La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esperanto: evoluo kaj degenero

  • Author: André Cherpillod
  • Kind: other book
  • Availability: In stock
  • Price: €4.50
  • Year of publication: 2016
  • Format: libro
  • Description: Komentitaj ekzemploj de la "fundamenta" kaj "kontraŭfundamenta" evoluoj en Esperanto.
  • Pages: 61
  • Width: 148 mm
  • Height: 210 mm
  • ISBN: 978-2-36620-041-6
  • Review:
    • De pp: Leginda verketo
  • Rating: 5/6 Add my rating
    ★★★★★☆ Mi legis tiun ĉi broŝuron sen spirhalto. La aŭtoro ne nur argumentas, ke la lingvo nuna ofte kontraŭas la Fundamenton, sed ankaŭ, ke fojfoje ekzistas favora fluo for de ĝi. Nepre leginda materialo! (Paul Peeraerts)
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Leginda verketo

Publikigita ĉe
Listo Nova!
André Cherpillod estas unu el la plej verkemaj aŭtoroj nuntempaj. La Retbutiko listigas nun 103 librojn liajn. Unu el la ĉi-jaraj estas: „Esperanto: evoluo kaj degenero”, broŝuro nur 60-paĝa, sed riĉenhava.

Ni citu nur kelkajn ekzemplojn el la libro pri tiu evoluo (aŭ degenero?):

En la verko „Marta” Zamenhof skribis: „Mi vidis fraŭlinon Malvinon”. En la biblio tradukita de li oni povas legi, ke la rivero Giĥon „ĉirkaŭas la tutan landon Etiopujon”. Zamenhof do konsideris la lastan vorton de tiuj frazoj epiteto. Nun instruistoj de Esperanto verŝajne ruĝe trastrekus tiajn frazojn. La nunaj gramatikistoj ja nomas tiun finan vorton en la frazo „predikativo” kaj ne „epiteto”. Cherpillod nomas tion bona evoluo.

Ĉu oni diru, ke oni „paŝon post paŝo atingas la celon en gloro” aŭ „paŝo post paŝo”? Zamenhof uzis la formojn sen akuzativo, ekzemple „Mi procesos kontraŭ vi vizaĝo kontraŭ vizaĝo”. Cherpillod nomas tiun formon interpozitivo. Pluraj bonaj aŭtoroj tamen nun uzas la formon kun akuzativo, kiel Anna Löwenstein en sia „La ŝtona urbo”: „Mi rigardis senhelpe dum la defendantoj retiriĝis paŝon post paŝo malsupren de la remparo.” Tion Cherpillod nomas malbona evoluo, degenero.

Kelkfoje vi samopinios kun la aŭtoro, fojfoje ne. Sed leginda la verketo certe estas!

pp

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.