikajn trajtojn por ĉiu homa lingvo kaj komparis Esperanton al kelkaj (eĉ ekstereŭropaj) lingvoj, Kimura Goro Christoph esploris la internan ideon de Esperanto kaj la disputojn ĉirkaŭ ĝi, Ilona Koutny montris la lokon de Esperanto en tipologia sistemo de lingvoj, Liu Haitao mezuris Esperanton kaj montris ĝiajn distribuajn kurbojn (kiuj ne aspektas tre nenature surfone de similaj kurboj por aliaj lingvoj), Carlo Minnaja rememorigis pri (o)nia nescio de la Esperanta literaturo, Hirosh Nagata kunlabore kun Renato Corsetti esploris la influon de la gepatra lingvo al la preferata vortordo de E-parolantoj, Orlando E. Raola rakontis pri esperantismo vidpunkte de hedonismo, Giorgio Silfer analizis du leterojn de Zamenhof por konkludi ke “raŭmismo indikas la respondon”, kaj Humphrey Tonkin rakontis pri historiografio de Esperanto, ĝiaj misoj kaj mankoj.

Kelkaj temoj estas tute novaj por mi, kiel la skizo pri la pacmovado, aliajn mi pli frue jam esploris (ekzemple, la statistikan distribuon de Esperantaj vortoj — sed mi menciu, ke Liu Haitao tre bone klarigas la malfacilan temon). La kontribuoj de Gobbo kaj Koutny estis la plej atentokaptaj por mi (kadre de mia intereso al lingvistiko kaj lingva diverseco), sed certe ĉiu leganto trovos sian preferatan aŭtoron kaj povos daŭrigi legadon de la respektivaj verkoj.

La antaŭparolo enhavas aludon al skandalo en la Akademio, pri kiu mi pli frue ne sciis kaj ne scias plu ion krom la aludo kaj duvorta citaĵo (“kadavra veneno”, tiel nomas sin en citiloj akademiano Kiselman). Mi preferus aŭ legi pri tio alineon aŭ tute neniom — por ne pripensi interalie, ĉu ĉiuj aŭtoroj sukcesis konfirmi sian partoprenon en la libro de nova statuso aŭ iu verkis por ĝi kiel por projekto de la Akademio.

Mi rekomendas la libron al ĉiu esperantisto kun profunda intereso al la lingvo kaj ĝia historio, al ĉiu, kiu foje demandas sin: kio igas Esperanton speciala inter la aliaj planlingvoj kaj homaj lingvoj ĝenerale. Mi esperas, ke la dua eldono, se ĝi iam okazos, unuecigos la kontribuojn (kelkaj havas resumon antaŭ la teksto — aliaj ne, la titoloj de kelkaj parolas por si mem — de la aliaj restas enigmo ĝis eklego).

Fine de ĉiu kontribuo estas listo por pli profunda legado kaj biografieto de la aŭtoro. Tiel eblas iom pli proksime “konatiĝi” kun la aŭtoroj, inter kiuj multaj estas tre videblaj aktivuloj en la movado.

Vjaĉeslav “Slavik” Ivanov

Aliroj al Esperanto


Majo 2018
> la Salutvorto de la ĉefredaktoro pp 5-8
Christer Oscal Kiselman: Antaŭparolo
Javier Alcalde: Pacisma aliro
Detlev Blanke: Interlingvistika aliro
Cyril Brosch: Jurscienca aliro
Probal Dasgupta: du problemoj en la sintakso de esperanto
Sabine Fiedler: Esperanto el frazeologia vidpunkto
Federico Gobbo: Malantaŭ la kurteno: Esperanto kiel lingvoinventaĵo
Kimura Goro Christoph: lingvoideologia aliro: ĉu Esperanto havas "internan ideon"?
Ilonna Koutny: Tipologia karakterizo de Esperanto kiel natura lingvo
Haitao Liu: Kvantaj aliroj
Carlo Minnaja: Aliro tra literaturo
Hiroshi Nagata kaj Renato Corsetti: rezigno pri libereco ne ĉie kaj ĉiam: la vortordo en Esperanto
Orlanndo E raola: Hedonisma aliro
Giorgio Silfer: La du epistoloj de Odeso
Humphrey Tonkin: Historia aliro.
> Pacisma aliro de Javier Alcalde pp 9-24
La vorto pacismo estis unuafoje uzita en 1901, kvankam eblas trovi tiun ideon ekde la komenco de la registrita homa historio en ĉiuj kulturoj.
La rilato inter Esperanto kaj pacismo estas "nature" "ĉar Zamenhof mem estis ekstrema pacifisto"
La unua esperantisto kiu sisteme uzis la internacian lingvon por pacismaj celoj estis gaston Moch (1859-1935). Li fariĝis esperantisto en 1899. Kaj en 1905 li fondis Internacian Societon Esperantistan por la Paco.
Inter la homoj kiuj ricevis la Nobel-premio pri paco oni troviĝas multaj kiuj estis pro-esperanto. La unuaj kungajnintoj en 1901 estis Henry Dunant (Ruĝa Kruco) kaj Frédéreic Passy, fondinto de la unua pac-societo en Francio.
En 1913 la gajnintode la Nobel-premio pri paco estiss la belga juristo kaj politikisto Henri La Fontaine.
Zamenhof mem estis kandidato al la Nobel-premio pri paco ok fojojn, inluizive de sia mortojaro.
Multaj kaj diversaj estis la rilatoj inter la movado por internacia helplingvo kaj la Internacia Oficejo de la Paco. Ok membroj de ĝia plenumkomitato ankaŭ aliĝis al Internacia Societo esperantista por la Paco.
La tiel nomata Granda Milito forte batis esperantismon same kiel ĉiun alian pacan movadon....
Ekde 1950-aj jaroj estos Universala Esperantisto-Asocio kiu kandidatiĝos por la Nobel-premio (danke al la agado de la sveda parlamentano Einar Dahl)
Dum la intermilita periodo esperantistoj alfrontis
> Interlingvistika aliro de Detlev Blanke pp 25-51
> Kvantaj aliroj de Haitao Liu pp 147-167

Eriko la verda (Belgio)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.