La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Aminda

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pri parolevoluo - neesperanta

La verko Aminda de Leen Deij estis reklamata kiel romano pri "denaskismo". Ĝi tamen apenaŭ estas romano, kaj nur ŝajne ĝi temas pri denaska esperantisto. Reale ĝi estas rezonado kaj klarigado surbaze de notoj pri la parolevoluo de nederlandlingva knabeto. Pri vera evoluo de familia Esperanto Deij skribis eĉ ne unu vorton.

Fine de la 1940aj jaroj la juna Roterdama havenlaboristo kaj esperantisto Leen Deij faris notojn, kiel sendube faradas multaj gepatroj, pri la parolevoluo de sia filo. En aliaj liberaj horoj li verkis poemojn en Esperanto, partoprenis en la agado de SAT kaj korespondis kun la sveda Esperanto-verkisto kaj eldonanto de Malgranda Revuo, Stellan Engholm. Por klarigi al Engholm siajn notojn kaj interpretojn pri infana parolevoluo, li inventis fikcian Esperantlingvan filinon, Amindan. Por klarigi ties Esperantlingvecon, li eĉ inventis por ŝi svedan patrinon nomitan Olga - la nomo de la (cetere estona) edzino de Stellan Engholm! Kiam la libro Aminda aperis, kvindek jarojn pli malfrue, Deij dediĉis ĝin al sia jam delonge morta amiko Engholm.

Estus fakte bona ideo verki pri la lingva evoluo de denaskuloj. Ili sendube dividas kelkajn kondiĉojn kun anoj de naciaj malplimultoj, idoj de enmigrintoj kaj de malsamnaciaj gepatroj. Tamen Esperanto-parolantaj infanoj havas ankaŭ tute specifan, unikan situacion. Cetere, la plej multaj el ili efektive ne estas idoj de gepatroj el malsamaj landoj. Por tiaj sendube ofte sufiĉas jam la du naciaj lingvoj, sen enkonduki ankoraŭ trian. Plej tipe temas pri patro, kiu parolas Esperante al sia infano, dum la cetera familia komunikado okazas en la nacia lingvo de la loko kaj familio. Kelkaj el tiuj patroj jam dekomence tre spertas pri la lingvo, aliaj spertiĝas dum la uzado. Ankoraŭ aliaj neniam vere spertiĝas. Tamen, troviĝas ankaŭ multaj aliaj variaĵoj de Esperanto en familioj, kaj eĉ trilingvaj familioj ne tute mankas.

Ĉiel ajn, oni povus uzi ĉion-ĉi kiel temon de eseoj kaj romanoj, sed nenion tian ni trovas en Aminda. Ni ankaŭ ne trovas veran rakonton. Nenio vere okazas, neniu historio prezentiĝas, nek scenoj, nek dialogoj, aperas neniuj realecaj personoj, kaj neniuj medioj estas priskribitaj. Entute ne temas pri io, kion oni normale nomus romano.

Tio, kion oni ja trovas, estas notoj pri sonoj kaj diroj de Aminda, surbaze de kiuj la aŭtoro klarigas, interpretas, rezonas, filozofas kaj psikologas. Ni memoru, ke la notoj estas iaspecaj tradukoj de reale nederlandlingvaj notoj pri la filo "Joĉjo". Eble temas krome pri pure fantaziaj eroj. La situacio de tiu Aminda estas tute nereala. Dum la gepatroj de veraj denaskuloj zorgas interalie pri la ekvilibro inter la diversaj lingvoj, pri ties influoj unu al la alia, kaj pri la ebloj trovi okazojn uzi Esperanton ekster la hejmo, nenio tia ĝenas la gepatrojn de Aminda. Eĉ la najbaroj, geonkloj, geavoj ŝajne ne parolas al ŝi en alia lingvo. Oni demandas sin, kiel tio estas ebla, sed memorante, ke efektive temis pri nederlandlingva knabeto en Roterdamo de la 1940aj jaroj, oni trovas tion natura.

