La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Elektitaj tekstoj pri Internacia Juro

  • Author: Ivo Lapenna
  • Kind: other book
  • Availability: Not in stock
  • Price: ±€30.00
  • Year of publication: 2017
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: Pli ol 40 fakaj tekstoj publikigitaj inter 1949 kaj 1992.
  • Pages: 364
  • Height: 240 mm
  • ISBN: 9789535841890
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ivo Lapenna – esperantisto kaj juristo


novembro 2017
En 2001 aperis Eseoj memore al Ivo Lapenna kun multaj kontribuaĵoj, ki­uj bone prilumas la vivoverkon de La­­penna, eĉ se oni limigas sin al lia akti­veco en Esperanto kaj en la Esperan­to-Movado.
Granda parto de lia heredaĵo es­tas sufiĉe facile akirebla, ekzemple liaj Retoriko, Aktualaj Problemoj de la Nun­tempa Internacia Vivo, Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj kaj Esperanto en Perspektivo, ĉiuj ne malhaveblaj en la biblioteko de klera esperantisto.
Kiam temas pri la dise aperintaj arti­koloj kaj prelegoj de Lapenna pri juraj temoj, la situacio estas tute alia kun la sola escepto de Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo. Tio ne donas justecon al la fakto, ke li havis tre vastajn spertojn kaj estis fake tre re­konita precize en la jura kampo.
Ĉar Lapenna vaste utiligis sian ju­­ran scion ankaŭ en Esperanto. En Ese­oj memore al Ivo Lapenna Reinhard Hau­­penthal kompilis bibliografion de liaj juraj artikoloj. Surbaze de tiu bib­liografio li editoris la nunan volu­mon, kiu enhavas 42 tekstojn pri diversaj ju­raj temoj, kaj kiu aperis en la 30-a jaro post la forpaso de Ivo Lapenna. Bedaŭrinde s-ro Haupenthal ne povis vidi la presitan volumon, ĉar li forpasis en septembro 2016.
Ivo Lapenna fondis en 1957 la Internacian Esperanto-Asocion de Ju­ri­stoj kaj estis ĝia prezidanto ĝis sia morto en 1987. Dum pluraj jaroj li redaktis ĝian organon Internacia Jura Revuo. Ne estas strange, ke la plejparto de la artikoloj (25) aperis en tiu revuo, dum la aliaj aperis en Scienca Revuo (6) kaj pluraj aliaj revuoj. La artikoloj aperis inter 1949 kaj 1992.
Kiam oni trafoliumas la volumon, oni estas frapata de la vasta varieco de temoj pritraktitaj en la artikoloj. La temoj de la artikoloj bone respegulas la multfacetan aktivecon de Ivo Lapenna sur la jura kampo. Tial ne estas mirinde, ke 16 artikoloj havas temojn pri orienteŭropa juro ks. Preskaŭ la sama nombro (15) havas temojn el la internacia juro, inkluzive la homajn rajtojn, kiuj ĉiam ludis gravan rolon en lia laboro. La reston de la libro okupas 11 artikoloj precipe pri la lingva problemo sur diversaj kampoj.
La titolo de la libro do ne estas tute trafa, kiam ĝi parolas (sole) pri elektitaj tekstoj pri internacia juro. Tio tamen ne havas grandan signifon, ĉar la 42 tekstoj estas ĉiuj verkitaj de la sama aŭtoro en lia konata modela stilo kaj lingvouzo. Nenie Lapenna havas eĉ etan tenden­con ekuzi la polvan stilon karakterizan por skribantoj tro kaptitaj de la detaloj de sia fako. Tute male, legante la tek­stojn de Ivo Lapenna, oni kvazaŭ aŭ­skultas la oratoron de la Universalaj Kongresoj kaj la aŭtoron de Retoriko. Tio ne povas ne influi la propran stilon de la leganto mem. Legante pri la diversaj juraj temoj oni samtempe akiras taŭgan juran terminologion (aŭ kompetentajn tiurilatajn sugestojn), uti­lan ankaŭ en la propraj kuntekstoj de la leganto. Ekzemple li malakceptis – laŭ mia opinio tute prave – la terminon Eŭropaj Komunumoj favore al Eŭropaj Komunaĵoj, ĉar evidente en teksto pri Eŭropa juro estas necese diferencigi in­ter la supera organizaĵo (nun Eŭropa Unio) kaj la lokaj komunumoj. Oni po­vas prave diri, ke legado de juraj tek­s­toj de Ivo Lapenna same utilas en la sfero de la juro, kiel en la kulturo pli ĝenerala konvenas la legado de tekstoj de d-ro Zamenhof – kaj cetere ankaŭ de Lapenna.
