Laŭ pola multlingvulo: „Se vi volas ellerni la legadon – legu, se vi volas ellerni la skribadon - skribu; se vi volas ellerni la
tradukadon - traduku; kaj se vi volas ellerni la parolkapablon - parolu!” Se flue, do faru tion flue. Kie kaj kiel oni trovu aŭ
kreu al si cirkonstancojn por aktiva lingvouzo malkaŝas en sia
broŝureto Andrzej Pettyn, la fama kursgvidanto kaj ĵurnalisto de
Pola Radio. La facile legebla konsilaro enhavas utilajn
trukojn por kapabli paroli, konversacii, efike uzi la jam
lernitan lingvon. La verkinto ne nur transdonas proprajn
spertojn, sed proponas ankaŭ helpon, propagandante - pro
komposteraro eĉ dufoje - (preskaŭ nur) siajn, sendube bonajn
verkojn, lernilojn. Ĉu vi aŭdis, ke ... leginte la liajn, vi
trovos ankaŭ aliajn?