La notoj pri la lingva evoluo de Aminda parte similas tiujn, kiujn povus fari aliaj gepatroj diverslingvaj. Inter ili troviĝas tamen kelkaj, kiuj ne ŝajnas tute konvinkaj. Eble tio ŝuldiĝas al la transformo de nederlandaj diroj en imagitajn Esperantajn - la strukturo de Esperanto ne ĉiam egalas al tiu de ĝermanaj lingvoj. Aŭ eble la kaŭzo estas miskomprenoj de la patro - aŭ simple la knabo "Joĉjo" havis iujn apartajn specifaĵojn en sia evoluo.

La plej granda parto de la libro tamen konsistas el ĝenerala interpretado, klarigado fare de la aŭtoro. Neniam li diras "mi pensas", aŭ "eble". Li simple asertas. Kaj liaj asertoj ne ĉiam estas tre konvinkaj.

Laŭ mia opinio, liaj plej maltaŭgaj konkludoj temas pri la bebaĝo. Iam, antaŭ duona jarcento li legis gazetartikolojn kiuj stimulis lin al propra cerbumado, kaj post tio ŝajne nenio plu influis liajn ideojn. Tial oni legas aferojn, kiujn eble iam kredis sciencistoj, sed kiuj jam de jardekoj estas malpruvitaj:

Kiam Aminda naskiĝis tiuj sentorganoj apenaŭ funkciis. Sed jam en la unuaj semajnoj kaj monatoj la sensoj rapide evoluis. La okuloj ekvidas kontraston inter lumo kaj mallumo kaj baldaŭ poste perceptas helajn kolorojn kaj konturojn. La oreloj ekaŭdas bruojn kaj kelkajn sonojn altajn, malaltajn kaj susurajn. (p. 64)

Kelkfoje ŝajnas, kvazaŭ la aŭtoro ne komprenus la diferencon inter sonoj kaj lingvo:

Aminda estas tre babilema. Tamen ĉiu frazo konsistas el nur unu vorto. Aminda komencas kaj finas, komencas kaj finas. Ŝi faras tion pro la samaj du kaŭzoj, pro kiuj ŝi pli frue tute ne parolis.
1. La eta komprenpovo. Aminda ne havas multe por diri.
2. La senevolueco de la voĉo. Aminda ne regas la parolteknikon en tia maniero, ke ŝi povus diri plurajn vortojn sinsekve.
(p. 41)

Oni trovas ankaŭ ekzemplojn de eksmode Eŭropa koncepto pri la mondo:

En la buŝo venas multe da muko, per kiu la infano ŝmacas, suĉas kaj sputas. Foje tio naksas sur la lipoj hazardajn sonojn, kiujn ŝi trovas tre amuzaj. En iuj primitivaj lingvoj postrestis tiuj suĉosonoj aŭ suĉaloj. (p. 15)

Oni legas pri la "indiĝenoj de Javo" (p. 75), sed ial ne pri la indiĝenoj de Nederlando. Kaj mi demandas min, kion dirus hodiaŭa lingvisto pri la jena analizo:

En ĉiu stadio en la evoluo de primitiva pralingvo al moderna esperanto iuj lingvoj haltis. Ekzistas lingvoj sen tempoj, sen prepozicioj, sen subpropozicioj. Ekzistas lingvoj, kiuj ne diferencigas inter substantivoj kaj verboj kaj sekve ne konas objektojn. Sed kvazaŭ miljara progreso de barbara idiomo al moderna kulturlingvo estus bagatelo, la infana spirito lude trakuras ĝin en kelkaj monatoj! (p. 101)

Aliflanke, espereble neniu protestus kontraŭ la jena genia eltrovo:

Se ekzemple ĉina infano elkreskos inter araboj ĝi nature parolos arabe. (p. 16)

