Ĉi tiu libro prezentas multajn argumentojn por E-o kaj refutas kritikon. 4a represo el 1991, tradukita de franclingva originalo al la nederlanda lingvo. Oftaj demandoj pri E-o:
- Kiom da homoj parolas E-on? 20 milionoj.
- Ni jam havas la anglan lingvon kiel internacian, kial ni bezonas novan? Neniu internacia organizo uzas nur la anglan (ekz-e UN, Eŭropa Unio). Post unu jaro da studado de E-o oni povas pli bone esprimi sin ol post 7 aŭ 8 jaroj da studo de la angla lingvo. La angla kiel internacia lingvo donas tro da pezo al la anglalingva kulturo.
- Ĉu en E-o kiel artefarita lingvo eblas esprimi sentojn, verki poezion aŭ diskuti je alta intelekta nivelo? La aŭtoro detale respondas.
- Kaj tiel plu.
En kelkaj partoj la aŭtoro referencas al lingvoj kies strukturo probable ne estas konata al nepoliglotaj legantoj: ekz-e la franca, ĉina, indonezia, vjetnama, latino ktp.
Iom tro da emfazo al franca vidpunkto; ekz-e la rolo kaj prestiĝo de la franca Akademio probable ne estas evidentaj por tiuj kiuj ne konas la franclingvan kulturon. Ankaŭ parte malnoviĝinta enhavo: 9 oficialaj lingvoj en Eŭropa Unio! Hodiaŭ estas jam 24.