La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Infero en aŭtuno

  • Author: Bernard Golden
  • Kind: novel
  • Availability: Sold out
  • Price: ±€3.74
  • Year of publication: 1993
  • Description: Krimromaneto pri ama plurangulo.
  • Pages: 46
  • Height: 210 mm
  • Review:
    • De Antonio Valén: Infero en aŭtuno
    • De Sten Johansson: Ne malfermu!
    • Aŭtunaspekta sed streĉa: Infero en aŭtuno estas mallonga sed sufiĉe streĉa krimromaneto, supozeble originale verkita en Esperanto, de la konata Bernard Golden. Kiu dum la legado kredas scii, kiel finiĝos la rakonto, plej verŝajne eraras. Okazas ja kelkaj neatenditaj ŝanĝiĝoj.
      Literature la verketo estas senpretenda, sed en krimromano oni ja ne atendas stilajn geniaĵojn.
      Aspekte la verko estas pli ol modesta: vinktitaj paperfolioj sen kovrilo, sen iom da koloro, krime mornaj...
      Malgraŭ tio ŝatantoj de la ĝenro volos posedi ĝin. (Paul Peeraerts - Monato 1993/12, p. 22)
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Infero en aŭtuno

Publikigita ĉe
Kajeroj el la Sudo

Tre malfacilas paroli pri Bernard Golden sen mencii lian "goldenan" artikol-verkemon. Oniklaĉe, en la redaktejo de tre konata Eo-revuo multaj liaj artikoloj sidas en granda tirkesto –ĉar ili eminente taŭgas por ŝtopi blankaĵojn de ĉiu aperonta numero. Kredu, ne kredu, mi devas tuj diri, ke mi ĉiam legas kion ajn kun la subskribo de Bernard Golden: malgraŭ oftaj harfendismo kaj tropedanteco oni ĉiam lernas ĉe bona lingvo-metiisto. Aparte plaĉas liaj tradraŝoj al la t.n.
"analiza skolo", kies korifeo jam 87-jariĝis...

Foje tamen, Golden eniras la kampon de la esperanta prozo.
Ĝis nun li publikigis la rakontaron Hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ kaj Bestoj kaj homoj. La rapide ellegebla romaneto Infero en aŭtuno tre similas ambaŭ librojn stile kaj forme. Oni same ricevas la impreson legi tradukon el anglalingva originalo sub esperanta vesto: usonecaj tekniko, tono kaj etoso pere de abundaj dialogoj. Ŝajnas, ke la verkisto ne ĉerpis el esperantaj fontoj por verki rakontojn sed el sialingvaj. Kvankam la iom plataj roluloj (ne eblus aliel en tiutipa romaneto) parolas tre romanece kaj unutavole, la stilo tamen ĉiam tre klaras, eble ĉar la aŭtoro ne celas beletrajn pretendojn sed distron kaj viglan intrigon. Ĉu sukcese?

La enhavo temas pri amafero inter junulo kaj edzino, en kiu implikiĝas ankaŭ la edzo kaj dua amanto: murdo-projektoj kaj monaj interesoj en rapida ago-disvolviĝo kondukos al fino tragedia. La revuo Esperanto sub la Suda Kruco (n-ro 6, novembro-decembro 1993) skribas pri la romaneto de Golden: "Disra novelo, facila stilo, intrigo iom surprizhava.
Literatura valoro tia, al kiu oni kutimiĝis en esperanto.
Leginda, sed ne legenda". Mi konsentas, ĝuste ĉar Golden ne pretendas alton sed nur plaĉon. En Eŭska Kverko (n-ro 3) aperas anonceto pri Infero en aŭtuno: "ideala kiel postkursa legaĵo". Tute trafe kaj juste.

Nur du finaj rimarkoj: 1) la simplega kovrilo ne tro instigas al legado; 2) la libro-finaj glosoj tre bonas kaj precizas.
Nehazarde, Golden sekvas sian propran rekomendon kiel akademia sekciestro pri la venonta PIV-ido.

Antonio Valén

Ne malfermu!

Bernard Golden plej konatas en Esperantio kiel verkanto de detalriĉaj, galaj kaj unuokulaj artikoloj pri temoj lingvaj kaj aliaj. Li tamen plurfoje aktivis ankaŭ en la beletra kampo, ricevis multajn premiojn en la Belartaj Konkursoj kaj eldonis novelojn, el kiuj kelkaj estas legindaj. Tio tamen ne direblas pri Infero en Aŭtuno. Se ekzistus konkurso Malbelarta, ĝi certe donus al ĉi kajereto la premion "Nova Tedanto". La subtitolo "romaneto" pri ĉi tiuj 35 paĝoj da teksto ŝajnus akra ironio, se ne temus pri Bernard Golden, ĉe kiu memironio ne imageblas. Mizera intrigo kretena, peza kaj senviva disvolvo de eventoj, rekordo pri malpsikologio, plena konfuzo pri perspektivoj, teda stilo plumpa. La sola malplendo estas, ke mankas lingvaj eraroj, se ne konsideri la bizaran parencan rilaton "Li estas kuzino de mia edzo" (p. 32).

Evidente la eldonisto konsentis kun mia prijuĝo, ĉar li donis al ĉi rubaĵo tute konvenan formon. Jen teksto malbele tajpita, mise senmarĝene enpaĝigita, ekstreme fuŝe kaj malklare kopiita sur malglata papero, oblikve vinktita, sen kovrilo kaj - kiel kremo sur la kuko - kun rando ne ebentranĉita, tiel ke ne eblas foliumi la kajeraĉon. Supozeble la eldonisto volis laŭeble protekti nin kontraŭ la enhavo, malhelpante foliumadon kaj legadon. Dankon pro tiu bona intenco, Debrecena Bulteno! Mankas nur la averta surskribo: Ne malfermu!

Sten Johansson

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.