Tamen estus erare aserti, ke ĉio dirata en ĉi libro estas stultaĵoj aŭ truismoj. Pluraj el la konkretaj notoj estas pensindaj. Tio validas kaj pri la vortumoj de Aminda, kaj pri aliaj detaloj. Ekzemple la aŭtoro notis, ke "la rekono, rememoro dum revido, estas pli facila ol la memvola rememoro. En la dua jaro Aminda rekonis ankoraŭ post kelkaj semajnoj, sed la memoro, kiu entenis nur la plej ĉiutagajn aferojn, transpontis ne pli ol unu tagnokton." (p. 87-88)

Ankaŭ la rezonado de la aŭtoro iufoje estas interesa. "Aminda nun rilatigas la agojn al persono aŭ objekto, kaj tion ŝi antaŭe ne faris. En la kapo de la infano la agoj fariĝis preteraj aspektoj de iu malnova amiko kaj tiu amiko estas substantivo." (p. 47-48). Mi ne scias, ĉu prave aŭ malprave, sed almenaŭ pensinde.

Ofte la filozofado tedas. Li dediĉas ses paĝojn (78-83) al rezonado pri la konata malfacilo de infanetoj ĝuste uzi mi kaj vi. Meze de ĝi li tamen lanĉas teorion interesan, eĉ se iom aŭdacan, laŭ kiu la infano lernas mastri tiujn vortojn per akiro de kapablo vidi la mondon kvazaŭ per la okuloj de la aliulo. Nu, tio almenaŭ ŝajnas bela revo! Fakte li koncedas, ke multaj homoj eĉ dumvive ne lernas tion.

Ege pli bizara estas la teorio, laŭ kiu la infano nature distingas verbojn transitivajn kaj netransitivajn per tio ke la dua speco esprimas celon, la unua nur rimedon. Tial Aminda diras "levita" sed neniam "veturita". "Veturi estas la celo. Levi estas nur rimedo por atingi la celon. Tiel Aminda senrezone distingas la du specojn." (p. 91)

Aminda uzas akuzativon nur ĉe pronomoj, neniam ĉe substantivoj. Pri tio tamen tute mankas rezonado en la libro. Reala denaskulo ja uzus akuzativon ĉe vortoj aŭditaj en akuzativo. Nu, prave, temas ja ne pri Esperantlingva knabino, sed pri nederlandlingva knabo...

Entute la gramatika umado de Deij estas la malplej legindaj partoj de la libro. Oni trovas eĉ preskaŭan galimation:

Pli frue preta kaj bona estis predikatoj kaj esti kopulvorto. Nun ankaŭ esti fariĝis predikato. Kion fari? Obei la regulon pri duobla predikato. En la perfekta preterito esti lernis la rolon de malsupra predikato (mi estas lavita). Bona kaj preta fariĝas supra predikato kaj la grupo marŝas. Sed bona kaj preta estas trankvilaj adjektivoj. Ili do estas sidantaj sur la dorso de estas. (p. 96-97)

Mi jam menciis la malrealisman trajton, ke Aminda ne renkontas alian lingvon. Unu situacio, kie tio strangas, estas la jena:

Dum kelkaj semajnoj Aminda loĝis ĉe la nederlandaj geavoj. La reveno en la gepatra domo estis vera sensacio. La malnova ĉambro donis al la infano impreson, kiun ĝi tute ne povis kompreni. Iel la ĉambro aspektis nereala, ĉar en la kapo sin trovis ankoraŭ la ĉambro de Avo kaj Avino kaj la estintecon Aminda ne konis. Dum plena duonhoro Aminda estis senkonsila antaŭ la nekomprenebla kirliĝo de pasintaj kaj aktualaj impresoj. Ŝi vivis kvazaŭ en fabelo kaj ne povis trovi vojon el tiu mirmondo. La tuta konduto montris fortan embarasiĝon, kiun la gepatroj ne komprenis. Fine, kun videbla hezito, Aminda akceptis la fabelon kiel realon. (p. 86-87)