La tekstoj certe ne havas prakti­kan utilon en la senco, ke profesia juristo povus tiri el ili la tutan necesan scion por solvi konkretajn jurajn problemojn. Sed el la vidpunkto de ĝenerala klere­co – de juristoj-fakuloj kiel de kleremaj nejuristoj – la libro havas multon inte­resan.
Ne estas eble diskuti la enhavon de la libro en ĉiuj detaloj. Mi tial limigas min al kelkaj informaj rimarkoj por tiel ilustri la enhavon de la libro.
Inter la artikoloj pri internacia juro ni trovas artikolojn pri ĉefprincipoj de la nuntempa internacia juro, genocido, la maro en internacia juro, neŭtraleco, atingoj kaj malsukcesoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj internaci-juraj problemoj de spacveturado. Kiel oni vidas, temas ĉi tie pri temoj tre gravaj kaj aktualaj ankaŭ por observanto de la nuntempa internacia vivo. La multajn aŭtorojn de la Esperanto-movado certe povas inte­resi la artikolo pri protekto de aŭtoraj rajtoj kun sia klarigo pri la bazaj prin­cipoj de la aŭtora juro rekonitaj en la tuta civilizita mondo, bonega elir­pun­kto por la studo de detaloj de la reguloj de la unuopaj ŝtatoj. La artikolo pri la jura karaktero de rekomendoj (en la jura sistemo de Unuiĝintaj Nacioj) certe estas por juristoj-fakuloj. La argu­mentadon de Lapenna mi trovas sufiĉe konvinka.
Tute speciale interesis Ivo Lapenna la kampo de la Homaj Rajtoj. Li persone ĉeestis la laborojn de la fina sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Na­­cioj, kiu akceptis la Universalan Dek­­la­racion en Parizo la 10-an de de­cem­bro 1948. Kiel ĝenerala sekretario kaj prezidanto de UEA li ĉiam akcentis kaj enskribigis en la Statuton de UEA, ke ”bonaj internaciaj rilatoj kaj la res­pekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie re­konitaj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj”. Kvankam la Deklaracio tutcerte havas per si mem neniun jure devigan karakteron, ĝia morala kaj politika valoro estas gran­dega, kaj ĝi estas mejloŝtono en la plua evoluo de la homaj rajtoj. En unu artiko­lo Lapenna analizas la Deklaracion kaj sekvajn internaciajn konvenciojn kaj en alia li komparas ĝin kun la Eŭropa Konvencio de Homaj Rajtoj de la 4-a de novembro 1950, kiu starigis la Eŭropan Konsilantaron kaj i.a. la Eŭropan Kor­tumon de la Homaj Rajtoj.
Kiel prave substrekas Lapenna, es­­tas okulfrapa diferenco inter la du do­ku­mentoj, ĉar dum la Universala Dek­laracio nur abstrakte listigas la fun­damentajn rajtojn kaj liberecojn, la Eŭ­ropa Konvencio ankaŭ difinas ilin en la plimulto de kazoj, precizigante la eblojn jure limigi ilin. Kaŭzo de tio estas, ke la Universala Deklaracio estas el jura vidpunkto nur rekomendo, ne deviga per si mem por la Ŝtatoj-Membroj de UN, dum la Eŭropa Konvencio estas egala al kiu ajn alia interŝtata traktato kaj tial deviga por ĉiuj ŝtatoj, kiuj sub­skribis kaj ratifikis ĝin. Krome, la Eŭ­ropa Konvencio kreis internaciajn or­ganojn (Konsilantaron, Komisionon kaj Kortumon) por internacia protekto de la rajtoj, kaj eĉ donis la rajton de plen­do ankaŭ al unuopuloj kaj privataj organizaĵoj en difinitaj kazoj.
Ivo Lapenna diligente sekvis la evo­luon ĝis la fino de sia vivo en 1987. Li ape­naŭ povis esti konscia pri la kriti­koj, kiuj aperis almenaŭ dum la lastaj jardekoj koncerne la funkciadon kaj la decidadon de la Eŭropaj Komisiono kaj Kortumo.
Unue, en la kadro de la sistemo kre­ita de la Eŭropa Konvencio estas fa­ritaj tre granda nombro da decidoj, kaj la organoj estas tiel superŝutitaj per laboro, ke estas malfacile por ili plenu­mi mem siajn taskojn en la daŭ­ro de tia tempo, kian ili siaflanke postulas de organoj de ŝtatoj-membroj, kontraŭ kiuj estas faritaj plendoj pri tro longedaŭraj procezoj. Pri tio la Kortumo kaj Ko­misiono estas plene kon­sciaj, kaj ili ankaŭ faris taŭgajn paŝojn.
