La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esprimo de sentoj en Esperanto

  • Author: Edmond Privat
  • Kind: interlinguistics
  • Availability: Not in stock
  • Price: ±€7.50
  • Year of publication: 2000
  • Format: libro glubindita
  • Description: La verketo "Esprimo de sentoj en Esperanto" de Edmond Privat aperis en 1931 en 5000 ekzempleroj. Post tiu unua eldono sekvis tri pliaj eldonoj en entute 7500 ekzempleroj. Nun, post kvinjara elĉerpiĝo de la 4a eldono, venas la 5a. Kial ankoraŭ reeldoni verkon sepdekjaraghan? Ed Borsboom opinias:
    "Relegante mi konstatis, ke la rimarkoj de la aŭtoro pri nia lingvo tute ne malnoviĝis. Liaj vortoj preskaŭ sur ĉiuj paĝoj aktualas [...] La Esperanto de Privat restis freŝa kaj elasta kun mallongaj frazoj kaj belaj metaforoj. La verkisto klarigas ĉion sen apliko de sciencaj terminoj [...] 'Esprimo de sentoj' devus stari laŭ mi ankoraŭ en la tria jarmilo sur ĉiu librolisto por iu meza Esperanto-ekzameno."
  • Pages: 56
  • Width: 148 mm
  • Height: 210 mm
  • ISBN: 90-805651-1-3
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pensoj kaj sentoj

La libro Esprimo de sentoj en Esperanto de la fama esperantisto Edmond Privat allogas jam per sia titolo. Kiu ne volas bele kaj ĝuste esprimi siajn pensojn kaj sentojn? Tamen ĉi tiu libro estas nek vortaro de bildecaj esprimoj, nek lernilo pri uzado de afiksoj aŭ ĝenerale vortfarado, nek praktika gvidilo simila al „Kiel diri al la knabino pri sia amo” aŭ „Kiel priskribi siajn suferojn kaŭzitajn de venonta vizito al dentisto”. La libro estas adresita al amantoj de lingvo, kiujn interesas la esprimaj rimedoj kaj eblecoj de Esperanto aparte kaj kompare kun aliaj lingvoj. Lingvamaj personoj povas fariĝi studentoj de doktoro E. Privat ­ ja la verko estas resumo de lia kurso por lingvoscienca fako de beletristika fakultato. Ne konfuziĝu, se vi ne konas lingvistikajn terminojn. La aŭtoro intence evitas ilin por fari la verkon komprenebla por ĉiu. Plie, la stilo de E. Privat estas tiom facila kaj alloga, ke, eĉ se li dezirus klarigi ion speciale sciencan, la leganto komprenus ĉion, ne rimarkante malfacilaĵojn. La rakonto estas mirinde figura: ĉu vi komparis iam fundamenton de lingvo kun klavaro de piano, aŭ homon, malbone parolantan en fremda lingvo, kun ties sklavo?

La verko enhavas dek ĉapitretojn. El la aŭtora enkonduko oni ekscias, ke la unuaj kvar ĉapitroj koncernas la lingvon Esperanto ĝenerale, sen speciala atento al esprimrimedoj. La sekvantaj ses ĉapitroj priskribas, kiel elementoj de la lingvo iĝas iloj por sentesprimado. Oni povas tre facile orienti sin en la libro, ĉar ĉiun ĉapitron antaŭas detala listo de ĝiaj temoj.

E. Privat plurripetas, ke la libro ne pretendas esti plena kaj sistema studo de esperanta stilistiko, sed ke ĝi nur montras la vojon al tia studo kaj celas veki intereson pri ĝi.

La aŭtoro asertas, ke ĉiuj lingvoj uzas esence la samajn esprimrimedojn. Li konsideras kvin ĉefajn rimedklasojn: sona plilaŭtigo de iu aŭ alia frazero, ŝanĝo en vortordo, forigo aŭ ripeto de vortoj, elekto de pli taŭgaj vortoj, kreo aŭ modifo de vortoj. Evidentiĝas, ke Esperanto malgajnas kontraŭ naciaj lingvoj nur en kvanto de sinonimoj; samtempe ĝia ebleco produkti novajn vortojn estas senlima.

E. Privat analizas fortajn flankojn de Esperanto rilate al sentesprimado kaj klarigas kialojn de malsukceso de iuj esprimrimedoj.

Ni konsilas legi tiun ĉi verkon al adeptoj de la „severa” parolstilo, al tiuj, kiuj timas uzi „nevortarajn” vortojn kaj „nelernolibrajn” esprimojn. Eble, la aŭtoro konvinkos tiajn esperantistojn, ke ĝuste nekutimaj, neatenditaj parolturnoj estas la plej trafaj por esprimi „sentan koloron”.

La tuta libro estas trapenetrita de amo al Esperanto kaj de konvinkiteco pri ĝia esprimpleneco. Tia konvinkiteco altiras legantojn kaj, interalie, faras tiun ĉi verkon riĉa fonto de argumentoj, kiujn tiom ofte esperantistoj ne povas trovi en disputoj kun neesperantistoj pri la valoro de Esperanto.

La unua eldono de Esprimo de sentoj en Esperanto aperis en 1931. La nova eldono, pretigita de Internacia Esperanto-Instituto, estas jam la kvina. Kiel aneksaĵojn la libro enhavas kronologian tabelon de la vivo de ĝia talentega aŭtoro Edmond Privat kaj eltiraĵon el lia bibliografio.

Anna kaj Mati Pentus

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.