La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Heksakloro unu komo tri

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Malfermitaj teatraĵoj

Zam- Zam- Zamenhof estas alegoria historia teatraĵo pri la vivo de la kreinto kaj iniciatinto de Esperanto. Kelkaj protagonistoj estas historiaj (ekzemple Zamenhof kaj liaj gepatroj, la brita kronprinco Charles, abatino Hildegard, Descartes ks) kaj aliaj estas alegoriaj (ekzemple Blanka Aglo, Neregu Laverb, Amo Amas ks). La teatraĵo enhavas humurajn situaciojn kaj dialogojn, ofte danke al spritaj anakronismoj. La aŭtoro ŝajnigas improvizon, enŝovante protagoniston kiu nomiĝas "Reĝisoro", kiu "gvidas provludadon", por tiel diri. Okazas amuzaj komentoj inter la aktoroj aŭ inter ili kaj la reĝisoro, kvazaŭ la aktoroj estus elirintaj el siaj roloj kaj la reĝisoro el sia tasko. Per tiu ĉi preteksto la aŭtoro iusence klopodas kvazaŭ forigi "la kvaran muron" (la imagan travideblan muron, kiu apartigas la scenejon de la publiko, dum kutima spektaklo). Tial la spektaklo okazas kvazaŭ "malfermita" al la publiko. Samkiel la klaŭnoj de Shakespeare, la Reĝisoro permesas al si esprimi ŝerce tiklajn kritikojn pri la Esperanta publiko ("Nia publiko komprenas nenion pri arto, eĉ malpli pri humuro… insistas pri fideleco historia... faktoj… kvazaŭ faktoj bonan teatraĵon kreus.") kaj akrajn kritikojn pri la teatraĵo mem ("Nura burleskaĵo… tipe Esperanta… sen ajna arta valoro. Kiam la verda popolo traktos serioze sian hontinde neglektatan teatron? Foje… mi seniluziiĝas.").
Mikael kaj la monstro (en la volumo La Verda Ranaro prezentas… ) estas alegoria unuakta dramo, pri la ideo de eŭtanazio. Iusence ĝi similas mezepokajn "moralecajn dramojn", traktante temon pri moralo laŭ alegoria maniero. Ankaŭ tie ĉi "la kvara muro" estas iusence kvazaŭ forigita, ĉar la protagonistoj fojfoje rekte alparolas la publikon. Ankaŭ ĉi tie troviĝas la ekvivalento de la tipa Shakespear’a klaŭno: la alegoriaj protagonistoj nomataj "Viro" kaj "Virino", kiuj enkorpigas la ordinarajn nunajn homojn. Kaj ankaŭ tie ĉi aperas ĉe la fino, ŝerce, akra kritiko pri la teatraĵo mem. (Diras Viro: "komedio tro peza". Diras Virino: "tragedio tro leĝera".)
Pacaj batalantoj, same en la volumo La Verda Ranaro prezentas…, estas unuakta dramo pri la nuna socia rolo de Esperanto. Tie ĉi "la kvara muro" ne estas forigita, sed la temo estas ege aktuala kaj tikla por la esperantista publiko, kiu supozeble ekscitite daŭrigos la dialogojn de la dramo longtempe post la fino de la spektaklo, iusence "enirante la scenejon". Tiu ĉi eco de "priidea" teatraĵo (kiu pensigas onin pri i.a. la dramoj de Bernard Shaw) donas la senton, ke la spektaklo estas "malfermita" al la publiko, kiun oni ekscitas pensi post la spektaklo, opinii, eĉ kvereli, eĉ batali pri la ideoj prezentitaj sur la scenejo. Jen kiel Maks, seniluziiĝinta lernanto de Esperanto, kritikas la Movadon: "… en via Esperanta mondo ĉiam vintras… […] ĉio konservendas en granda frostigilo, por protekti kontraŭ la varmo de la suno… la varmo de la realo. […] … jen la tragedio… la tragedio de Esperanto. Tro da espero… maltro da pero." La instruistino de Maks, havante iel malfortan karakteron, nur malfirme kaj nesufiĉe konvinke kontraŭstaras liajn vortojn. Tia konduto ja estas taŭga el la vidpunkto de la dramstrukturo, ĉar ĝi kongruas kun la revemo kaj neagemo de la protagonisto. Ŝia karaktero vekas la seniluziiĝon de la lernanto, kiu ĝeneraligas siajn impresojn pensante, ke la tutan Movadon konsistigas nur neagemaj revuloj. Ĉu vere? Jen temo de konversacio, post la spektaklo.
