|
Beletra Almanako 37
|
|
Beletra Almanako, 2020, №37 | 2020, №3 (305) |
En sia prezento de la februara Beletra Almanako, kies aperon oni anoncis la 15an de majo, Jesper Lykke Jacobsen rakontas pri la dana infanlibro Palle sola en la mondo, verkita de Jens Sigsgaard (aperinta en 1942), kiu infanaĝe efikis al li traŭmatize. La fabelo asociiĝas ĉe Jacobsen kun la aktuala situacio en la mondo kaj revokis ĝin el la memoraĵfundo raportaĵoj pri la Vuhana koronviruso: “… ni, la tuta homa raso, infane jam delonge kredas permesata al ni ĉion: sen konsidero pri la konsekvencoj ni per nia ĉiutaga agado (kaj neagado) puŝadas la sovaĝan naturon al la klifo de ekstermo”.
La esperantistaj viktimoj de la koronviruso, Júlia Sigmond kaj Sen Rodin, estas omaĝitaj per la aperigo de du poeziaĵoj de Júlia kaj librofragmento de Sen.
Du originalaj prozaĵoj venas el la plumo de Sten Johansson kaj Mikaelo Bronŝtejn. Poezie kontribuas Dimitrije Diso Janičić. Korespondo inter Probal Dasgupta kaj Mauro Nervi pri la poemaro Havenoj de Mauro Nervi, okazinta en 2002, antaŭas selekton da pluraj poemoj de Nervi.
Fragmentoj el Metamorfozoj (aŭ: La ora azeno), la plej fama verko de Apulejo, aperas en la traduko de Nicola Ruggiero. Traduka literaturo ĉeestas per verkoj de Miĥail Lermontov (Demono mia, trad. Evgenij Georgiev), Rainer Maria Rilke (La Sonetoj al Orfeo, trad. Mark Fettes), Robindronath Tagor (Tempo kriza, trad. Probal Daŝgupto).
Ulrich Lins rakontas pri la vojaĝoj de Edmond Privat al Usono, liaj renkontiĝoj kun la ŝtatprezidentoj kaj kion li lernis tie. Akompane estas publikigita unu el la usonaj ĉapitroj el la bone konata esearo de Privat Aventuroj de pioniro.
Kion kaj kiel oni rakontu al la ekstera publiko pri la Esperanta literaturo, meditas Probal Daŝgupto kaj donas ekzemplon per sia benlallingva libro La polusoj preĝas: la ekvatoro respondas, antaŭparolo al kiu aperas en la aŭtora Esperanta traduko.
Sub la titolo Taglibro de kampara knabino aperas fragmentoj el la taglibro de Signild Franzén verkita en Esperanto en 1942-43, ke la fratinoj ne povu kompreni, kion ŝi skribas. La eltiraĵojn kompilis Sten Johansson.
La fino de la latina periodo estas artikolo de Gerrit Berveling el la jaro 1988a, kiu temas ne nur pri la sorto de la latina literatura lingvo kaj la kresko de influo de la naciaj lingvoj en Eŭropo tra jarcentoj, sed ankaŭ pri la eduka revolucio en 1960-aj jaroj. En la Postkonsidero (2017) Berveling traktas la lernejan kaj universitatan sistemon en Nederlando kun aparta atento al lingvoj.
Miguel Fernández eseas pri la plej hispana poezia ĝenro – romanco – per la historia panoramo de la fino de la 14a jarcento ĝis la 20a, kaj pri tio, kiel estis pruvite, ke esperantigo de romancoj eblas, ilustrante per tradukoj far Fernando de Diego kaj per sia propra traduko de Dekdua sur horloĝ’.
Recenze al la 37a Boao kontribuas Jorge Camacho pri Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo de Probal Dasgupta, Mikaelo Bronŝtejn pri Marina de Sten Johansson, kaj Sten Johansson pri Aspiroj. Kroniko de neanoncita murdo de Lode Van de Velde. Eble utilus, por ne doni akuzon pri koterieco, inviti pli da recenzantoj el ekster medio de la kunlaborantoj de Beletra Almanako.
La koronvirusa epidemio menciiĝas plurloke en la almanako, ĝis la ciklo de 14 poem(et)oj de Jorge Camacho sub la komuna titolo Virusaj versoj, jen la 13a ero:
Izoleco
Ĉi-flanke de fenestro,
en ombro aŭ sub sun’,
kiel izol-insulo
atendanta finiĝon
de la skurĝa tajfun’.
Mi deziras al vi interesoplenan legadon!
Beletra Almanako 37 | Januaro 2021 |