Nu, la vere stranga afero pri tiu epizodo ne estas, ke la aŭtoro nenion diras pri alia lingvo. Mi ne estas psikologo, sed la konduto de Aminda ŝajnas al mi evidenta reago de dujara infano al kelksemajna disiĝo for de la gepatroj. "La gepatroj ne komprenis", sed aŭtoro kiu verkas pri infano devus kompreni. Oni ekscias laŭ la kunteksto, ke la restado vere signifis tian disiĝon, necesan pro malsano de la patrino. Sed la aŭtoro eĉ ne per unu vorto aludas, ke tiu travivaĵo iel afliktus la infanon. Nu, antaŭ kvindek jaroj tia disiĝo ja estis konsiderata kiel tute normala kaj sendanĝera. Same kiel antaŭ kvindek jaroj oni eble pensis, ke bebo apenaŭ aŭdas kaj vidas.

La plej pozitiva trajto de la libro pri Aminda estas la stilo kaj lingvaĵo de la aŭtoro. Ĝi estas flua, senerara, kaj kun malmultaj esceptoj vere ĝuige simpla. La tono efektive ege similas tiun de manlibro por novaj gepatroj. Domaĝe nur, ke laŭ la enhavo ĝi estas manlibro iom eksmoda pri nereala infano. La solaj eroj pri vera familia uzo de Esperanto troveblaj en ĉi verko, estas kelkliniaj citaĵoj de M. C. Butler el 1929 kaj N. Birkeli el 1959.

Sten Johansson

Aminda = am-inda

Sendube la fenomeno lingvo estas esence mistera, malgraŭ la studado far filologoj k.a.

Aparte mistera estas la akirado de lingvo(j) far beboj kaj infanetoj. Oni facilanime supozas, ke ili simple "imitas" la lingvon de la gepatroj kaj aliaj ĉirkaŭantoj. (Sed se estus tiel simple, ili nur papagus, dum efektive ĉiu konstatas, ke ili ankaŭ manovras per la aŭdita materialo - kaj ofte pli logike ol la plenkreskuloj, kaj sekve devas esti "korektitaj".)

La tuta procedo de la akirado dependas de multaj faktoroj, antaŭ ĉio de la evoluo la infana konscio fronte al la vivo, kaj de la progresa fizika reago de la parolorganoj. Ĝis kioma grado rigora observado de la tag-al-taga evoluo de la infanaj kapabloj estas fidinde registrita? Kaj ĝis kioma grado estas ellaboritaj hipotezoj spurantaj kaj klarigantaj la fenomenon?

Tia estas tezo, kiu multe interesas al Leen Deij, kaj inspiris al li verkadon de tiu ĉi romano - jes, romano: ĉar Aminda, la bebo de nederlanda kaj sveda geesperantistoj, neniam fakte ekzistis, sed estis kreita por peri la opiniojn tiurilatajn de la aŭtoro kaj lia kunlaboranto, la fama verkisto Stellan Engholm.

Ŝi naskiĝis nur sur papero, sed por mi kaj por Engholm ŝi vere vivis, same kiel la infanoj en Torento. (p. 11)

Aminda estas denaska esperanto-parolanto, kaj ni sekvas ŝian lingvouzon dum la unuaj kvar-kvin ĵaroj de ŝia vivo, kun abundaj ekzemploj. Ŝi estas verŝajne unika, ĉar esperanto estas ŝia sola lingvo (p. 83). Tio estas ebla, ĉar ne maloftas en la mondo, ke infano parolas nur minoritatan lingvon ĝis post la kvina jaro kaj poste en lernejo lernas iun ŝtatan aŭ oficialan lingvon (ekzemple gaelaj skotoj); tamen Aminda havas en proksimeco geonklojn kaj aliajn infanojn, kiuj uzas kun ŝi esperanton, kio estas nepre maloftaĵo. Kaj kio pri la geavoj? Dum kelkaj semajnoj Aminda loĝis ĉe la nederlandaj geavoj (p. 86). Kiun lingvon oni uzis tie? Aminda ja misorientiĝas pro la vizito, sed pro la ĉirkaŭaĵo, ne pro la lingvo.