Heksakloro unu komo tri estas triakta tragedio, en kiu oni pritraktas problemojn rilate la nunan poluadon de nia planedo, kaŭze de la industria evoluo. Tiu ĉi teatraĵo estas strukturita kiel "bone farita teatraĵo" (en la angla: well-made play) laŭ la maniero de Bernard Shaw. Samkiel ties teatraĵoj, ĝi pensigas la publikon pri sociaj rilatoj kaj ĉe la fino restas "malfermita" al diversaj komentoj. En mallonga noto, la aŭtoro mencias la realan eventon kiu inspiris la teatraĵon: "En februaro 2000, loĝantoj de la vilaĝo Weston, proksima al Liverpool en la nord-okcidenta Anglujo, devis forlasi sian hejmon pro toksoj dum jardekoj likantaj el apuda industria rubejo apartenanta al la brita ĥemiaĵo-giganto ICI. La kompanio kompensis la elhejmigitojn, akirante por ili novajn loĝejojn."
La tri aktoj okazas en la sama tago, matene (la unua akto), posttagmeze (la dua akto) kaj fruvespere (la tria akto). Tamen, pere de la dialogoj, la du ĉefaj protagonistoj (la maljunaj ges-roj Falman) bilancas sian tutan vivon. Ilia deziro paroli pri la pasinto motiviĝas per tio, ke ili devas forlasi la urbon, kie ili loĝis dum jardekoj. La estonto timigas ilin, ĉar ili sentas sin multe pli maljunaj ol ili vere estas, kaŭze de sia malbona sanstato. Iom post iom evidentiĝas per la dialogoj, ke ili loĝas en urbo kie la loĝantoj estas tre malsanaj, maljuniĝas tro rapide kaj mortas ege frue. Sur la scenejo aperas nur la salono de ges-roj Falman, de la komenco ĝis la fino de la spektaklo. Tamen, la spaco de la agado estas lerte plilarĝigita, pere de la komentoj de aliaj protagonistoj enirantaj la salonon, kaj ankaŭ pere de teleskopo ĉe la fenestro. (Teleskopo-rigardado estas la ĉefa hobio de s-ro Falman, kiu danke al tiu ilo kapablas laŭte komenti pri tio kion li vidas sur la rivero, en la korto de la ĥemia fabriko ks.). La streĉiteco kreskas, ĝis s-ro Falman komprenas, ke li mem forĵetis danĝerajn ĥemiaĵojn en la rubujon dum jardekoj, senscie. Tiu ĉi malkovro igas lin senti sin tiom kulpa, ke li sinmortigas. Fakte, li ne celas puni nur sin mem per tiu sinmortigo, sed precipe la estraranojn de la fabriko. Ili devintus kompreni sian profundan kulpon, pere de la gesto de s-ro Falman. Malgraŭ ĉio, s-ro Falman komprenas tro malfrue, ĝuste post kiam li jam englutis venenon, ke la estraranoj faris tian grandegan eraron nur pro nescio (do, senintence), kaj nun ili klopodas ripari la damaĝojn kiel eble plej bone. La senutileco de lia gesto donas la senton de tragedio je la fino de la teatraĵo.
Laŭ la konata difino de Aristotelo, tragedio estas tiu teatraĵo, kiu igas la spektanton senti kompaton kaj timon. La viveco de la protagonistoj ja donis al mi la senton de kompato por la familio Falman. Krome, la aktualeco de la problemo pri poluado kaj la pensigaj dialogoj ja donis al mi la senton de timo pri tio, ke simila situacio povus okazi ie ajn en la mondo. Mi eĉ ekhavis malagrablan senton de kulpo, pro tio, ke en nia urbo ni ankoraŭ ne organizis kolektadon de uzitaj piloj, kaj ni daŭre forĵetas ilin en la domajn rubujojn… Mi rememoras, ke Bernard Shaw nomis tri el siaj plej bonaj teatraĵoj "malagrablaj teatraĵoj", ĉar la tiklaj sociaj temoj pritraktataj tie celis kulpigi la burĝajn spektantojn (kaj tial eduki ilin, kompreneble). La tragedio de Gubbins donis al mi similan senton de "malagrablaĵo", kaj per tia konfeso mi faras komplimenton al la aŭtoro. Entute, mi havas la impreson, ke la aŭtoro ja traktas tre serioze kaj respondece la esperantistan publikon.

