Scivoleme mi malfermis la katalogon BIBLIOTEKA MANLIBRO, kiu enhavas 480 kaŝnomojn (inverse la burĝajn nomojn) kaj 160 titolojn de planlingvaj bibliografioj. La unua parto de la kolekto estas interesa legaĵo ne nur por fakuloj. Ĝuste tial mi tuŝas nur la la temon de la kaŝnomoj.
Ankaŭ inter la E-legantoj estas pluraj, kiujn iritas, se la aŭtoro kaŝas sin sub pseŭdonimo. Ilin ĉagrenas, se oni ne povas diveni kiun kamuflas la fiktiva nomo, monogramo, eĉ se ne paroli pri la anonime verkitaj artikoloj. La indignemuloj opinias, ke ĉi tiu kutimo estas nura "afektaĵo", malutila modo, kiu baras la legantojn en orientado en tiu ĝangalo.
Kvankam oni povas kompreni ankaŭ tiun vidpunkton, tamen antaŭ ol grumbli, oni devas konsideri la motivojn de la kaŝiĝo. Antaŭ ĉio: ankaŭ nuntempe estas situacioj (politikaj aŭ sociaj), kiam la aŭtoro devas maski sian personecon, same kiel tiatempe faris Zamenhof. Ofte la redakta vidpunkto devigas la aŭtorojn uzi elpensitajn nomojn, ekz. kiam — manke da konvenaj kunlaborantoj — la kolumnojn plenigas artikoloj de unu aŭ du personoj, ofte la artikoloj de la redaktoro mem.
Kaj ĉu la "senmotivaj" kaŝnomoj? Ankaŭ ili havas ian motivon kaj ne ĉiam la "afektaĵo", sed simple la neriproĉebla ludemo de la aŭtoro. Kelkaj pseŭdonimoj estas tiel sprite elpensitaj (ekzemple C.E.R. Bumy), ke ili per si mem donas literaturan ĝuon. Ofte la modesteco deziras la uzadon de plumnomo, litersigno, ĉar la aŭtoro volas eviti, ke sensignifaj, kelkliniaj skribaĵoj laŭte trumpetu sian personon. Multaj el la plumnomoj post iom da tempo fariĝas konataj antaŭ la legantoj kaj la aŭtoro devas uzi novan kaskon por kaŝi sin.
Inter la plumnomoj la veran perdon kaŭzas tiuj kaŝnomoj, kiujn eĉ la plej lerta biografo ne povas identigi, sekve oni ne povas kunmeti kompletan liston pri la vivoverko de la aŭtoro.
Kaj nun pri la BIBLIOTEKA MANLIBRO:
La listo — kiel la kunmetanto Herbert Marz emfazas enkonduke — deziras kompletigon. Tiuj vortoj iomete sugestas, ke ĉi tiun verkon — kvazaŭ unu paŝon — oni ne decas severe kritiki. Tamen ĉi tiun kolekton mi konsideras tiom grava kaj valora iniciato, ke ĝi certe eltenos kelkajn rozdorn-piketojn.
Ni komencu ĉe la jam menciita (bedaŭrinde mankanta) pseŭdonimo de K. Kalocsay: C.E.R. Bumy, kiu estas aŭtoro de "Arto Poetika" en PARNASA GVIDLIBRO. Ĉi tiu plumnomo estas sufiĉe konata antaŭ la E-legantoj. Same mankas alia kaŝnomo de Kalocsay: Alex Kay, kiu aperis sur la paĝoj de Literatura Mondo kaj Lingvo Libro en 1935 kaj vivis longdaŭre. Oni povas renkonti ĝin ankaŭ en 1947-48 sub poemoj, eseoj, recenzoj.
La dua piketo: "Tarkonyi Lajos" ĝuste: Tarkony. "Totsche" ne estis lia plumnomo, sed la originala familia nomo. Temas pri nomŝanĝo, nomhungarigo. (Tarkony — proponita de Kalocsay — estas nomo de spica herbo Artemisia Dracunculus). Cetere la plumnomo de Totsche/Tarkony (mankanta en la manlibro) estis Lali Blond. Temas same pri nomŝanĝo ĉe Laszlo Somlai, antaŭe Spierer.
.
Eble koncernas la preskoboldon, kvankam dufoje skribita "Karczeg" ĝuste: Karczag; krome li kaŝiĝis sub Kagge kaj Q. Do inter la du oni devas meti punktokomon. La diableto petoladis ankaŭ ĉe la nomo de nia rusa samideano (nun duoble dufoje), "Lovgin" kies burĝa nomo estas ĝuste: Logvin, kaj ne "Lijer", sed ĝuste Liljer estis lia kaŝnomo. Same povas esti preseraro "Holvov" ĝuste: Hohlov.
Bedaŭrinde la riĉa trezorejo de ESPERANTO EN PERSPEKTIVO (1974) ne estis funde elĉerpita.
Kritiki estas facile...
Por kuraci la pikvundetojn, mi sendas al s-ro Marxz kelkajn kontribuaĵon kvazaŭ medikamenton:
KOMPLETIGO:
Paĉjo; by Baghy, Gyula
Onklo Paŭlo; V.N.; Albin Kalpay Balkanyi, Pal
Cezaro Barczi; Duŝano; Cobo Barczi, Geza
Kabo Bodo, Karoly
Eta; Roza Dornpik'; A. Cs.;
Ada; Eta Szigeti-Kardos Csiszar, Ada
Dek Dorval Dooren, Frans van
Krizantem Kazuko Kikisuma s-ino
Prunelo (tradukcionimo) Kokeny, Lajos
Jiri Karen Podmele, Ladislav
Serĝo Elgo Lagrange, Georges
-las (amputita el Teo Melas); Svarc Schwartz/Soros, Tivadar
Mad Mevo Stakian-Vuille, Madelain
drOth (t.e. drato) Toth, Vince d-ro
Nurak; Georgo Peterido Peneter;
Suzanette R.; Georgo E. Maura Waringhien, Gaston
Resume: La BIBLIOTEKA MANLIBRO estas grava verko, nemalhavebla katalogo por bibliotekoj, historiistoj, kolektantoj, lingvistoj, literatoroj kaj legemuloj.