Estante unulingva, Aminda malhavas la influon de la dua lingvo, kiun ne malofte spertas realaj denaskaj esperantistoj, ekzemple ĉe la familio de M. C. Butler, kiun Deij laŭdinde citas:

Jeja, la filino de gesinjoroj Butler, uzis esperanton kiel solan, gepatran lingvon proksimume ĝis la tria jaro. Poste ŝi lernis ankaŭ la anglan. S-ro Butler skribis: "La influo de la angla sur esperanto montriĝas plejparte ĉe ofta uzo de prepozicio frazfine. 'Kie vi lernis de?'; 'Vi ne scias, kion vi parolas pri.'; 'Mi havas nenian seĝon por sidi sur'". (p. 56)

Ankaŭ similaj studoj estus interesaj. Sed ĉu ĝia "artefariteco" malpli valorigas la verkon de Deij? Nepre ne.

Aminda nur personigas tre gravajn pensojn rilate al la orda progreso de lingvoakirado ĉe infanoj, kun multaj tre pensigaj konstatoj. La verko liveras tre fortan bazon por pliaj studoj inter gepatroj kaj denaskaj esperantistoj. Ĝis kioma grado aliaj beboj konfirmas la hipotezojn de Deij? Ĝis kioma grado la verko de Deij prilumas la studadon de infanlingvo ĝenerale? Mi opinias, ke ĝis tre valora grado. Dubinda (aŭ eble nur surpriza) mi trovis nur unu aserton: ke Aminda daŭre esprimas negativan sintenon per postmetado de ne al la pozitivo. Tiom mi neniam rimarkis ĉe miaj infanoj kaj nepoj. (Sed lastatempe ĝi iĝis slango ĉe anglalingvaj adoleskanoj: Mi amas vin - ne!).

Cetere kaptas la atenton multaj interesaj hipotezoj, ekzemple: De onklino Marta ŝi lernis la sufikson -et. Onklino Marta ĉiam diras infaneto, buŝeto, kiseto, ktp. Aminda baldaŭ sentis la karesan signifon. Fojfoje, kiam ŝi estas bonhumora, ŝi mem et-umas. sed kiam ŝi havas malbonan humoron, ŝi ne uzas la sufikson. Iun tagon ŝi prenis alumetojn de !a tablo. Patrino rapide reprenis ĝin kaj diris severe: "Alumetoj estas tre malbonaj! Ili mordos Amindan! Ĉu vi ne plu faros?" Poste la infano parolis pri alumoj kaj obstine rifuzis diri alumetoj. (p. 71) Pensige, ĉu ne?

Ĉu do valoras legi ĉi libron? Nepre jes, se vi entute interesiĝas pri la naturo kaj lernado de esperanto. Espereble, ĝin legos ankaŭ la gepatroj, kiuj edukas siajn gefilojn (ankaŭ) en esperanto.

Kaj jen grava konstato, kiun atentu ne nur la kvinjaruloj, sed ankaŭ iuj reformemaj inter niaj literaturistoj k.a.: Kiu tro pekas kontraŭ la komuna lingvonormo puŝas sin ekster la rondon. (p. 73).

William Auld

LA KNABINO KIU NE EKZISTIS


jul-aŭg 1998

Ĉi tiu libro prezentas dilemon al recenzanto -- ĝi estas nek lakto nek selakto. Temas pri knabineto, Aminda, kiu denaske lernas Esperanton. Ŝi tamen neniam ekzistis. La aŭtoro kunigis ĝeneralajn observojn pri infana lingvo-akirado kun kelkaj publikigitaj raportoj pri veraj denaskuloj Esperantaj, sed kompreneble multaj detaloj estas nur imagitaj. Kiel beletra verko la libro estas tro longa kaj teda (malgraŭ la flua, vere modela stilo), sed kiel faka verko ĝi estas nefidinda kaj eĉ neinteresa.