Dua afero havas karakteron pli principan. La Enkonduko de la Univer­sala Deklaracio emfazas la fakton, ke la malrespekto kaj malestimo de la ho­maj rajtoj kaŭzis barbarajn agojn, kiuj indignigis la konsciencon de la homaro, kaj ke la agnosko de la homa digno, esence ligita al ĉiuj membroj de la homa familio, estas la fundamento de libereco, justeco kaj paco. Solenaj vortoj, ĝustaj vortoj, kiuj kreas dignan tapiŝon ankaŭ malantaŭ la priskriboj de la unuopaj rajtoj laŭ la Konvencio, sed aliflanke ankaŭ vortoj, kiuj devas admone averti la juristojn kontraŭ troa deflankiĝemo de la esenco celita de la aŭtoroj de la Deklaracio, se oni traktas proporcie ba­gatelajn kazojn kiel rom­pon de la homaj rajtoj. Ankaŭ, en pluraj ŝtatoj-membroj de la Eŭropa Konvencio vas­tiĝis kritikoj kontraŭ la tiel nomata dinamika interpretado fare de la Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj por atingi rezultojn, kiuj laŭ la kritikantoj ne ha­vas sufiĉan juran bazon en la difinoj de la Konvencio. Laŭdire la registaro de Danlando, kiu estos la venonta pre­zidanto de la Eŭropa Konsilantaro, in­tencas meti diskuton pri ĉi tiu ne tre facila temo sur la tagordon de la orga­nizaĵo.
Kompreneble, komenci ĉi tiun dis­kuton por fari bilancon de la ĝisnuna evoluo de la Eŭropa Konvencio neniel signifas malgrandigi la elstaran signifon de la Konvencio kaj de ĝiaj organoj.
Aliaj artikoloj sur la kampo de ho­maj rajtoj estas Jura valoro de la fina akto de Helsinki, La homaj rajtoj kaj lingva diskriminacio kaj J.S. Belov: Plia kazo de kontraŭleĝeca kaj psikiatria mi­suzo.
La parto de la libro, kiu traktas afe­­rojn el la Sovetia, parte ankaŭ el la Jugos­lavia juro, enhavas kontribuojn pri egal­rajteco de seksoj en la familia juro, la pozicio de advokato, ŝtataneco, la rajto de kunvenado kaj organiziĝo, testamentoj, kompenso pro damaĝoj kaŭzitaj de ak­cidentoj, la koncepto de krimo, sovetiaj spertoj pri aplikado de kibernetiko al juro, la koncepto de jura persono, mort­puno en Soveta Unio kaj la principo de leĝeco. Cetere oni trovas ankaŭ kon­t­ribuojn pri temoj el la specialo de Ivo Lapenna: la marksisma koncepto pri ŝtato kaj juro, sovetaj konstitucioj, diktaturo de proletaro kaj tutpopola ŝta­to kaj paca kunekzistado.
Fine, en pluraj artikoloj Ivo Lapen­na prilumas la lingvan problemon en la scienco kaj en la internaciaj rila­toj ĝenerale, inkluzive la Eŭropajn Ekono­miajn Komunaĵojn, donante bonegan superrigardon pri la historia evoluo kaj pri la nuntempa ĥaosa lingva situacio, kaj li trafe argumentas por Esperanto kiel ebla solvo de ĉi tiu problemo.
En aliaj artikoloj li donas tute spe­cialan atenton al la lingva problemo en internacia publika juro kaj en kom­para juro, al la Internacia Lingvo kiel jurscienca komunikilo, juraj aspektoj de informperdo pro traduko kaj juraj ter­minologiaj problemoj kun aparta kon­si­dero al la esperantlingva jura termi­nologio. Gravan kaj speciale legindan lokon okupas la Propono de Perspektiva Agadprogramo de la Eŭropa Klubo por la Solvo de la Lingva Problemo en Eŭropo. Kompreneble oni ne povas ne mencii tute aparte la artikolon Tridek Jaroj de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ). Ivo Lapenna estis la ĉefa fondinto de la Asocio kaj ĝia tre aktiva prezidanto dum la tuta periodo.
La utiligado de Esperanto por sci­encaj kaj fakaj celoj estas unu el la gravaj vojoj por plua progresigo kaj disvastigo de la lingvo. La Elektitaj tekstoj pruvas, ke Ivo Lapenna signife kontribuis al tiu ĉi klopodado. La verko certe meritas esti vaste legata de ĉiuj juristoj kaj aliaj esperantistoj.

Sven Ziegler

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.