La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Blanko sur nigro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Nigreblanka vivo

Ni tenas en la manoj la nedikan libron Blanko sur nigro de Rubén Gallego, tradukitan el la rusa de Kalle Kniivilä kaj eldonitan de la novjorka Mondial. Originale la verko estis publikigita en la jaro 2002 en la rubriko "Dokumenta prozo" de la rusia revuo Inostrannaja literatura (Alilanda literaturo), kvankam ĝi ne estis traduko, kutima por tiu gazeto. Jam tiu ĉi mallonga informo montras neordinaraĵojn, ligitajn kun la libro: la verko ne estas vera beletraĵo kaj la aŭtoro estas ruslingvano, sed samtempe iusence alilandano.
Jes, la sorto de Rubén Gallego estas malordinara kaj plena je eventoj, jen malfeliĉegaj, jen nekredeble bonŝancaj. Li, filo de filino de Ignacio Gallego, unu el la gvidantoj de la hispanaj komunistoj, naskiĝis en 1968 en Moskvo kaj tuj iĝis implikita en superaj politikaj intrigoj. Lia ĝemela frato mortis baldaŭ post la naskiĝo, li mem malsanas je cerba paralizo. Post iom da tempo oni informis lian patrinon-studentinon pri lia morto, sed fakte la knabo plu vivis. La malsana etulo restis sen gepatroj (lia patro forlasis la familion jam pli frue), kaj komenciĝis lia vojo tra sovetiaj internulejoj por handikapitoj. Fakte, la historio havas feliĉan finon: post multaj jaroj Rubén Gallego trovis sian patrinon kaj transloĝiĝis en la Okcidenton. La libro Blanko sur nigro jam ne estas la sola verko de la aŭtoro.
En la revuo la verko nomiĝis alie: Nigro sur blanko. Tio estas frazeologiaĵo, konata en multaj lingvoj, kun la signifo "klare, malambigue, unusence". Ĝuste tia estas tiu ĉi membiografia libro, rakontanta per tre simpla lingvaĵo pri la vivo de handikapito. En 2003 la verko gajnis la premion "Booker – Malferma Rusio".
La verko konsistas el 41 rakontetoj, kiuj similas al notoj en taglibro, kiam persono surpaperigas siajn impresojn pri iuj situacioj, rememoras eventetojn, skribas pri tio, kio lin afliktis aŭ entuziasmigis. La komparo kun taglibro iĝas eĉ pli ĝusta pro tio, ke mankas al la libro enhavtabelo kaj por trovi difinitan rakonton oni devas trafoliumi ĉion.
Multaj rakontoj estas dediĉitaj tute al la pripensado kaj taksado de la handikapa stato, de mensaj kaj korpaj problemoj de invalidoj, de aparta moralo (Batalo, p. 64-68). En la rakonto Debilulo (p. 36-39) Rubén Gallego meditas pri tio, ke multaj sanaj homoj rilatas al handikapuloj taksante ilin nur laŭ la ekstera aspekto, ne laŭ internaj kvalitoj. Neniam (p. 116-117) temas pri aferoj, kiujn pro sia invalideco handikapulo neniam povos fari. En kelkaj partetoj la aŭtoro admiras la zorgon pri handikapitoj en Usono.
Entute la libro estas priskribo de teruraĵoj de internulejoj kaj maljunulejoj kun zorgomanko, malbona nutrado, nehejtataj ĉambroj, flegistinoj, kiuj laciĝis porti senkrurulojn sur la manoj kaj purigi noktovazojn kaj pro tio batas kaj humiligas la senhelpulojn.
Aparte korpremas rakontoj pri la vivado de homoj en maljunulejoj. Post la fino de lernejo internulejanoj, kiujn la gepatroj ne prenis hejmen kaj kiuj ne povis marŝi pro malsano, trafis tien. Laŭleĝe la maljunulejo devis ene de unu jaro doni al ili rulseĝon, sed fakte oni simple ne havis rulseĝojn. Preskaŭ ĉiuj junuloj baldaŭ post la eniro en maljunulejon mortis, ĉar neniu venis helpi al ili kaj zorgi pri ili. El la ok junuloj, pri kiuj Rubén Gallego parolas en la rakonto La buboj (p. 29-34), sep mortis, ne travivinte eĉ unu monaton, kaj la oka tre baldaŭ poste. Dolore oni legas, kiel en maljunulejo suferas eĉ "ordinaraj" maljunaj homoj (Bastono, Pekulino, Oficiro, Nutristino, p. 100-111).
En kelkaj rakontoj estas priskribitaj konkretaj homoj: handikapita knabo, kies patrino laboris en sovetiaj tempoj en komerco, do, knabo el sufiĉe riĉa familio (Saŝa, p. 40-48); instruisto de la germana lingvo, kiu opiniis ĉion germanan la plej bona (Germano, p. 54-55). Tre sentimenta estas la rakonto Njaneĉki (p. 27-28) pri bona flegistino, aŭ "onjo", kiel tiuj virinoj estas nomataj en la traduko. Alia optimisma rakonto temas pri hundo, kiu mem venis en internulejon, estis lasita vivi tie kaj ne estis fordonita al eksa mastro, deziranta fari el ĝi ĉapon (Hundo, p. 86-91).
El multaj historioj la leganto ĉerpos faktojn pri la ĉiutaga vivo en Sovetio en la jaroj 1970-80: pri manĝaĵo, pri muziko, pri paskaj kaj novjaraj tradicioj, pri sovetiaj regantoj kaj herooj.
La traduko de la libro estas bona. De unu flanko, la tasko de la tradukisto ne estis tre malfacila, ĉar en la rusa originalo la frazoj estas mallongaj kaj sen fajnaj parolturnoj. De alia flanko, la aŭtoro jen kaj jen uzis ĵargonajn vortojn, citis kantojn kaj versaĵojn, aŭ simple priskribis tipe rusajn realaĵojn. Kalle Kniivilä faris ĉion ĉi komprenebla por la leganto, aldonante, kie necesis, klarigajn notojn. La laboro de la tradukisto estas des pli laŭdenda, se enkalkuli ke li mem ne estas sovetiano. Ankaŭ la tipografio de la libro estas bona, la teksto estas tre klare legebla, tajperaroj estas raregaj.
Por la Esperanta eldono Rubén Gallego verkis apartan antaŭparolon kun brila epigrafo el Vasilij Eroŝenko, tre ĝuste transdonanta la ĉefan ideon de la libro:

Sunon celi – jen feliĉo de la agla koro.
Suben ne ekflugu,
Suben ne rigardu.
Sube – kaĝo ombra kaj malvasta,
Sube – loko kie mortas sklavoj.
Suben ne ekflugu,
Suben ne rigardu.
Sube – mondo malfortula,
Sube – mondo de homaĉoj.
Suben ne ekflugu,
Suben ne rigardu.
Entute Blanko sur nigro estas libro pri bono, venko, ĝojoj, amo kaj heroeco.

Anna kaj Mati Pentus

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.