Luiza Carol

Hibrida verko

Paul Gubbins plurfoje gajnis premiojn pri teatraĵo en la Belartaj Konkursoj. Per Heksakloro unu komo tri li akiris la unuan premion de 2004. Laŭ la antaŭparolo li verkis ĝin pro iama komento de Marjorie Boulton, laŭ kiu ne troviĝas tragedio en klasika senco inter la Esperantaj dramoj.

Efektive Heksakloro unu komo tri estas hibrida verko. Ĝi komenciĝas kiel relative normala teatraĵo en la naturalisma tradicio de la 20a jarcento, kun psikologia kaj socia enhavo kaj pli-malpli realisma dialogo. Kiel tia ĝi estas sufiĉe bona, kvankam la dialogoj kelkloke suferas pro troa informemo de la aŭtoro, pro kio la scenoj ne ĉiam impresas tute konvinke. La bazo de la intrigo tamen estas tre bona. Temas pri moderna kaj grava temo, en kiu rolas ekologio, klasaj diferencoj kaj aliaj sociaj demandoj. Ni trovas nin en laborista hejmo de iu nordangla vilaĝo. Tamen, meze de la verko, pli precize sur paĝo 37, ĉesas la hodiaŭa teatraĵo kaj ni trovas nin kvazaŭ en ia Sofokla tragedio, kun Edipo-simila protagonisto, kvankam lokita en nian tempon. Kompreneble troviĝas kaŭzo de tia ŝanĝiĝo, ia subita aŭ finfina ekkonscio pri la signifo de iamaj agoj. Malgraŭ tio mi trovas la drastan ŝanĝon tre stranga el ĉiuj vidpunktoj: logika, estetika, psikologia, dramaturgia. Se temus pri intenca efekto, se la aŭtoro vere celus absurdan aŭ satiran efikon, eblus almenaŭ konsideri la aferon. Sed nenio kredigas tion. Supozeble Gubbins mem ne konscias la strangecon de sia hibrida verko. Plej kredeble li decidis plenumi la imagitan "mendon" de Marjorie Boulton, kreante Esperantan tragedion en moderna medio, kaj tiu decido pri ĝenro kondukis lin al la jena solvo. Ŝajne mankis al li kompreno, ke la interna logiko de lia elektita historio postulis ion tute alian.

Oni jam ofte konstatis, ke la Esperanta drama arto ege postrestas rilate al la prozo kaj poezio. Gubbins ja havas kelkajn el la talentoj bezonataj por iom ŝtopi tiun breĉon. Bedaŭrinde tamen aliaj mankas. Eble plej grave mankas al li fido kaj respekto al la kreitaj intrigo kaj figuroj. La fakto, ke kreis ilin la aŭtoro, ne donas al tiu la rajton trakti ilin kontraŭ ilia naturo, kiel okazas en Heksakloro unu komo tri.

Sten Johansson

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.