La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

100 zamenhofaj proverboj
Serio 2

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La ŝanco ekzerci sian cerbon


majo 2011
Ĉe la libroservo dum la kongreso en Vilno, multaj esperantistoj rimarkis kun intereso la supran libreton. Trafoliumante ĝin ili trovis paĝojn da misteraj simboloj; bedaŭrinde multaj homoj ne komprenis pri kio temas, kaj tuj remetis la libron sen pliaj esploroj. Tiel ili maltrafis la ŝancon ekzerci sian cerbon per aparte postulaj kaj lerte elpensitaj enigmoj.
La enigmoj de Nora Caragea aperas jam delonge en la revuo La gazeto, kaj nun ŝi kolektis kvindekon da ili en ĉi tiu libreto. Sur ĉiu paĝo aperas paro da zamenhofaj proverboj, en kiuj ĉiu litero estas anstataŭigata per siimbolo: la sama simbolo reprezentas la saman literon. Por solvi ilin ne necesas koni parkere la tutan proverbaron; sufiĉas logika pensado kaj bona kono de Esperanto.
Tipa paĝo en la libreto estas jena:

Granda helpo en la supra enigmo (kiu estas inter la pli facilaj), estas la vortetoj ∞୪ kaj ୪∞.
En Esperanto ekzistas laŭ mia scio nur du aŭ tri paroj da du-literaj vortoj, kiuj havas sencon eĉ se la literoj estas inversigitaj – sed pli mi ne malkaŝos.
Surpriza manko en la libro estas listo de solvoj. La verkinto ne permesas, ke oni tro facile cedu al la tento serĉi helpilon ĉe la fino de la libro. Atinginte la ĝustan rezulton, oni tuj konstatas tion; tamen mi mem, kiel sendube multaj aliaj enigmemuloj, preferus kontroli la ĝustecon de miaj solvoj. Eblas fari tion rigardante en la Proverbaro, trovebla nun en Interreto por tiuj, kiuj mem ne posedas la libron.
Kaj se vi ege scivolas pri la ĝusta solvo de la supra enigmo, necesos atendi unu monaton, por trovi ĝin en la venonta numero de Esperanto.

Anna Löwenstein

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.