Mi finlegis la libron, sed ne tre ŝatis ĝin. Ĝi estas romano, sed havas strukturon de kolekto de mallongaj rakontoj pri diversaj kazoj traktitaj de la Triopo.
Foje la situacioj kaj scenoj estas amuzaj kaj interesaj, kaj ili estas klara satiro de burokratoj kaj burokratismo. Sed, ofte ŝajnas, ke la samaj ideoj daŭre ripetiĝas
kaj pro tio estas iom enuiga. Eble estintus pli amuza se mi pli bone konus la sovetunian sistemon. Ankaŭ tre ĝenis, ke la tradukisto uzis multe da nenecesaj neologismoj
kaj maloftaj vortoj. Pro tio mi devis dum la legado ofte uzi vortaron, sed tamen ne havas la senton, ke mi lernis multajn utilajn vortojn. Mi verŝajne ne rekomendus ĉi tiun libron al aliaj,
sed ja legus la esperantlingvajn tradukojn de aliaj libroj de la Strugackij fratoj.