Aminda estis verkita antaŭ duonjarcento, kio parte klarigas la spekulativan, eĉ eraran priskribon de kelkaj flankoj de lingvo-akirado. Ekzemple, Aminda nomas porkon "afo" (ŝafo) ĉar ŝi, laŭ la libro, ne distingas la du bestojn percepte. Pli verŝajne ŝi (se ŝi do ekzistus) nur troĝeneraligas la signifon de la vorto. Ankaŭ la priskribo de la komenca stadio de la lingva son-perceptado estas pli-malpli mala al tio, kion malkovris modernaj instrumentoj de cerbo-mapado.

Kvazaŭ pasintjarcentaj sonas la asertoj, ke en iuj "primitivaj lingvoj" aŭ "barbaraj idiomoj" postrestis bebaj parolsonoj, mankas la distingo inter substantivoj kaj verboj, aŭ tute mankas verbotempoj. Substantivoj kaj verboj troviĝas en ĉiuj lingvoj de la mondo (almenau tiom, kiom en Esperanto!), kaj la manko de verbotempoj ne faras iun lingvon pli "primitiva" ol faras ekzemple la nederlandan la manko de pluraj utilaj verbokategorioj, kiujn bulgaroj konsideras esencaj en sia lingvo.

Ankaŭ kiel priskribo de Esperant-lingva etulino la libro impresas nerealisme. Aminda ŝajnas kreski en unulingve Esperanta medio, kio en vera vivo okazas maloftege. Ŝiaj imagitaj fruaj frazoj ne konformas al miaj scioj pri la lingvaĵo de etaj denaskuloj: kiam Aminda jam formas kvarvortajn frazojn kun diversaj frazopartoj, al ŝi ankoraŭ mankas la artikolo kaj la akuzativo (eĉ singulara).

Gravaj kaj ĝustaj ŝajnas al mi tamen la observoj, ke la frua lingvo-akirado baziĝas sur intensa interagado inter la bebo kaj la gepatroj (kvankam la patro restas tre fone en ĉi tiu rakonto), kaj ke iuj infanoj alproprigas frazmelodiojn jam antaŭ ol ili uzas la unuopajn vortojn de la imitataj frazoj. La aŭtoron inspiris sincera admiro de la miraklo de lingvo-akirado, sed escepte de kelkaj interesaj citaĵoj el pioniraj raportoj pri denaskuloj (Butler, Birkeli), Esperanto aperas en la libro tute superflue. Oni divenas, ke la aŭtoro posedus pli subtilajn kaj fidindajn notojn pri la evoluo de infanoj nederlandlingvaj.

Min persone iom forpuŝis ankaŭ la provo doni en la enkonduko kvazaŭ ian ideologion enhavon al denaskismo, kiu ja ne estas idea ismo, sed nur socia fenomeno. La eldonisto rekomendas la libron al la leganto sendepende de tio, "ĉu vi estas por aŭ kontraŭ denaskismo"; sed se iu parolas al sia infano Esperanton, neniuj eksteruloj bezonas esti por aŭ kontraŭ tio pli multe ol ili bezonas havi opinion pri la grandeco de la poŝmono por la infano. Laŭ la aŭtoro mem, "la transnaciaj geedziĝoj, la kreskanta nombro de denaskaj esperantistoj kaj la konturiĝanta 'popoliĝo' de la esperantistaro garantias naturan evoluon kiel vere komuna, socia interkomprenilo", kion mi ne vere komprenas; tio estas la sola neklara frazo en la tuta verko.

Bedaŭrinde el ĉi tiu libro, certe bonintenca, vi lernas nenion pri veraj denaskuloj aŭ iliaj gepatroj.

Jouko Lindstedt

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.